Saltu al enhavo

Tempogardistoj

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de la rolludo Tempogardistoj

Tempogardistoj estas 86-paĝa rolludo, eldonita de la Associació Cultural Ĝuo de Reus kaj lanĉita en 2024 dum la RenKEJtiĝo, plurtaga evento organizita de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ). Ĝi estas la unua rolludo originale verkita en Esperanto kaj temas pri la tempovojaĝoj, kie la ludantoj estas taskitaj protekti la tempolinion kaj la historion de Esperanto. Ĉi tiu rolludo estis unue testita de la loka esperantista grupo de Tarragona kaj poste enrete testita de aliaj partoprenantoj.[1][2]

Ludmekanikoj

[redakti | redakti fonton]

En "Tempogardistoj", la ludantoj agas kiel membroj de teamo dediĉita al riparado de tempolinioj. La bazaj scenaroj estas bazita sur historiaj momentoj rilataj al Esperanto, kiel la Unua Universala Kongreso aŭ la Ido-krizo. Ludantoj havas la taskon protekti tiujn momentojn kontraŭ fuŝaĵoj en la tempolinio, kiuj povus ŝanĝi la historion.

La ludo havas jenajn ĉefajn mekanikojn:

  • Tempovojaĝado: Ludantoj povas vojaĝi al diversaj historiaj momentoj por plenumi misiojn kaj eviti ŝanĝoj en la estonteco.
  • Strukturo bazita sur misio: Ĉiu ludo estas dividita en misiojn, kiuj centriĝas ĉirkaŭ specifaj historiaj eventoj de la Esperanto-movado.
  • Ludestro: Kiel en multaj tradiciaj rolludoj, estas ludestro, kiu gvidas la rakonton kaj kontrolas la interagadon kun la mondo.

Eldono kaj Distribuado

[redakti | redakti fonton]

"Tempogardistoj" estas senpage elŝutebla kiel PDF kaj ankaŭ havebla en presita formato. La ludo estas publikigita sub libera permesilo, do ludantoj rajtas uzi kaj modifi la ludon laŭ sia plaĉo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Almejdo, Ikvero. Protekti la spactempan kontinuaĵon - la sekva paŝo pri esperanta agado. En "Tempogardistoj", la fina venko ni jam atingis, nun konservi ĝin dependas de vi. Kontakto. n-ro 317. 2024:1. p. 18-20
  2. Espinosa, Toni. Tempogardistoj: Originala rolludo lanĉita dum la RenKEJtiĝo. Kataluna Esperantisto. n-ro 375. junio 2024. 29-30