Saltu al enhavo

Teodebaldo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thibaut (rois de Francs)
Theodebaldus (rex Francorum)
(535-555)
Teodebaldo la 1-a, reĝo de Aŭstrazio, malakceptante la proponon de la ambasadoroj de la bizanca imperiestro Justiniano por forlasi la defendon de la ostrogotoj kaj aliĝi al la Imperio. Kuprogravuraĵo de la 18-a jarcento.
Teodebaldo la 1-a, reĝo de Aŭstrazio, malakceptante la proponon de la ambasadoroj de la bizanca imperiestro Justiniano por forlasi la defendon de la ostrogotoj kaj aliĝi al la Imperio. Kuprogravuraĵo de la 18-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 535
en Norda Rejno, Vestfalio, Sankta Romia Imperio
Morto 555
en Aŭstrazio, Imperio Francorum
Ŝtataneco Franka imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Merovidoj vd
Patro Teodeberto la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Deuteria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Berthoara (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Waldrada (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

  Thibaut (france)Theodebaldo estis 5-a merovida reĝo de la frankoj (Reĝo de Aŭstrazio kaj Reĝo de Rejms), kiu regis inter 548 ĝis sia morto (555). Li estis filo de Teodeberto la 1-a kaj lia unua edzino Deŭterja, kiu estis reĝino de la frankoj inter 533 kaj 536.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Thibaut aŭ (Theudebaldus en la latina) theut (popolo) kaj bald (aŭdaco, kuraĝa), "kuraĝa inter la popolo" en la malnova franka lingvo, estis la filo de Teodeberto la 1-a kaj Deŭterja. Li fariĝis reĝo en 548, ankoraŭ estante neplenaĝulo, post la morto de sia patro. Guberniestro certigis la gvidadon de la regno. La Alemanoj, kiuj estis submetitaj al la regno ekde la regado de sia patro, restis lojalaj al li.

Ĉirkaŭ 552, li edziĝis kun Valdrada (530-573), lombarda princino, filino de la lombarda reĝo Waccho (490-540) kaj fratino de reĝino Vizigarda (515-542), la dua edzino de Teodeberto la 1-a.

Disvastiĝo de la Franka Imperio dum la regado de Teodebaldo.

Post la morto de Sankta Galo, episkopo de Clermont, la episkopoj petis la sacerdoton Katono anstataŭigi lin, sed li ne akceptis. Li tamen estis elektita de la sacerdotaro, sed kverelis kun arkidiakono Kaŭtino. Venĝeme, ĉi-lasta informis Teodebaldon pri la morto de Sankta Galo, kio igis lin ordiniĝi episkopo de Clermont anstataŭ Katono.

Ostrogota ambasadoraro petis la frankan subtenon kontraŭ la romianoj, sed Teodebaldo rifuzis. Tamen, Leutaris (520-554) kaj Buccelin (515-554), alemanoj laŭ deveno, kiuj estis nomumitaj armeestroj de Teodebaldo la 1-a, konsentis batali kune kun la ostrogotoj. Ili tiam kolektis armeon de 75 mil viroj el franka kaj alemana deveno.

Aŭstrazio, patrujo de la Frankoj (malhelverde), kaj iliaj postaj konkeroj (aliaj nuancoj de verdo).

La frankoj konkeris Parmon, kaj Buccelin forpelis la romianojn komanditajn de la herula generalo Fulkaris. Ili tiam ricevis aliron al ĉiuj urboj okupitaj de la ostrogotoj. Ili tiam prirabis la tutan landon, ŝparante la preĝejojn, respekton ne dividitan kun la alemanoj el pagana religio.

Tiel, ili sisteme profanis la sanktajn lokojn. Leutaris fine decidis reveni al Gaŭlio, lasante sian fraton Buccelin, kiu ĵuris fidelecon al la ostrogotoj, batali kontraŭ la romianoj.

Buccelin poste aneksis la ostrogotan regnon al la franka regno, sed estis mortigita de Narses, kiu tiam aneksis Italion al la Bizanca imperio.

Suferante pro fizika handikapo, eĉ degenero, la stato de Teodebaldo plimalboniĝis ĝis li fariĝis tute impotenta. Li fine mortis en 555 antaŭ la aĝo de 20 jaroj. Ĉar Teodebaldo mortis sen lasi posteulojn, lia praonklo, Klotaro la 1-a, prenis lian regnon kaj edziĝis kun lia vidvino. Poste, riproĉita de la episkopoj, li forlasis ŝin kaj donis ŝin al Garibaldo, duko de Bavario.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis verkita surbaze de la franca Vikipedio samnoma.