Tenaceco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En scienco de materialoj kaj metalurgio, tenaceco estas la kapablo de materialo absorbi energion kaj plastike deformiĝi evitante rompiĝon.[1] Unu difino de tenaceco de materialo estas la kvanto de energio por volumunuo kiun materialo povas absorbi antaŭ rompo. Tiu mezuro de tenaceco estas diferenca el tiu uzata por rompotenaceco, kiu priskribas ŝarĝoportantajn kapablojn de materialoj kun mankoj.[2] Ĝi estas difinita ankaŭ kiel rezistado de materialoj kontraŭ rompo se okazas streĉo.

Tenaceco postulas ekvilibron de forto kaj duktileco.[1]

Tenaca estas en PIV difinita kvarsence, nome "Ne rompiĝema ĉe malrapidaj streĉoj", "Forte algluiĝanta", "Longtempe daŭranta" kaj "Malrezignema".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brian Larson, eldonisto, 2001–2011: The Collaboration for NDT Education, Iovaa Ŝtata Universitato.
  2. Askeland, Donald R.,. The science and engineering of materials, Wright, Wendelin J.,, ‑a eldono, p. 208. ISBN 978-1-305-07676-1. OCLC 903959750.
  3. PIV NPIV Alirita la 1an de novembro 2020.