Teodoriko la 1-a (Francio)
| Teodoriko la 1-a Theudoricus primus rex Francorum (485-534) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Teodoriko la 1-a (485-534).
| |||||
| Persona informo | |||||
| Theudoricus | |||||
| Naskiĝo | 485 en Meco, Aŭstrazio, Imperium Francorum | ||||
| Morto | 534 en Meco, Aŭstrazio, Imperium Francorum | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Patro | Klodvigo la 1-a | ||||
| Patrino | frankish princess (en) | ||||
| Gefratoj | Klodomiro, Ĉildeberto la 1-a, Klotaro la 1-a, Ingomer (en) | ||||
| Edz(in)o | Ne (en) Suavegothe (en) | ||||
| Infanoj | Teodeberto la 1-a ( Théodechilde (en) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teodoriko la 1-a estis merovida reĝo de Meco kaj Remso ankaŭ konata kiel Aŭstrazio inter la jaroj 511 ĝis 534. Li estis filo de Klodvigo la 1-a kaj Suavegota (495-549). Lia filo Teodeberto la 1-a (499-547) regis post li. Lia fratino Teodeŝilda (516-570) estis edzino de Hermengisel (486-547) reĝo de la Varinoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Laŭ kelkaj historiistoj li estis filo de Klodvigo la 1-a kaj unu el liaj pli fruaj edzinoj aŭ konkubinoj (eble franco-renana princino, Evoŝilda de Kolonjo (462-510). Laŭ la salfranka tradicio, la regno estis dividita inter la kvar pluvivaj filoj de Klodvigo: Ĉildeberto la 1-a en Parizo, Klodomiro en Orléans, kaj Klotaro la 1-a en Soissons. Teodoriko heredis Mecon en 511 je la morto de sia patro. Komence de sia regado, li sendis sian filon Teodeberto por mortigi la skandinavan reĝon Chlochilaich (nomata Higelako en la fama epopeo Beowulf), kiu invadis lian regnon.
Teodoriko implikiĝis en la milito inter la turingia reĝo Hermanfrido kaj lia frato Baderiko. Al Teodoriko oni promesis duonon de Turingio pro lia helpo; Baderiko estis venkita, sed la promesita tero ne estis cedita. En 531, Teodoriko tiam, kun sia frato Klotaro kaj lia filo, atakis Turingion por venĝi sin kontraŭ Hermanfrido. Kun la helpo de la saksoj komanditaj de la duko Hadugato, Turingio estis konkerita, kaj Klotaro ricevis Radegundan, filinon de reĝo Bertaro (la forpasinta frato de Hermanfrido). Hermanfrido estis mortigita en batalo ĉe la Rivero Unstrut kaj lia regno estis aneksita.


La kvar filoj de Klodvigo tiam ĉiuj batalis kontraŭ la burgonjaj reĝoj Sigismondo kaj Godomaro; Godomaro fuĝis kaj Sigismondo estis kaptita de Klodomiro. Teodoriko edziĝis al la filino de Sigismondo, Suavegota. Godomaro kunigis la burgonjan armeon kaj regajnis sian regnon. Klodomiro, helpata de Teodoriko, venkis Godomaron, sed mortis en la batalo de Vézeronce.
Post traktato kun sia frato Ĉildeberto, Teodoriko mortis en 534. Post lia morto, la trono de Metz transiris (sen malhelpo, neatendite) al lia filo Teodeberto. Teodoriko ankaŭ lasis filinon Teodekilda (kun sia edzino Suavegota, filino de la venkita Sigismondo de Burgonjo). Teodekilda fondis la Abatejon de Sankta-Petro la Vifo ĉe Sens.[1]
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la angla samnoma Vikipedio.

