Teodora la 1-a
| Teodora la 1-a | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Portreto de Teodora (500-548) kiel aktorino antaŭ ŝia edziniĝo kun imperiestro Justiniano la 1-a. Gravuraĵo el "Les imperatores romaines" 1888. Privata kolekto.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Θεοδώρα | |||||
| Naskiĝo | ĉirkaŭ 500 en Paflagonio | ||||
| Morto | 28-an de junio 548 en Konstantinopolo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | mama kancero | ||||
| Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj | ||||
| Religio | Monofizidismo vd | ||||
| Lingvoj | antikva greka vd | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | justinida dinastio vd | ||||
| Patro | Acacius (en) | ||||
| Gefratoj | Comito (en) | ||||
| Edz(in)o | Justiniano la 1-a | ||||
| Infanoj | Ioannes (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | dancisto monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teodora la 1-a (greke: Θεοδώρα, latine: Theodora; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 500, mortinta la 28-an de junio 548 en Konstantinopolo) estis edzino de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj mem imperiestrino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filino de cirkestro, dancistino kaj hetajro ŝi kronitis en 527 kiam lia edzo ekregis. Ŝi ege influis lin dum la tuta vivo kaj faris multajn decidojn plenaj de saĝeco kaj kuraĝo sed ankaŭ de orgojlo, estrademo kaj venĝemo. Dum la Nika-ribelo de 532 ŝi malpermesis al Justiniano fuĝon disde Konstantinoplo savante la tronon. Ŝia amikino intima estis la fifama Antonina, edzino de Belizaro. Pro tio Teodora subtenis la generalon Belizaro.
Per pieco kaj ortodokseco (almenaŭ eksteren ŝajnigitaj) ŝi intencis penti la fruan vivon. Pri ŝiaj malbonaj agadoj skribis detale la historiisto Prokopio el Cezareo en la verko Anekdota. Modernaj literaturhistoriistoj taksas tiujn eldirojn troigitaj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Debidour: L'impératrice Theodora, Paris 1885)
- Diehl: Theodora, impératrice de Byzance, Paris 1904
- Holmes, The age of Justinian and Theodora, London 1905
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 468, kio legeblas tie ĉi interrete.

