Teltova rapeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
teltovaj rapetoj
teltovaj rapetoj
teltovaj rapetoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio: B. rapa’'
Brassica rapa subsp. rapa f. teltowiensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Teltova rapeto (Brassica rapa L. subsp. rapa f. teltowiensis) estas speciala formo de rapo. Ili ricevis la nomon laŭ la regiono ĉirkaŭ Teltow en Brandenburgo, de kie ili devenas. Tre proksime parenca estas la maja rapo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La teltovaj rapetoj distingiĝas de la aliaj rapoj pro sia grandeco (longeco ĉ. 5 cm, diametro 1,5 ĝis 3 cm), pli svelta konusa formo, dikiĝintaj kverstrioj kaj flankaj radikoj. La karno estas flava. La rapeto havas rafanan guston.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la planto devenas el Polujo kaj Finnlando. En la 18a kaj 19a jarcento la teltovaj rapetoj estis ŝatata delikataĵo. Ne nur Goethe[2] kaj Kant ŝatis la legomon, sed ankaŭ la franca kortego.[3]

Laŭ Frederiko la Granda la rapo estis enkondukita sub la angla nomo "Turnip" en la jaro 1770 en Brandenburgio kaj Pomerio.[4]

Kultivado kaj rikolto[redakti | redakti fonton]

La rapetoj estas elsemitaj rekte fine de aŭgusto kiel dua kultivaĵo. Ili estas rikolteblaj en oktobro kaj novembro. Ankaŭ eblas pli frua dissemado.[5] La planto ŝatas nitrogenmalriĉajn sablajn grundojn por ricevi la delikatan guston.[6] La rikoltkvanto estas ĉ. 2,2 kg/m².[7] La rapetoj tre bone stokeblaj.[8]

Uzado[redakti | redakti fonton]

laŭ la klasika recepto preparitaj teltovaj rapetoj.

Teltovaj rapetoj povas esti manĝataj krude kiel salato au kuiritaj kaj en supoj.[9]

Vidu[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernhard Brückner, Ilona Schonhof, R. Schroedter: An underutilized traditional speciality. Teltow Turnips Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine. In: Acta Horticulturae, Bd. 752 (2007), S. 203–208, ISSN 0567-7572
  2. Hanna Schöllkopf in: Geschichte mit Pfiff, 1999, Heft 3 - Ende eines literarischen Duetts, 2005, S 20f
  3. Allgemeine Hotel- und Gaststätten-Zeitung, Nr. 42 vom 20. Oktober 2001, S. 63,
  4. Friedrich der Große in: Hinterlassene Werke, 1788, S. 129f, http://www.friedrich.uni-trier.de/de/hinterlassen/5/129/
  5. G. Vogel: Gemüse-Biographien, Teil: 43: Teltower Rübchen. In: TASPO Gartenbaumagazin, Jg. 8 (1996), Mai, S. 51, ISSN 0942-0118
  6. Johannes Böttner: Gartenbuch für Anfänger. 22. Aufl. Verlag Trowitsch, Frankfurt/Oder 1940, S. 281.
  7. Rudolf Buro et al.: Freude am Garten. VEB Deutscher Landwirtschaftsverlag, Berlin 1978, S. 235.
  8. W. Neubert: Teltower Rübchen. In: Deutsches Magazin für Garten- und Blumenkunde, Jg. 28 (1875), S. 285.
  9. Henriette Davidis: Praktisches Kochbuch für die gewöhnliche und feinere Küche, 1898, S. 104, und andere historische Kochbücher

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Günter Duwe: Das Teltower Rübchen, Teltower Stadt-Blatt Verlags- und Presse, Teltow 2005, ISBN 978-3-9809313-4-2
  • Sabine Herre: Flußkrebse, Rübchen und Moorschnucken: Deutschlands regionale Spezialitäten neu entdeckt. Klett-Cotta Verlag, 2007, ISBN 978-3-608-93758-9
  • Ursula Heinzelmann: Erlebnis Essen: Vom Duft der Erdbeere und der Würze des Teltower Rübchens. Scherz Verlag, Frankfurt 2006, 2. Aufl., ISBN 978-3-502-15013-8