Teodoro de Cireno
Θεόδωρος ὁ Κυρηναῖος (465 a. K. - 398 a. K.) | ||
---|---|---|
![]() Matematika debato en la Antikva Grekio.
| ||
Persona informo | ||
Θεόδωρος | ||
Naskonomo | Θεόδωρος | |
Naskiĝo | 465 a. K. en Cireno, Libio | |
Morto | 398 a. K. en Cireno, Libio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Teodoro de Cireno estis greka matematikisto, filozofo el la Cirena Skolo. Li estis lernanto de Protagoro kaj instruisto de la matematikisto Teeteto (417 a. K. - 369 a. K.) kaj de Platono mem. Plejparto de sia vivo li loĝis en Ateno kie li tenis daŭrajn kontaktojn kun Platono kaj Sokrato, traktante pri filozofio, astronomio, matematiko, muziko kaj praktike pri ĉiuj edukaj demandoj. Platono verkis la dialogon Teaiteto, kiu estis disĉiplo de Teodoro.

Biografio
[redakti | redakti fonton]Teodoro naskiĝis en la nordafrika kolonio de Kireno, kaj ŝajne instruis kaj tie kaj en Ateno. Li plendis pri maljunaĝo en la dialogo "Teeteto", la drameca dato de 399 a.K. de kiu indikas ke lia periodo de florado okazis en la mezo de la 5-a jarcento. La teksto ankaŭ asocias lin kun la sofisto Protagoro, kun kiu li asertas esti studinta antaŭ ol turni sin al geometrio. Dubinda tradicio ripetita inter antikvaj biografoj kiel Diogeno Laertio diris ke Platono pli malfrue studis kun li en Cireno, Libio. Tiu eminenta matematikisto Teodoro estis, kune kun Alkibiado kaj multaj aliaj kunuloj de Sokrato (multaj el kiuj estus asociitaj kun la Tridek Tiranoj), akuzitaj je distribuado de la misteroj ĉe bankedo, laŭ Plutarko, kiu ankaŭ estis sacerdoto en la templo ĉe Delfo.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Hipaso (527 a. K. - 441 a. K.)
- Sinezio el Kireno (370-413)
- Hieronymus Georg Zeuthen (1839-1920) dana matematikisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo tradukita el la Angla Vikipedio.