Teodoro la 2-a Laskaro
| Θεόδωρος Β΄ Λάσκαρης Βατάτζης (1221-1258) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Bildo de Teodoro la 2-a Laskaro, ilustraĵo el la verko "Historio" de Georgo Pakimero.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 1221 en Niceo Burso, Turkio | ||||
| Morto | 16-a de aŭgusto 1258 en Magnezio sur la Meandro, Ionio, Turkio | ||||
| Lingvoj | mezepoka greka vd | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Laskaris vd | ||||
| Patro | Johano la 3-a Dukas Vataco | ||||
| Patrino | Irene Laskarina (en) | ||||
| Edz(in)o | Elena Asenina of Bulgaria (en) | ||||
| Infanoj | Irene Doukaina Laskarina (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teodoro la 2-a Laskaro aŭ greke:Θεόδωρος Β΄ Λάσκαρης Βατάτζης estis imperiestro de Niceo inter la 4-a de novembro 1254 kaĵ 16-a de aŭgusto 1258. Li estis la sola infano de la imperiestro Johano la 3-a Dukas Vataco kaj imperiestrino Irene Laskarina (1194-1240).
Lia patrino estis la plej aĝa filino de Teodoro la 1-a Laskaro, kiu fondis la Imperion de Niceo kiel sinsekvan ŝtaton de la Bizanca Imperio en Malgranda Azio post kiam la krucmilitistoj konkeris la bizancan ĉefurbon, Konstantinopolon, dum la Kvara Krucmilito en 1204.
Teodoro ricevis bonegan edukadon de du famaj akademiuloj, Nikeforo Blemido (1197-1272) kaj George Akropolito (1217-1282). Li amikiĝis kun junaj intelektuloj, precipe kun paĝo de malalta deveno, George Muzalono (1220-1258). Teodoro komencis verki traktaĵojn pri teologiaj, historiaj kaj filozofiaj temoj en sia junaĝo.
Imperiestro Johano la 3-a aranĝis, ke Teodoro edziĝu kun Elena Azenina (1224-1252) en 1235, por forĝi aliancon kun ŝia patro, Ivano Aseno la 2-a (1190-1241), imperiestro de Bulgario, kontraŭ la Latina imperio de Konstantinopolo. Laŭ Teodoro mem, ilia geedziĝo estis feliĉa, kaj ili havis kvin aŭ ses infanojn, inter ili Johano la 4-a Dukas Laskaro (1250-1305), Irene Dukajna (1245-1268), Maria Laskarina (1245-1258), Eŭdokaj Laskarina (1248-1311) kaj Teodora Laskarina (1247-1273), kiu edziniĝis kun Jakobo Svetoslavo la 1-a de Bulgario.













Ekde 1241, Teodoro funkciis kiel leŭtenanto de sia patro en Malgranda Azio dum liaj oftaj militaj kampanjoj en la Balkana duoninsulo. Ekde ĉirkaŭ 1242, li estis kunreganto de sia patro, sed ne li estis kronita kiel kunimperiestro. Dum ĉi tiu periodo, lia rilato kun kelkaj eminentaj aristokratoj, precipe Teodoro Filezo[1] kaj Mikaelo Palajologo, fariĝis streĉa.
Teodoro sukcedis sian patron la 4-an de novembro 1254. Li maldungis multajn altajn oficistojn kaj armekomandantojn el aristokrata origino, anstataŭigante ilin per lojalaj amikoj, inkluzive de kelkaj de malalta deveno. En la sama jaro, li faris defendan aliancon kun Kajkaus la 2-a, la Selĝuka Sultano de Rumo, kontraŭ la Mongola Imperio.
En 1256, li repuŝis bulgaran invadon de Trakio kaj Makedonio kaj devigis Mikaelon la 2-an Dukason (1205-1271), la Despoton de Epiro, cedi Durakion, Albanio, ĉe la marbordo de la Adriatika Maro al Niceo. Li reformis la militistaron, rekrutante pli da soldatoj el la indiĝenaj kamparanoj de Malgranda Azio.
