Tendaro (feria)

Tendaro (feria) estas organizita iniciato, kiu disvolvas libertempajn, sportajn kaj edukajn aŭ en la pasinteco ankaŭ sanplibonigajn agadojn por grupo de infanoj kaj junuloj en lokoj al kiuj infanoj estas sendataj dum la ferioj aŭ alia periodo. Ĝi povas inkluzivi ripozajn, sportajn, muzikajn, artajn, klerigajn (ankaŭ lingvajn) kaj alispecajn plurtagajn kunvenojn de infanoj dum lernejaj ferioj.
Tamen, la termino priskribas ne nur la ferian eventon mem, sed ankaŭ rilatas al la loko, kie la evento okazas.Kutime feriaj tendaroj okazas ne en tendoj, sed en ripozejoj, sanatorioj, memzorgaj loĝejoj, junulargastejoj aŭ similaj lokoj kie la infanoj kune loĝas, ripozas, kaj lernas ion[1]. .
La tendaroj kutime okazas dum lernejaj ferioj - kutime dum la someraj ferioj, tial ankaŭ nomataj someraj tendaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de la unua infansomera tendaro komenciĝas en 1876 en la Svisaj Alpoj . Pastro Hermann Walter Bion malfermis la unuan analogon de moderna infantendaro, kies ĉefa celo estis la spirita kaj fizika edukado de infanoj, kaj la Biblio funkciis kiel bonega bazo por la morala kaj intelekta evoluo de infanoj [2] . Sekvante la ekzemplon de Hermann Bion, infantendaroj komencis malfermiĝi en Francio, Usono kaj Anglio.
Tendaroj laŭ programenhavo
[redakti | redakti fonton]Inter la tipoj de infanaj tendaroj estas muzikaj, artaj, sportaj aŭ edukaj tendaroj, tendaroj kun profunda studado de specifa scienco aŭ lingvo, tendaroj por adoleskantoj kun disvolviĝo de gvidaj kvalitoj. Ekzistas ankaŭ someraj tendaroj kun religia fokuso (Usono) kaj politike orientitaj, ekzemple, tendaroj kun patriotisma edukado (Rusio).
- sportaj tendaroj;
- lingvaj tendaroj, ekzemple Esperanto-tendaroj.
- ekologiaj tendaroj;
- kreemaj tendaroj;
- politikaj tendaroj;
- teknikaj tendaroj;
- tendaroj pri loka historio
- tendaroj por plenkreskuloj.
- skoltaj tendaroj kiuj formas bazan formon de skoltista laboro, ekzemple ĉe la Verdaj Skoltoj kiuj uzas tiucele la lingvon Esperanto.
Laborrenkontiĝoj (angle workshops)
[redakti | redakti fonton]Similaj iniciatoj inkluzivas laborrenkontiĝojn, kie junuloj partoprenas en laborprojekto, kunhavigante spertojn kun junuloj el aliaj urboj aŭ landoj kiel ekzemple en Esperantujo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Esperanto en infana tendaro de “Lingvo por Sukceso”, La Ondo de Esperanto, n-ro 1 (323), 2025, p. 17
- ↑ (es) Rafael Sagredo B., Historia de la vida privada en Chile: El Chile moderno de 1840 a 1925. Taurus, 2005. Vol 2. p. 360, 394 paĝoj, ISBN 9789562394277