Teminka kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Teminka kormorano
Teminka kormorano
Teminka kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. capillatus
Phalacrocorax capillatus
(Temminck kaj Schlegel, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Phalacrocorax capillatus swimming.jpg
Phalacrocorax capillatus naĝante

La Japana kormorano (Phalacrocorax capillatus), malpli malprecize konata kiel Teminka kormorano, estas kormorano indiĝena de Orienta Azio. Ĝi loĝas el Tajvano norde tra Koreio kaj Japanio al la plej sudorienta Rusio. La komuna nomo Teminka kormorano aludas al unu el ties unuaj priskribantoj nome Coenraad Jacob Temminck.

La Teminka kormorano havas nigran korpon kun blankaj ĉefe gorĝo kaj ankaŭ foje vangoj kaj parte flaveca beko pli griza en supra bordo. Ties supra makzelo estas iom hokoforma pinte. La nuda senpluma brido estas flaveca kaj rimarkindas foje ĉefe sub kaj eĉ trans la okulo. La okuliriso estas blua.

Ĝi estas unu el la specioj de kormoranoj kiuj estis aldomigitaj fare de fiŝkaptistoj por la tradicio konata en japana kiel ukai (鵜飼). Ĝi nomiĝas umiu (ウミウ mar kormorana) en japana. La tre konataj fiŝkaptistoj de la rivero Nagara laboras per tiu partikulara specio por kapti la fiŝojn plekoglosojn.[1]

Kiel ĉe aliaj kormoranoj, ili fiŝkaptas per plonĝado atingante grandan profundon danke al la nekontraŭakva plumaro. Pro tio post plonĝado la birdoj devas malfermi siajn flugilojn por sekigadi ilin. Kiel ĉe aliaj kormoranoj, tiuj naĝas havante la korpon subakve kaj tiele videblas nur la kolo kaj la kapo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kormorana fiŝkaptado "UKAI" Arkivigite je 2014-01-19 per la retarkivo Wayback Machine. Versio de Majo, 2001. Konsultita la 2008-JAN-30.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]