Templo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Templeto)
Por militista, kristana ordeno (1118-1312), vidu la paĝon Templanoj.

La Greka templo de Hefesto.
Alsupra rigardo laŭ centra stuparo al la Bahaa Templo ĉirkaŭita de la Penditaj Ĝardenoj en la Bahaa Mondcentro sur Monto Karmel.

Templo (latine templum) estas konstruaĵo, destinita al servo kaj kulto de dio kaj diino.

Laŭ Francisko Azorín templo estas Edifico dediĉita al religia kulto.[1] Li indikas etimologion el la greka temenos, el temnein (apartaĵo), kaj de tie la latina templum. Kaj li aldonas la terminon templeto, por malgranda templo, konstruaĵo similanta tion.[2]

Templo estas strukturo konstruita por religiaj celoj, kiel didomo. Preskaŭ ĉiu religio kaj kulturo havas ian templon, kies arkitektura stilo kongruas kun la naturo de la kultado kaj la trajtoj de la socio. La konstruado de la templo kutime reprezentas la plej bonan arkitekturon de la kulturo kiu konstruis ĝin siatempe. Tio estas reflektita en la grandiozeco de la konstruaĵo, la artaĵoj kiuj akompanas ĝin kaj la situo de la konstruaĵo rilate al la grandurbo.

Dum la historio estis kutimo starigi templojn en lokoj kie jam estis sankta strukturo en la pasinteco, kaj tio troviĝas ankaŭ en arkeologiaj lokoj. Simile, en la Mezepoko kaj modernaj tempoj sanktaj lokoj estas konvertitaj por la avantaĝo de la reganta religio.

Ĉiuj preĝejoj: Moskeoj, kristana preĝejoj kaj sinagogoj tra la Proksima Oriento ŝanĝis sian religian nomon laŭ la volo de la regantoj. Elstara ekzemplo de tio estas la Hagia Sofia en Istanbulo.

Krom esti la templo loko por religia kultado, ĝi foje estas uzita fare de socio ankaŭ por la avantaĝo de renkontiĝo kaj ne-religia komunumagado. La templospaco aŭ apuda spaco estas desegnita por ke ĝia komunumo de uzantoj povu kunveni kaj aŭdi sian gvidanton, okazigi diversajn sociajn eventojn aŭ eĉ okazigi merkaton proksime de la templo, pro la fakto, ke multaj homoj venas al ĉi tiu loko. Ĉi tiuj trajtoj estas tutmondaj sed por ĉiu speco de templo en ĉiu religio kaj kulturo estas tute malsamaj trajtoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

La templo de la klasika antikveco estis konstruaĵo, kiu servis akcepti la skuptaĵojn, diajn skulptaĵojn kaj la promesajn donacojn. Oni ofertis sur la altaro bestojn, plantojn por la Dioj sub la libera ĉielo.

La kristana templo evoluis el la romia baziliko.

la israela templo[redakti | redakti fonton]

Maketo de la dua templo de Jerusalemo tiel kiel li stariĝis post la rekonstruado fare de Herodo la Granda.

La judoj posedis ĉiam unu solan templon, unuafoje la tendotemplon, poste la salamonan kaj herodianan templon, pli poste la faman templon de Jerusalemo.

Templokonstruo de la grekoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo greka templo.

La greka templo staris en la naturo, ties ĉefenirejo rigardis al oriento, la formo evoluis el la praa loĝdomo, la megarono. Ĝi influis la romiajn kaj aliepokajn tempojn.

La templokonstruo de la romianoj[redakti | redakti fonton]

La romian templon influis la grekaj, etruskaj antaŭbildoj.

La etruska templo havas soklon kaj levas sin el la ĉirkaŭo. Ilin karakterizis ortangula bazo, libera ŝtuparo al la antauhalo, malferma kolona halo, interna Cella. La proporcioj estis (longo:larĝo) 6:5 kaj 1:2 ĉe kolona halo: interna Cella. La tuta templo estis kovrita per plata duklina tegmento per argilbrikoj(?).

Kvankam la romiaj temploj transprenis multe el la etruska antaŭbildo, kreskis la greka influo je la templokonstruo post okupo de Grekio (2. jc a.K): la bazo estis longigita, la Cella iĝis pli granda (kompare al la antaŭhalo), la tripartigo ŝanĝiĝis al unu granda spaco. Bona ekzemplo el tiu ĉi epoko la Maison Carrée en Nîmes.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Komence de la kristana epoko, la Jeruŝalema Templo havis ankoraŭ rolon. Ĉar Jesuo opiniis tre kritike pri Templo (?) kaj la tie baptita homo havis ioman sanktecon, la templa kulto finiĝis per detruo de la Templo.

Oni ĉiutage parolas pri kirko, preĝejo kiel templo.

Islamo[redakti | redakti fonton]

La araba vorto moskeo signifas (laŭvorte tradukita) templo.

Baha'i-a religio[redakti | redakti fonton]

Azio[redakti | redakti fonton]

La sikha templo estas nomita Gurdwara.

En Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo estas nomitaj la Ŭat-temploj.

La temploj en Japanio estas kutime sanktaj al kaj budhismo kaj ŝintoismo, tamen temploj konstruitaj por budhana kultado kutime havos la sufikson Ji dum ŝintotemploj havos la sufikson Jingū.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 199.
  2. Azorín, samloke.