Templanejo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruino de la Templanejo vajmara (2007), detruita en 1945

La Templanejo (germane: Tempelherrenhaus) estis okazigejo en Vajmaro, Germanujo, ĉe Ilm-parko je kies origino en la 18-a jarcento estis estinta oranĝejo. Hodiaŭ ĝi ruinas post bombadoj fare de la Aliancanoj en la 9.2 kaj la 31.3.1945.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bildkarto de 1902

Ĉe Ilm-parko alikonstruigitis en 1786/87 en la kuro de la novaranĝo parka (dum enkorpigo de la iama memstara ĝardeno Welscher Garten en la parkan tuton, malnova forcejo nomita Altes Orangenhaus je romantika parkosalono por la duka kortego. Tio sekvis la planojn de Johann Friedrich Rudolf Steiner. Situas ĝi proksime al la Romia domo. La ankaŭ Gotika kapelo nomita ejo pentritis en 1789 fare de Georg Melchior Kraus kiel kolorigita akvaforto. La ideo venis de duko Karlo Aŭgusto post inspiro gajnita dum vido de la Gotika domo de ĉe Parko de Wörlitz.

Tie ĉi okazis multaj gajaj aranĝoj, ekspozicioj kaj koncertoj. La kvar lignaj skulptaĵo de super natura grandeco de la kortega skulptisto Martin Gottlieb Klauer, kiu ekde 1788 dekoraciis la suprajn tegmentangulojn de la salono, montris templanojn el kio venis la nomo por la tuto. Fakte malmultajn jarojn pli frue, en 1782 la sin el la templanoj identigantaj loĝianoj framasonismaj de Anna Amalia zu den drei Rosen interrompis laboron sian. Ili reaktivis nur en 1808. En 1818 la lignaj figuroj anstataŭigitis per grejsaĵoj de Johann Peter Kaufmann. La templanoj klauer-aj venis en la internon de la sentura, novgotika forcejo. Ĉi tiu servu kiel somerejo por la duka familio.[1] La arĥitekto Carl Friedrich Christian Steiner responsis pri la alikonstruado.[2] Laŭ malnovaj bildkartoj ekzistis minimume kvin statuoj de Kaufmann. Almenaŭ unu de ili ankoraŭ ekzistas kaj spekteblas en la Goeto-muzeo.

Ekde 1820 oni kutime nomis ĝin Tempelherrenhaus. Post alikonstruo je novgotikaĵo inter 1821 kaj 1823 kaj alkonstruo tura (1816) ĝi ja plenumis somerdometan funkcion por la duka familio. Johann Wolfgang von Goethe mem proponis la aldonon de turo.[3] Tiel la Templanejo iĝis la plej juna arĥitektura elemento de Ilm-parko de la vajmara klasikismo. Inter 1853 kaj 1865 estis ene kolosa plastiko Goethe mit Psyche kun graveco de pli ol 10 tunoj de Carl Steinhäuser kiu admireblas nun en la Nova Muzeo. La komplika translokigo videblas sur la frisoj de la Stegmann-domo.[4] Poste ĝi servis kiel konertejo i.a. de Ferruccio Busoni kaj Franz Liszt kaj ateliero de Bauhaus. Atelieron havis tie ekz. la bauhausano Johannes Itten. Oni ankaŭ raportis pri gajegaj festoj de bauhaus-anoj surloke. La blazono de Ludoviko de Gleichen ankaŭ videblas ĉe la Artefarita ruino kiu ofte konfuzatas kun la Templanejo.

Templanejo kun ligna domo malantaŭa, 2021

En februaro kaj marto 1945 la domo suferis bombatakojn.[5] Restis nur la en 1816 farita turo laŭ plano kie verŝajne estis de Goeto mem. De la kaufmann-aj figuroj unusola torso restis samloke. La aliaj estas ekde aprilo 2012 en la kelo de la Romia domo tie, kie informatas pri la historio de Ilm-parko. Rekonstruo postmilita ne faritis; restaŭrado de la tura ruino iĝis en 1998 kvankam ekzistas vere ĝis hodiaŭ ideoj pri la reestigo de la tuto.[6] Tia realigo ligna staras surloke ekde 2021 nomiĝanta Das Grüne Labor. Tiu ĉi pavilono estas nur provizora instalaĵo.[7]

Malnova hedero ĉe la Templanejo

Interesas hedero tre malnova apud la ogivarka fenestro kaj pilastro sur kies supra platformo staras la supre menciita torso. Iam ankaŭ la kontraŭa pilastro havis unu figuron.[8]

Ricevado artista[redakti | redakti fonton]

Lia duka moŝto Karlo Aŭgusto kun hundoj en la Ilm-parko proksime al la Templanejo

La muzikisto Moby tiom fasciniĝis de la Templanejo ke li ornamis la kovrion de la sondisko The right thingh kun memfarita foto de ĝi; tio ankaŭ en la amaskomunikiloj ne prisilentitis.[9] Antaŭ detruoj de 1945 tiu ĉi motivo estis sur bildkartoj.[10] Fake jam en la frua 19-a jarcento la pluvivigo spirita ekis. Ekzistas kuprogravuraĵo el 1824 kun duko Karlo Aŭgusto malfone kun du hundoj; fone oni spektas la Templanejon.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La malkonstruo de la malnova salono kaj la 1811-a kreo de novgotika organĝerio ŝuldiĝas al la fakto ke ekde 1808 la granda forcejo de ĉe Kastelo Belvedere ne plu funkciis.
  2. Wolfgang Huschke, Wolfgang Vulpius: Park um Weimar, Weimar 1958, p. 43.
  3. Tempelherrenhaus – Überreste eines neugotischen Tempels, de Andreas Werner
  4. Axel Stefek: Kraft der Tiere. Energie in Weimar vom Mittelalter bis in die neuere Zeit, Weimar 2016,, eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH, ISBN 978-3-00-053509-3, p. 75-104
  5. Bilder der Zerstörung. Weimar 1945. Fotos von Günther Beyer. Katalog zur Ausstellung des Stadtmuseums Weimar, 2015. p. 46
  6. http://www.thueringer-allgemeine.de/web/zgt/kultur/detail/-/specific/Das-Tempelherrenhaus-in-Weimar-soll-wieder-aufgebaut-werden-2119954987[rompita ligilo]
  7. https://www.weimar-lese.de/sehenswuerdigkeiten/gebaeude/das-gruene-labor/
  8. https://aufnahme.jens-falk.de/2015/09/27/tempelherrenhaus-weimar/ Arkivigite je 2021-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Thorsten Büker: Weimarer Tempelherrenhaus ziert neue Moby-Doppel-Single. Ĉe: Thüringische Landeszeitung, 10.11.2011. Arkivita el la originalo je 2016-05-29. Alirita 2021-05-03.
  10. http://static0.akpool.de/images/cards/5/54266.jpg http://static2.akpool.de/images/cards/25/256204.jpg http://images.zeno.org/Ansichtskarten/I/big/AK09579a.jpg
  11. Hans Wahl kaj Anton Kippenberg (eld.): Goethe und seine Welt. Inselverlag Leipzig 1932, p. 215. Ĝin kreis Carl August Schwerdgeburth. En 1854 en numero de Die Gartenlaube ĝi ankaŭ videblas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Huschke: Das Tempelherrenhaus im Weimarer Park. In: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunst. N. F. 34 (1940), p. 278–288. Digitalisat: [1] Arkivigite je 2019-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln-Weimar-Wien 2007, p. 162 ss. ISBN 978-3-412-20057-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.97583333333311.332222222222

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tempelherrenhaus (Weimar) en la germana Vikipedio.