Telgárt
| Telgárt (Švermovo) | |
| hungare: Garamfő, germane: Tiergarten | |
| municipo | |
Centro de Telgárt
| |
|
|
|
| Oficiala nomo: Telgárt | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Banská Bystrica |
| Distrikto | Distrikto Brezno |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Horehronie |
| Montaro | Malaltaj Tatroj |
| Fervojlinio | Fervojlinio Margecany - Červená Skala |
| Situo | Telgárt |
| - alteco | 881 m s. m. |
| - koordinatoj | 48° 51′ 11″ N 20° 11′ 11″ O / 48.85306 °N, 20.18639 °O (mapo) |
| Areo | 55,974 km² (5 597,4 ha) |
| Loĝantaro | 1 541 (31.12.2011) |
| Denseco | 27,53 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1326 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 976 73 |
| Telefona antaŭkodo | +421 48 |
| Aŭtokodoj | BR |
| NUTS | 509051 |
|
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
| Retpaĝo: www.telgart.sk | |


Telgárt (hungare Garamfő) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Historiaj loknomoj estis: la slovaka Švermovo inter 1948-1990 (honore al komunista politikisto) Jan Šverma) kaj la hungara Telgard aŭ Telgárt ĝis 1899.
Situo
[redakti | redakti fonton]Telgárt situas sur malebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo Brezno-Poprad aŭ -Dobšiná, laŭ fervojo Košice-Brezno. La lasta urbo troviĝas 46, Poprad 30 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1326. En 1828 vivis tie en 126 domoj 1323 homoj. En 1910 loĝis en Garamfő 1494 homoj, (1408 slovakoj, 30 hungaroj, 8 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Vaľkovňa, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la faŝistoj venĝe bruldetruis la vilaĝon. En 2001 loĝis en Telgárt 1539 homoj (1389 slovakoj, 138 ciganoj, 2 ĉeĥoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1784
- 2 fontoj, proksime fontas rivero Hron


