Saltu al enhavo

Teodora Porfirogenidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Θεοδώρα Πορφυρογέννητη
(980-1056)
Bildo de la Bizanca Imperiestrino Teodora Porfirogenidino.
Bildo de la Bizanca Imperiestrino Teodora Porfirogenidino.
Persona informo
Θεοδώρα
Naskiĝo 980
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio, Bizanca Imperio
Morto 31-a de aŭgusto 1056
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio, Bizanca Imperio
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Makedonia dinastio vd
Patro Konstanteno la 8-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Helena (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Zoe Porfirogenidino kaj Eudokia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Manuel the Armenian (en) Traduki (patra onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodora PorfirogenidinoΘεοδώρα Πορφυρογέννητη estis bizanca imperiestrino de la 21-a de aprilo 1042 ĝis sia morto la 31-an de aŭgusto 1056, kaj sola regantino ekde la 11-a de januaro 1055. Ŝi estis la lasta regantino de la makedona dinastio, kiu regis la Bizancan Imperion dum preskaŭ 200 jaroj.

Teodora estis la plej juna filino de imperiestro Konstanteno la 8-a. Post la morto de la patro de Teodora en 1028, ŝia pli maljuna fratino Zoe kunregis kun siaj edzoj Romano la 3-a kaj Mikaelo la 4-a, kiuj atente observis Teodora-n.

Post du malsukcesaj komplotoj, Teodora estis ekzilita al insula monaĥejo en la Marmora Maro en 1031. Jardekon poste, la popolo de Konstantinopolo ribelis kontraŭ la nevo kaj posteulo de Mikaelo la 4-a, Mikaelo la 5-a, kaj insistis, ke Teodora revenu por regi kune kun Zoe.

Post 65 tagoj, Zoe duanupte edziniĝis al Konstanteno la 9-a, kiu alprenis la imperiajn respondecojn. Teodora ŝajne retiriĝis al monaĥejo post la morto de Zoe en 1050.

Kiam Konstanteno mortis, la 74-jaraĝa Teodora revenis al la trono malgraŭ furioza opozicio de kortegaj oficistoj kaj armeaj pretendantoj. Dum 16 monatoj ŝi regis kiel imperiestrino memstare antaŭ ol venkiĝi al subita malsano kaj morti kun 76 jaroj. Ŝi estis la lasta regantino de la makedona linio.

Frua vivo

redakti

Teodora estis la tria kaj plej juna filino de la bizanca imperiestro Konstanteno la 8-a kaj Helena Alipia, filino de Alipio. Ŝi estis Porfirogenidino, kies signifo estas "naskita en la purpuro"; la nomo por infano naskita en la ĉefurbo al reganta imperiestro. Ŝia patro fariĝis kunimperiestro en 962 kaj sola imperiestro post la morto de sia frato Bazilo la 2-a en 1025. Lia regado kiel sola imperiestro daŭris malpli ol tri jarojn, de la 15-a de decembro 1025 ĝis la 12-a de novembro 1028.

Imperiestrino Zoe tonsuras sian fratinon Teodoran, ilustraĵo el la manuskripto de Johano Skylitzes.
Bildoj de Zoe, Konstanteno la 9-a kaj Teodora.
Zoe, Konstanteno la 9-a kaj Teodora sur la Krono de Monomaĥo.
Mozaiko de Hagia Sofia de sidanta Kristo Pantokratoro, kun Zoe staranta dekstre kaj Konstanteno la 9-a staranta maldekstre.

Kiel elektebla imperia princino, Teodora estis konsiderata ebla novedzino por la Sankta Romia Imperiestro en la okcidento, Oto la 3-a, en 996. Tamen, ŝi estis preteratentita favore al sia fratino Zoe.

Oto la 3-a mortis antaŭ ol iu ajn geedziĝo povus okazi. Bazilo la 2-a malhelpis siajn nevinojn geedziĝi kun iu ajn el la bizancaj nobeloj, kalkulante ke tia geedziĝo donus al iliaj edzoj pretendon al la imperia trono.

