Templo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Templo (latine templum) estas konstruaĵo, destinita al servo kaj kulto de dio kaj diino.

Origino

La templo de la klasika antikveco estis konstruaĵo, kiu servis akcepti la skuptaĵojn, diajn skulptaĵojn kaj la promesajn donacojn. Oni ofertis sur la altaro bestojn, plantojn por la Dioj sub la libera ĉielo.

La kristana templo evoluis el la romia baziliko.

la israela templo

La judoj posedis ĉiam unu solan templon, unuafoje la tendotemplon, poste la salamonan kaj herodianan templon, pli poste la faman templon de Jerusalemo.

Templokonstruo de la grekoj

La greka templo staris en la naturo, ties ĉefenirejo rigardis al oriento, la formo evoluis el la praa loĝdomo, la megarono. Ĝi influis la romiajn kaj aliepokajn tempojn.

greka templo

La templokonstruo de la romianoj

La romian templon influis la grekaj, etruskaj antaŭbildoj.

La etruska templo havas soklon kaj levas sin el la ĉirkaxuo. Ilin karakterizis ortangula bazo, libera ŝtuparo al la antauhalo, malferma kolona halo, interna Cella. La proporcioj estis (longo:larĝo) 6:5 kaj 1:2 ĉe kolona halo:interna Cella. La tuta templo estis kovrita per plata duklina tegmento per argilbrikoj(?).

Kvankam la romiaj temploj transprenis multe el la etruska antaŭbildo, kreskis la greka influo je la templokonstruo post okupo de Grekio (2. jc a.K): la bazo estis longigita, la Cella iĝis pli granda (kompare al la antaŭhalo), la tripartigo ŝanĝiĝis al unu granda spaco. Bona ekzemplo el tiu ĉi epoko la Maison Carrée en Nîmes.

Kristaneco

Komence de la kristana epoko, la Jeruŝalema Templo havis ankoraŭ rolon. Ĉar Jesuo opiniis tre kritike pri Templo (?) kaj la tie baptita homo havis ioman sanktecon, la templa kulto finiĝis per detruo de la Templo.

Oni ĉiutage parolas pri kirko, preĝejo kiel templo.

Islamo

La araba vorto moskeo signifas (laŭvorte tradukita) templo.

Baha'i-a religio

Azio