Temari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temari

Temari, ankaŭ konita kiel gotenmari, estas tradicia japana pilketo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temari-oj devenas el Ĉinio kaj estis enkondukitaj en Japanion antaŭ 500 aŭ 600 jaroj. Ili estis faritaj el restoj de malnovaj kimonoj. La silkpecoj estis kunigitaj por formi pilkon kaj poste ĉirkaŭitaj de silkostrioj, kiuj estis kudritaj. Iom post iom la kudrerlinioj estis broditaj kaj temari iĝis vera artaĵo kun pli kaj pli bele broditaj ornamaĵoj. Nobelaj kaj aristokratiaj virinoj konkursis por krei la plej belajn kaj komplike broditajn temari-ojn.

Kiam kaŭĉuko alvenis al Japanio, pilkoj estis faritaj el tiu materialo kaj temari-oj iĝis nuraj artaĵoj, kvankam kelkaj patrinoj ankoraŭ faras ilin por gefiloj.

Artaĵo[redakti | redakti fonton]

Temari-oj estas altvalora kaj tre ŝatata donaco, kiu simbolas grandan amikecon kaj fidelecon. Tiel la brilaj koloroj kaj fadenoj uzitaj simbolos deziron al la ricevonto pri brila kaj feliĉa vivo.

Tradicie estis malfacile iĝi artisto en Japanio. Por fariĝi temari-artisto oni devas multe kaj specife trejniĝi kaj pruvi siajn kapablojn kaj teknikon antaŭ esti agnoskita kiel temari-isto.

Tradicie gepatroj donacis temari-ojn al infanoj je novjaro. Ene de ĉiuj silkopecoj la patrino metis papereton kun deziro por la infano. Infanoj neniam eksciis, kiun deziron la patrino faris, kudrante la pilkon.

Aliaj pilkoj enhavis bru-ilojn el rizeroj aŭ sonoriletoj por aldona ludvaloro.

Oni diras, ke tradiciaj temari-oj estis tiom dense faritaj, ke ĵetitaj planken ili eĉ resaltis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]