Kiel virinoj, Teodora kaj Zoe ne povis ekzerci ian ajn ŝtatan aŭtoritatecon. Ilia sola decido pri tio estis elekti, aŭ pli verŝajne akcepti aŭ ne, edzon, kiu akirus ilian aŭtoritatecon post geedziĝo. Sekve, Teodora havis vivon de preskaŭa obskureco en la imperia gineceo (virina loĝejo).

Inteligenta kaj posedanta fortan kaj severan karakteron, Teodora spitis Konstantenon — tiam solan imperiestron — rifuzante edziniĝi al la viro, kiun ŝia patro elektis por sukcedi lin, Romanon Argiron, deklarante, ke Romano jam estis edziĝinta — lia edzino fariĝis monaĥino por permesi al Romano edziĝi en la imperian familion.

Teodora plue asertis, ke ĉar Romano kaj ŝi estis triarangaj kuzoj, ĝi estis tro proksima sanga rilato por ke geedziĝo okazu. Sekve, Konstanteno la 8-a elektis la fratinon de Teodora. Zoe edziniĝis al Romano tri tagojn antaŭ ol ŝia patro mortis.

Kun la surtronigo de Romano, Teodora prudente retiriĝis reen en la gineceon, kun ĝiaj ĉiutagaj religiaj rutinoj. Tamen, Zoe persvadis sian edzon nomumi unu el siaj propraj viroj kiel la ĉefon de la domanaro de Teodora, kun ordonoj spioni ŝin. Baldaŭ poste, Teodora estis akuzita pri konspiro por edziniĝi al la bulgara princo Presiano kaj uzurpi la tronon kun li.

Presiano estis blindigita kaj sendita al monaĥejo. Teodora ne estis punita. En 1031 ŝi estis implikita en simila komploto. Ĉi-foje kun Konstanteno Diogeno, la Arkonto de . Teodora estis perforte enfermita en la monaĥinejo de Petriono. Dum vizito, Zoe devigis sian fratinon "surmeti la monaĥinejan vestaĵon". Teodora restis tie dum la sekvaj 11 jaroj, dum Zoe administris la imperion kun siaj edzoj Romano la 3-a kaj, post lia morto, Mikaelo la 4-a.

Kun-imperiestrino kun Zoe

redakti

Kun la morto de Mikaelo la 4-a en decembro 1041, Zoe adoptis la nevon de Mikaelo, kiu estis kronita kiel Mikaelo la 5-a. Kvankam li promesis respekti Zoe-n, li tuj ekzilis ŝin al monaĥejo sur la Princa Insulo pro akuzoj pri provo de reĝmortigo.

Tiu ĉi traktado farita al la legitima heredantino de la makedona dinastio kaŭzis popolan ribelon en Konstantinopolo, kaj la 19-an de aprilo 1042, la popolo ribelis kontraŭ Mikaelo la 5-a subtenante ne nur Zoen, sed ankaŭ Teodoran. Mikaelo la 5-a, malespera pri konservi sian tronon, komence revenigis Zoe-n de Princa Insulo kaj montris ŝin al la popolo, sed la loĝantaro malakceptis lian proponon, ke li daŭre regu kune kun Zoe.

Ŝlosilaj membroj de la kortego decidis, ke la facilmova Zoe bezonas kunregantinon, kaj subtenis la postulon de la popolo, ke ĝi estu Teodora. Delegacio, gvidata de la patricio Konstanteno Kabasilas, iris al la monaĥejo ĉe Petriono por konvinki Teodoran iĝi kunimperiestrino. Teodora, kutimiĝinta al vivo de religia kontemplado, malakceptis iliajn petojn senhezite, kaj fuĝis al la monaĥeja kapelo por serĉi rifuĝon.

Konstanteno kaj lia sekvantaro persekutis ŝin, perforte trenis ŝin eksteren kaj interŝanĝis ŝiajn monaĥajn vestojn kontraŭ imperiajn. Dum kunveno ĉe Hagia Sofia, la popolo eskortis la nun koleran Teodoran kaj proklamis ŝin imperiestrinon kun Zoe. Ili ambaŭ estis kronitaj ĉe la tagiĝo de la 21a de aprilo. Post la ceremonio, la homamaso sturmis la palacon, devigante Mikaelon la 5-an eskapi al monaĥejo.

