Temuri Jakobaŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temuri Jakobaŝvili
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1967 (1967-09-03) (56-jaraĝa)
Profesio
Okupo politikisto vd
vdr

Temuri JAKOBAŜVILI (naskiĝis la 3-an de septembro 1967 en Tbiliso) estas kartvela politikisto, ekde januaro 2008 ministro pri reintegrigo en registaro de Kartvelio (antaŭ lia enpostenigo la posteno nomiĝis ŝtatministro pri solvado de konfliktoj).

Fizikisto laŭ sia universitata klero, de 1990 ĝis 2001 li laboris en diversaj postenoj de la Ministerio pri eksteraj aferoj. De 2001 ĝis 2008 li estis vic-prezidanto de la kartvela Fondaĵo por strategiaj kaj internaciaj esploroj (GFSIS), ricevinta subtenon de la Ŝtata Departamento de Usono.

Dum la milito en aŭgusto 2008[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2008 Jakobaŝvili aktive partoprenis la eventojn ĉirkaŭ milita operacio en Sud-Osetio. Interalie, li komentis blokadon de la domajno .ru fare de kartvelaj Interret-liverantoj: tia paŝo, laŭ li, estis nepre bezonata en la cirkonstancoj de „informa milito kun Rusio".[1] Oni komentas, ke tia blokado nek estis efika (ĉar ekzistas teknikoj tamen atingi blokitajn paĝarojn kaj landajn domajnojn), nek servis gajnon en informa milito (ĉar kartvela opinio estis subreprezentita en ruslingvaj diskutejoj, kie antaŭe estis multaj tbilisaj uzantoj).

Nokte la 8-an de aŭgusto Temuri Jakobaŝvili komentis por kartvela televido: „Celo de la estraro de Kartvelio ne estas preno de urboj. En Tbiliso oni volas nur meti punktofinon por la krima reĝimo, por ke neniu minacu niajn urbojn, civitanojn kaj infrastrukturon". Li evidente aludis „reĝimon de Kokojti", sed ne precizigis, pri kiuj minacoj temas. Laŭ liaj vortoj, „Kartvelio ne permesos, ke Sud-Osetio iĝu koncentrejo de teroristoj kaj armiloj".[2] Sud-osetia flanko insistas, ke ĝi precize plenumadis la interkonsentojn pri la konflikta regiono kaj tenis en Cĥinvalo nur la permesitan kvanton de armiloj (kio kaŭzis maleblon de defendo dum la ŝturmado fare de kartvela armeo).

Kiel rememoris sud-osetia loĝanto, kiam la kartvela artilerio ekbombis Cĥinvalon, unu el sud-osetiaj politikistoj telefonis al Jakobaŝvili (kies fako kiel ministro estis agado en la eksaj aŭtonomioj de soveta Kartvelio) kaj demandis, kio okazas. Jakobaŝvili respondis: „Ni proklamis militon". Al la demando „al kiu?" li simple ĉesigis la telefonan interparolon.[3]

Personaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Jakobaŝvili estas edziĝinta kaj havas du infanojn. Li flue parolas ruse, angle kaj hebree.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]