Tengvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (angle)

Tengvaro estas artefarita skribo, kiu estis inventita de J.R.R. Tolkien. En sia fikciaro, la skribo tengvaro supozeble inventita de Fëanor estis uzata kiel la skribsistemo de aro da lingvoj de Mez-Tero inkluzive la kvenjan lingvon kaj la sindarinan lingvon.

Tamen oni povas utiligi ĝin ankaŭ por la skribado de aliaj (ne fikciaj) lingvoj. La vorto tengwar en la kvenja lingvo signifas literoj.

Tengvararo

Sonoj de la tengvaroj la IFA

Interna historio kaj terminologio

Laŭ La Milito de la Juveloj, Fëanor enkondukis ŝanĝon en sia terminologio, kiam li kreis sian skribon. Li nomigis literon t.e. skriba reprezento de fonemo tengwë tengwa. Antaŭe kelka litero aŭ simbolo estis nomata sarat, speciale la alfabeto de Rúmil de Valinor pri kies Fëanor supoze bazigis sin estis konata kiel Sarati, sed fariĝis poste pli konata kiel "Tengvaro de Rúmil". La pluralo de tengwa estas tengwar kaj tial la nomo de la alfabeto de Fëanor fariĝis konata. De kiam, tamen,en modalecoj komune uzataj, individua tengwa estis samvalora al konsonanto, la termo tengwar en popola uzo fariĝis samvalora al "konsonanta signo", kaj la vokalaj signoj estis konataj kiel ómatehtar. Per prunto, la tengvaro fariĝis konata kiel tîw (singulare têw) en la sindarina, kiam ili estis prezentitaj al Beleriand. La literoj de la antikva nativa alfabeto al la sindarina estis nomataj cirth (singulare certh, eble de *kirte "tranĉo", kaj do semantike analoga al la kvenja sarat). Tiu termo estis pruntita el la kvenja kiel certa, plurale certar.

Antaŭantoj

La sarati, priskribita en Parma Eldalamberon13 , skribaĵo kreita de Tolkien en la fino de la jardeko 1910 anticipas multajn karakteristikojn de tengvaro, ĉefe la vokalan reprenzentadon helpe de akcentoj (kio estas trovebla en multaj tengvaraj variaĵoj), malsamajn tengvarajn formojn kaj malmultajn korespondojn inter sonaj karakterizoj kaj literformaj karakteroj (tamen nekonsistaj).

Eĉ pli proksime al tengvaro estas la valmarika skribo, priskribita en Parma Eldalamberon 14, kiu Tolkien uzis de ĉ. 1922 ĝis 1925. Ĝi prezentas multajn tengvarajn litertipojn, la vokalo [a] renkontita en kelkaj tengvaraj variecoj.

Jim Allan (Enkonduko al la Elfa Lingvo) komparis tengvaron al la Universala Alfabeto de Francis Lodwick de 1686, ambaŭ baziĝas en la kunrespondo inter sono kaj skribo. Similaĵoj inter la tibeta, devangaria, kaj brahmia estas ankaŭ evidentaj en tengvaro. Estas ankaŭ kunrespondo inter la korea alfabeto, malgraŭ Tolkien ne konatiĝis tian skribformon. Tamen, konsiderante la valmarika kaj la sarati, oni povas koncepti, ke Tolkien kreis tengvaron tute sola.

La tengvaro

La tengvaro estis eble disvolvita en la fino de la 1920-aj kaj la komenco de la 1930-aj jaroj. La Solema Montana Jara Inskribo, la unua eldonata tengvara specimeno estas de 1937 (La Hobito). La plena priskribo de tengvaro estis eldonita en Apendikso E de La Mastro de l' Ringoj en 1995.

La Mellonath Daeron Indekso de Tengvara Specimeno listigas 67 konatajn tengvarajn ekzemplojn verkitajn de Tolkien.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Abugido