Zoe tuj transprenis la potencon kaj provis devigi Teodoran reveni al ŝia monaĥejo, sed la Senato kaj la popolo postulis, ke la du fratinoj kune regu. Kiel ŝia unua ago, Teodora estis vokita negoci kun Mikaelo la 5-a. Zoe, malforta kaj facile manipulebla, volis pardoni kaj liberigi Mikaelon, sed Teodora estis multe pli strikta.

Zoe komence garantiis la sekurecon de Mikaelo antaŭ ol ordoni, ke li estu blindigita kaj pasigu la reston de sia vivo kiel monaĥo. Post kiam Mikaelo la 5-a estis traktita, Teodora rifuzis forlasi Hagian Sofian ĝis ŝi ricevis formalan inviton de Zoe, ĉirkaŭ 24 horojn post kiam ili estis kronitaj. Oficiale Teodora estis la pli juna imperiestrino, kaj ŝia trono situis iomete malantaŭ tiu de Zoe dum ĉiuj publikaj okazoj. En praktiko, ŝi estis la mova forto malantaŭ la komuna administrado.

La fratinoj administris la imperion, fokusante pri vendolimigado de publikaj oficoj kaj pri la administrado de justeco. Kvankam nuntempa historiisto Mikaelo Pselo asertis, ke la kuna regado estis kompleta fiasko, Johano Skylitzes deklaris, ke ili konscience korektis la misuzojn de la antaŭaj regadoj.

Kvankam Teodora kaj Zoe aperis kune ĉe kunvenoj de la Senato aŭ kiam ili donis publikajn aŭdiencojn, baldaŭ evidentiĝis, ke ilia kuna regado estis sub konsiderinda ŝarĝo. Ankoraŭ ĵaluza pri Teodora, Zoe tute ne deziris al sia fratino administri la imperion, sed ŝi ne permesis al Teodora fari publikajn aferojn sola.

Kortegaj frakcioj formiĝis malantaŭ ĉiu imperiestrino. Post du monatoj da kreskanta malamikeco inter ili, Zoe decidis serĉi novan edzon, tiel neante al Teodora la ŝancon pliigi sian influon per siaj evidentaj talentoj por regado. Ŝi fine edziniĝis al Konstanteno la 9-a la 11-an de junio 1042, kaj la administrado de la imperio revenis al li. Kvankam Teodora kaj Zoe daŭre estis agnoskitaj kiel imperiestrinoj, kaj kvankam Teodora daŭre aperis ĉe ĉiuj oficialaj eventoj, la potenco transdoniĝis al ŝia bofrato.

Tamen, Teodora kaŭzis influon sur la kortego, kiel montras ŝia ordono aresti kaj blindigi Johanon la Eŭnukon, la potencan administranton, kiu estis la ĉefministro de Romano la 3-a, la frato de Mikaelo la 4-a, kaj la onklo de Mikaelo la 5-a. Li vivis en ekzilo post la falo de Mikaelo la 5-a.

La favora traktado de Konstanteno la 9-a al sia amantino en la frua parto de lia regado kaŭzis onidirojn, ke li planis murdi Teodoran kaj Zoe-on. Tio kondukis al popola ribelo de la civitanoj de Konstantinopolo en 1044, kiu preskaŭ vundis Konstantenon, kiu partoprenis religian procesion laŭlonge de la stratoj de Konstantinopolo. La homamaso estis trankviligita nur per la apero sur balkono de Zoe kaj Teodora, kiuj certigis al la homamaso, ke la imperiestinoj ne danĝere riskas pri murdatenco.

Reveno al potenco

redakti

Post la morto de Zoe en 1050, Teodora ŝajne retiriĝis al monaĥejo, lasante Konstantenon la 9-a regi sola ĝis sia propra morto la 11-an de januaro 1055.

