Teni la Aspidistron Fluganta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keep the Aspidistra Flying
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Orwell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a de aprilo 1936
Loko de rakonto Londono
vdr

Teni la Aspidistron Fluganta (en:Keep the Aspidistra Flying) (unue eldonita 1936) estas romano de George Orwell. Ĝi okazas en la 1930-aj jaroj de Londono.

Teni la Aspidistron Fluganta estis kinigita en 1997 (en Usono oni ĝin publikigis sub alia titolo Gaja Milito, angle:A Merry War), reĝisorita de Robert Bierman surbaze de teatraĵigo fare de Alan Plater, en kiu ĉefrolis Richard E. Grant kaj Helena Bonham Carter.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La protagonisto, Gordon Comstock, estas aspiranta poeto kiu estas 'deklarinta militon' al ĉio, kion li perceptas ĉiea dependeco de mono ('Mono-Dio' laŭ lia priskribo) per tio, ke li forlasis sian postenon kiel reklam-verkisto ĉe reklam-firmao.

Gordon loĝas en unuĉambra apartamento en Londono, enspezanta apenaŭ sufiĉe por teni sin viva en librovendejo apartenanta al iu Skoto, McKechnie. Li vivteniĝas laŭ maniero pri kiu li kontentas kaj samtempe malŝatas (en tio ke li vivas sen financa ambicio kaj sen la bezono por 'bona laboro', sed liaj viv-kondiĉoj estas malkomfortaj kaj limigaj).

Godon vidas ĉie-eston de mono malantaŭ sociaj rilatoj en tio, ke li sentas, ke virinoj trovus lin pli alloga, se li estus finance pli bonfarta. En la komenco de la romano, li sentas ke lia sola amikino, Rosemary, (kiu laboras por la sama firmao), iel malkontentas kun li pro lia ekonomia statuso.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Filip Ravelston, eldonanto de revuo MalKristo (en:AntiChrist), Marksisto, kaj amiko de Gordon, principe konsentas kun Gordon, sed finance estas konsiderinde pli bonfarta ol li kaj de tio ŝajnas havi malmultan simpaton kun la praktikaj mizeraĵoj de la vivo de Gordon. Ravelston jam ĉiam klopodas eldoni multon el la verkoj de Gordon. Trae tra la romano, Gordon pripensas pri sia "magnum opus" (granda verko), Londonaj Plezuroj, ŝanceliĝante tien-reen inter admiro al si kaj sia verkado, kaj sinabomeno. Gordon ankaŭ laboras super poemo kiu distilas liajn ideojn pri mono, en kiu li personigas la ideon pri "Mono-Dio", kiel reprezento de la ĉasado por mono kaj materialan sukceson.

La aspidistro estas spinriĉa dom-planto kiun tiutempe oni konsideris simbolo de teda mezklasa gusto en Britio, kaj kiu ŝajne sekvadas Gordon-on tra la romano. La aspidistro en lia unuĉambra apartamento, kiun li klopodas mortigi, neniam mortas — ĝi ŝajnas nedetruebla.

Kiam Gordon sendas poemon al Usona periodaĵo, li ricevas ĉekon kiu dotas lin je dek pundoj — konsiderinda sumo. Hornorece, Gordon flankenmetas duonon por sia fratino, Julia, kiu ĉiam jam disponiĝas por prunti la li monon kaj subtenon. Li regalas Rosemary-on kaj Ravelston-on per ĉefmanĝo, kiu bone komenciĝas, sed kiu molboniĝadas tra la daŭro de la vespero. Gordon, ebriega, klopodas per forto amori kun Rosemary, kun kiu li ne jam kundormis (Rosemay rifuzadas ĉar Gordon ne povas subteni la infanon kiu eble rezultos — mono denove). Ŝi reĵete admonas lin, kaj forlasas lin kun Ravelston. Tiam Gordon akiras duopon de prostituitinoj, kaj provas igi Ravelston-on kunveni kun li. Ravelston komplezas, sed rezonas ke li pagos la virinon sed ne amoros kun ŝi. Okaziĝas, ke poste Gordon atencas polican sarĝenton, kaj fintrafas malliberejon.

Fine, Ravelston kaŭcie liberigas Gordon-on, spitege al lia protesto. En la juĝejo iu raportisto aŭdas pri la afero, kaj ĝin priskribas en la loka gazeto. La sekva publico rezultigas ke Gordon perdas sian laboron ĉe la librovendejo, sian loĝejon, kaj sekve, sian relative 'komfortan' viv-manieron. Dum Gordon provadas trovi alian laboron, lia vivo malrapide malboniĝadas, lia poezio stagnas.

Dume, Gordon komencas laboron ĉe alia librovendejo, ĉi-foje apartenanta al la abomena s-ro Cheeseman (Fromaĝulo), por eĉ malpli da mono. Obstine celanta la plej malaltan nivelon socian, mondon sen mono kaj sen moralaj devoj, Gordon luas kadukaĉan ĉambron en kvartelaĉo en Lambeth kaj atingas sian ekonomian kaj spiritan nadiron.

Ŝajne gestante siajn bonajn celojn (en:good faith), Rosemary revenas al li, al lia nova, eĉ pli malfreŝa apartamento, kaj ili amoras, sed la afero finiĝas malvarme.

Poste, Rosemary konstatas, ke ŝi gravedas, kaj informas Gordon-on, kiu nun trovas sin devigata elekti inter tio forlasi ŝin al vivo de sociala honto, kaj tio reveni al 'deca laboro' ĉe la reklam-firmao, New Albion (kiun li antaŭ forlasis en sia milito kontraŭ mono) por financumi ilian geedziĝon kaj kunvivadon.

Finfine li revenas al la New Albion, tiu 'bona laboro' kiun li tiel malŝatis en komenco de la libro, kaj ili geedziĝas. Ili interkonsentas aĉeti aspidistron por beligi sian novan hejmon!

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]