Mortezo kaj tenono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tenono)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kunmeto per mortezo kaj tenono.
Principo de tabulkunmetado en ŝipoj de Antikva Grekio.

La kunmetado per mortezo kaj tenono estas teĥniko, kiu estis uzata ekde jarmiloj tutmonde por ligi lignopecojn kune, kutime kiam la lignaj pecoj estas paralelaj rando-al-rande aŭ faras angulon je proksimume 90 ° inter si. Ekzistas multaj manieroj por plenumi tion, sed la baza ideo estas, ke la staranta fino de ligna peco adaptiĝas al la truo farita en la alia peco[1].

La elstara ekstremaĵo de la unua peco nomiĝas tenono, kaj estas ofte prilaborita en iomete pli malgranda grandeco ol la kavo kien ĝi estas enmetota, dum la truo nomiĝas mortezo. La kuplaĵo povas esti gluata, najlata aŭ ŝraŭbata por firme teni la du pecojn inter ili.

Tiuj ligiloj estas uzataj ankaŭ kun aliaj materialoj kiel ŝtono.

Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

La kunmetado per mortezo kaj tenono estis uzata por ligi la tabulojn de malnovgrekaj ŝipoj kun duobla mortezo kaj unu eniĝa tenono. Tiu aro estis fiksata per du lignonajloj.

Alternativo[redakti | redakti fonton]

Francisko Azorín registras la terminon mortizo, ĉu erare ĉu alternative, kiel Entajlo, enĉizaĵo, truo, farita en ligno, matalo, ŝtono, ofte por alkupli adekvatan, alĝustigotan pecon.[2] Li indikas etimologion el la latina mordere (mordi). Kaj li aldonas la terminojn mortizi (respektive mortezi), por fari mortizon (respektive mortezon), kaj (korektite) mortezmaŝino, duobla mortezo, segilforma mortezo, vestoforma mortezo, tenoninga mortezo, simpla mortezo.[3]

Laŭ Francisko Azorín tenono estas Prismeto, cilindreto je la ekstremo aŭ flanko de ligna, metala, ŝtona peco, adaptita por eniĝi en mortezon de alia peco.[4] Li indikas etimologion el la greka tenon (kolo, musklo). Kaj li aldonas la terminojn tenoningo, por alĝustigita mortezo por enmeti tenonon; oblikva tenono, krucoforma tenono.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Kelsey. (2011-03-06) Woodworker's Guide to Joinery: Straight Talk for Today's Woodworker (Gvidlibro por hodiaŭa lignolaboristo) (angle), p. 40 –. ISBN 9781565234628.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 144.
  3. Azorín, samloke.
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 199.
  5. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]