Dum Konstanteno kuŝis mortanta, liaj konsilistoj, ĉefe la logoteto pri la poŝtaj aferoj Johano, persvadis lin ignori la rajtojn de Teodora kaj transdoni la tronon al la dukso de la bizanca temo de Bulgario, Nikeforo Proteŭono, kiu estis alvokita al la ĉefurbo. Tamen, Niketo Ksilinito[1] kaj aliaj subtenantoj de Teodora eksciis pri tio kaj persvadis ŝin reaserti sian rajton regi.

Teodora estis alportita el sia monaĥina retiriĝejo al la Granda Palaco per militŝipo, kunvokis la Senaton, kaj la imperia gvardio proklamis ŝin "imperiestrino" baldaŭ antaŭ la morto de Konstanteno.

Sekviĝis elpurigo de altrangaj oficistoj kaj de la gvidantaro de la eŭropaj militunuoj. Nikeforo Proteŭono estis arestita en Tesaloniko kaj perforte tonsurita. Nikeforo Brienjo, kiun la okcidenta tagmato ŝajne volis proklami imperiestron anstataŭe, estis maldungita kaj ekzilita laŭ ordonoj de Teodora, post kio ŝi konfiskis liajn terposedaĵojn kaj forpelis liajn subtenantojn de la kortego.

Teodora kontrolis la nobelojn kaj bridis multajn misuzojn. Ŝi tamen damaĝis sian reputacion per troa severeco al privataj malamikoj kaj nepravigebla dungado de tiaj servistoj kiel Leono Paraspondilo kiel siaj konsilistoj.

Armeajn kaj kortegajn oficojn plenumis ŝiaj hejmaj eŭnukoj, kaj tiaj kapablaj komandantoj kiel Izaako Komneno estis anstataŭigitaj per negravaj funkciuloj. Decidita centraligi kiel eble plej multe da potenco en siaj manoj, ŝi persone prezidis la Senaton kaj aktivis kiel supera juĝistino en civilaj kazoj. Ŝia nomumo fare de klerikoj ofendis la Patriarkon Mikaelo Kerulario, kiu konsideris tion taskon de viroj, ne de virinoj.

Dum la sola regadoperiodo de Teodora, ŝiaj moneroj kaj sigeloj portas la surskribon 'Teodora, δέσποινα (despojna) kaj porfirogenidina' kaj 'Teodora, Aŭgusta kaj porfirogenidina'.

Kiam Teodora estis sepdek-ses-jara, la patriarko Mikaelo Kerulario rekomendis, ke Teodora indiku subulon por la trono per geedziĝo kun ŝi, por certigi sinsekvon. Ŝi rifuzis konsideri geedziĝon, kiom ajn simbola tio estus. Ŝi ankaŭ rifuzis nomi heredonton al la trono. Teodora grave malsaniĝis pro intesta malsano fine de aŭgusto 1056.

La 31-an de aŭgusto ŝiaj konsilistoj, prezidataj de Leono Paraspondilo, kunvenis por decidi, kiun rekomendi al ŝi kiel posteulon. Laŭ Pselo, ili elektis Mikaelo Bringas, maljunan ŝtatoficiston kaj iaman militministron pri financoj, kies ĉefa allogo estis, ke "li estis malpli kvalifikita por regi ol por esti regata kaj direktita de aliaj".

Teodora ne povis paroli, sed Paraspondilo decidis, ke ŝi kapjesis en taŭga momento. Aŭdinte tion, la patriarko rifuzis kredi ĝin. Fine li estis persvadita kaj Bringas estis kronita kiel Mikaelo la 6-a. Teodora mortis kelkajn horojn poste kaj per ŝia morto finiĝis la 189-jara regado de la makedona dinastio.[2]

Referencoj

redakti
Antaŭe:Bizanca ImperiestroPoste:
Konstanteno la 9-a1-a Regado:21-an de aprilo 1042 - 11-an de junio 1042
2-a Regado:11-a de januaro 1055 - 3-a de aŭgusto 1056
Mikaelo la 6-a