Teminka montalaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Teminkalaŭdo
Teminkalaŭdo
Teminkalaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Eremophila
Specio: E. bilopha'
Eremophila bilopha
( Temminck, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo
Eremophila bilopha - (MHNT)

La Teminka montalaŭdo, TeminkalaŭdoTeminka kornalaŭdo (Eremophila bilopha), estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas tra multe de norda Afriko, tra norda Saŭdarabio al okcidenta Irako. Ĝi estas ĉefe loĝanta nemigranta, sed kelkaj populacioj de tiu paserina birdo estas parte migrantaj, kiu moviĝas iome suden vintre.

Tiu ĉi alaŭdo estas birdo de malferma ŝtoneca duondezerto. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2-4 ovojn. La manĝo estas semoj suplementita de insektoj dum la reprodukta sezono.

Malkiel multaj aliaj alaŭdoj, la Teminkalaŭdo estas tre distingeblaj specioj kun rimarkinda bildo en kapo kaj vizaĝo, nigroblanka en plej parto de la ekzempleroj. Someraj maskloj krome havas nigrajn "kornojn", kiuj donas al tiuj alaŭdoj ties alternativan nomon. Tio estas simila al la alia, pli granda, membro de ties genro, la montalaŭdo. La plenkreskulo estas ĉirkaŭ 14–15 cm longa kaj ĉefe ruĝecbrungriza supre kaj pala sube, kaj montras striadon nigroblankan en vizaĝo. La junuloj de tiu ĉi specio estas ruĝeca supre kaj pala sube, malkiel la junuloj de montalaŭdo.

Plenkreskuloj de Teminkalaŭdo diferenciĝas el tiuj de montalaŭdo pro la ruĝeca, pli ol brungrizaplumaro kaj manko de flavo en vizaĝbildo. Ili havas similan, sed malpli akre metalan voĉon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]