Templo de Kukulkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Templo de Kukulkano (Chichén Itzá).

La Templo de KukulkanoPiramido de Kukulkano (strukturo ankaŭ konata kiel «La Kastelo», ĉar la hispanaj konkistadoroj en la 16-a jarcento serĉis ĝian similecon arkitekturan kun la ekzistantaj en la eŭropa kontinento), estas antaŭkolumba konstruaĵo situanta en la Jukatana duoninsulo, en la nuna samnomVai toma Vai toma No Raboo sua Rabetão a subŝtato en Meksiko. La nuna templo estis konstruita en la 12-a jarcento p. K. de la icaaj majaoj en sia ĉefurbo, la antaŭkolumba urbo Chichén Itzá en la 6-a jarcento P.K. Ĝia dizajno konsistas el piramida geometriaĵo, el naŭ niveloj aŭ bazamentoj, kvar ĉefaj fasadoj ĉiu el ili kun centra perono, kaj supera platformo finiĝanta per templeto. En tiu konstruaĵo estis kultita la majaa dio Kukulkano pro kio oftas en ĝi la serpentaj dekoraciaĵoj. Aliflanke ĝi ankaŭ havas simbolismojn kiuj aludas la plej gravajn numerojn kiujn la majaaoj uzis en la kalendaro Haab (suna agrikultura kalendaro), la kalendaro colkino (sankta kalendaro) kaj la kalendara rado. La liniigo de la piramido ebligas observi diversajn fenomenojn pri lumo kaj ombro, kiujn ĝi mem produktas dum la ekvinoksoj kaj solsticoj ĉiujare.

Kukulkano estas grava dio en la majaa mitologio, majae k'u uk'ulkan, tio estas "plumo kaj serpento" konata ankaŭ kiel Gukumatz en la mitologio de la kiĉeoj. Kiĉee Q'uk'umatz, tio estas "plumigita serpento". Tiele aperas en Popol Vuh kiel dio kreanta de la mondo kun Tepiŭ.

En 1988, Unesko deklaris la majaan urbon Chichén Itzá kiel Monda heredaĵo. En komparo kun la Piramido de Keopso en Egiptio, aŭ eĉ kun la Piramido de la Suno de Teotiŭakano, la dimensioj de la piramido de Kukulkano estas etaj.