Teodoro
Aspekto
Teodoro estas vira persona nomo grekdevena. Ĝi estas la vira varianto de Teodora kaj semantike de Dorotea. La signifo de la nomo venas el theos por "Dio" kaj doron por "Dono".
La nomtago estas la 9-a de novembro.
Konataj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Theodor W. Adorno, germana filozofo kaj komponisto
- Theodoros de Euchaita, grava martiro
- Theodor Fontane, verkisto
- Theodor Herzl, cionisto, verkisto
- Theodor Heuss, unua germana federacia prezidento
- Theodor Jörgensmann, germana ĵaza klarnetisto
- Theodor Storm, verkisto
- Teodoro de Tarso, (668-690), ĉefepiskopo de Canterbury
- Theodor Waigel, germana politikisto (CSU)
- Tivadar Puskás, hungara malkovristo
- Tivadar Hertzka, hungara-aŭstra ĵurnalisto
- Teodoro Ŝvarc aŭ Soros Tivadar, hungara judo, doktoro, advokato, esperantisto; verkinto de Modernaj Robinzonoj, Maskerado ĉirkaŭ la morto.
Alilingvaj variantoj
[redakti | redakti fonton]- hungare: Tivadar, pli malofte Tódor
- ruse: Фëдор, Fjodor
- germane: Theodor
- angle: Theodore
- portugale: Teodoro
- france: Théodore