Temppeliaukio-preĝejo
| Temppeliaukio-preĝejo | ||
|---|---|---|
| cave church (en) Luterana kirko kristana preĝejo | ||
| Komenco | 1969 vd | |
| Geografia situo | 60° 10′ 23″ N, 24° 55′ 31″ O (mapo)60.1729845524.9252379Koordinatoj: 60° 10′ 23″ N, 24° 55′ 31″ O (mapo) | |
| Lando(j) | Finnlando vd | |
| Situo | Helsinko | |
| Adreso | Lutherinkatu 3, 00100 Helsinki | |
| Poŝtkodo | 00100 | |
|
| ||
| Posedata de | Helsinki Parish Union vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Temppeliaukio-preĝejo (ankaŭ nomata la roka preĝejo aŭ la temploplaca preĝejo) estas preĝejo kaj turisma allogaĵo en Helsinko, en la distrikto Etu-Töölö (iom okcidente de la urbocentro).
La Temploplaca preĝejo estas unu el la plej popularaj vidindaĵoj en Helsinko, vizitata de ĉirkaŭ duonmiliono da homoj ĉiujare. En 2006, la preĝejo estis la tria plej vizitata turisma celloko en Helsinko kun 579 570 vizitantoj[1]. La ideo estis konservi la naturan formon de la loko, tial la preĝejo estis konstruita ene de la monto - ĝuste ĉi tiu speciala solvo aparte allogas arkitekturajn entuziasmulojn kaj arkitektojn al la loko.
La preĝejon konstruis en 1969 la arkitektoj Timo kaj Tuomo Suomalainen. Unue, oni eksplodigis truon en la rokfacon, post kio la aperturo estis kovrita per vitra kaj kupra kupolo. La muroj de la preĝejo estas rokaj sen plua finlaboro.
Krom esti centro de diservo, la preĝejo ankaŭ estas vaste konata kaj uzata por pezmetalaj koncertoj pro sia bonega akustiko, pli konataj kiel metalaj mesoj kiuj estas luteranaj diservoj akompanata de kristana pezmetala muziko, kiu unue okazis la 29-an de junio 2006 ĉe la preĝejo Temppeliaukio en Helsinko. La 26-an de aŭgusto 2008, la albumo Metallimessu estis publikigita, kun kantoj kaj interludoj sekvantaj la diservon.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Tegmento (ekstere)
-
Tegmento (interne)
-
Orgeno
-
Enirejo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (sv) Helsingin Sanomat, la 9-an de julio 2007
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](fi) Oficiala retejo



