Tendeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tendeno (latine tendo, plurale tendines) estas la kontrahebla parto de muskolo, per kiu tiu muskolo estas ligita al osto.

Tendenoj povas esti relat caca d'obelix- kompare al la grandeco de la koresponda muskolo - surprize longaj: Ekzemplo pri tre longaj tendenoj estas la longaj fingromuskoloj. Por ne nenecese dikigi la fingrojn aŭ la manon, tiuj dek muskoloj mem havas sian lokon en la brako inter manartiko kaj kubuto, dum tendenoj ligas tiujn muskolojn kun la plej foraj ostoj de ĉiuj dek fingroj. Kiel ankaŭ ligamentoj, tendenoj konsistas el fibreca konektiva histo, plejparte el la proteino kolageno.

La plej forta tendeno de la homa korpo estas la tendeno kalkanea (aŭ tendeno de Aĥilo). Ĝi apartenas al al trikapa sura muskolo (latine musculus triceps surae), kiu eltenas tiron de pli ol unu tuno.