Telopeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telopea speciosissima, simbolo de Nov-Sud-Kimrio

Telopeo (Telopea, angle Waratah) estas aŭstralia genro de kvin specioj de arbustoj kaj arbetoj, apartenanta al la familio de Proteacoj. Ĝi indiĝenas en la aŭstraliaj subŝtatoj Nov-Sud-Kimrio, Viktorio, kaj Tasmanio. La plej konata specio estas Telopea speciosissima, kies grandaj ruĝaj floroj estas ŝtata simbolo de Nov-Sud-Kimrio.

Specioj[redakti | redakti fonton]

  • Telopea aspera - nordorienta parto de Nov-Sud-Kimrio
  • Telopea mongaensis - sudorienta parto de Nov-Sud-Kimrio
  • Telopea oreades - orienta parto de Viktorio ĝis ekstreme sudorienta Nov-Sud-Kimrio
  • Telopea speciosissima - orienta parto de Nov-Sud-Kimrio
  • Telopea truncata - Tasmanio