Fine, Mikaelo la 2-a de Epiro forĝis aliancon kun Stefano Uroš la 1-a (1223-1277), reĝo de Serbio, kaj Manfredo de Sicilio (1232-1266) kontraŭ Niceo. La nove nomumitaj generaloj de Teodoro ne povis rezisti ilian kunan invadon en 1257. Teodoro grave malsaniĝis kaj malofte povis partopreni en la ŝtata administrado dum la lastaj monatoj de sia vivo.
Li nomumis Georgon Muzalonon kiel regento por sia neplenaĝa filo, Johano la 4-a (1250-1305), antaŭ ol morti pro aŭ kronika epilepsio aŭ kancero. Post dek tagoj, Muzalono fariĝis viktimo de aristokrata komploto, kaj Mikaelo la 8-a Palajologo transprenis la regadon, uzurpante la tronon baldaŭ poste.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Infanaĝo
[redakti | redakti fonton]Teodoro naskiĝis de la imperiestro Johano la 3-a Dukas Vataco (reĝinto 1221–1254) kaj Irene Laskarina en la imperiestra palaco en Niceo fine de 1221 aŭ komence de 1222. Irene estis la plej aĝa filino de Teodoro la 1-a Laskaro (reĝinto 1205–1221), la fondinto de la Imperio de Niceo.
Niceo estis sukceda ŝtato de la Bizanca Imperio, establita post kiam la katolikaj ("latinaj") krucmilitistoj konkeris Konstantinopolon dum la Kvara krucmilito en 1204. Vataco estis la tria edzo de Irene. Li naskiĝis en bizancan aristokratan familion parencan al la imperiaj dinastioj de la Komnenoj kaj Anĝeloj, kaj funkciis kiel la komandanto de la imperia gvardio.
Kvankam la du fratoj de Irene mortis trofrue, Teodoro la 1-a ne nomis iun Vatacon kiel sian oficialan heredanton. Li plej verŝajne atendis, ke lia tria edzino, la latina Maria de Kurteneo (1204-1228), naskus filojn, sed ŝi ne naskis infanojn kun li. Teodoro la 1-a mortis en novembro 1221.
Vataco devis venki la fratojn de la forpasinta imperiestro, Aleksio (1178-1224) kaj Izaako Laskaro (1180-1227), por kapti la tronon. Lia venko super ili kaj iliaj latinaj aliancanoj en la Batalo de Pemanenono en la vintro de 1223–1224 malfermis la vojon por la rekonkero de bizancaj teritorioj perditaj al la latinoj en Malgranda Azio.
Teodoro estis la sola infano de siaj gepatroj. Lia patrino havis rajdakcidenton kaj ne povis naski infanojn post lia naskiĝo. Li adoptis la familian nomon de sia patrino.
Li estis "edukita kiel kutime kiel reĝa infano", laŭ siaj propraj vortoj, plej verŝajne aludante al lia edukado en la virina kvartalo de la palaco kaj al la lukso kiu ĉirkaŭis lin. Lia infanaĝo estis ĝoja kaj li "ofte ricevis fortajn ĉirkaŭbrakojn" de sia patro. Li ankaŭ memoris, ke liaj gepatroj ne punis lin kiam lia tutoro akuzis lin pri malobeoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Teodoro estis verŝajne konfidita al la zorgo de elementa instruisto en 1228, ĉar la formala edukado de la plej multaj infanoj el la aristokrataj niceaj lernejoj komenciĝis ĉirkaŭ la aĝo de ses jaroj. Kiel parto de sia edukado, li parkerigis tekstojn el la Biblio kaj preĝis tri fojojn tage. Li povis citi parkere la Psalmojn kaj la paraboloj de Jesuo ĝis la fino de sia vivo. La sekundara edukado de Teodoro komenciĝis ĉirkaŭ 1230.
Li abomenis sian ĉefan preceptoron (aŭ bajoŭlos) kaj priskribis lin kiel "grandan babilemulon" en siaj verkoj, sen mencii lian nomon. Li studis gramatikon (tio estas, la atikan grekan dialekton), poezion, retorikon, logikon, matematikon, astronomion, geometrion kaj muzikon dum tri jaroj. Liaj gramatikaj studoj vekis lian dumvivan intereson pri vortoj kun pluraj signifoj kaj pri etimologioj.
La juna Teodoro estis fascinita de la paroladoj de Demosteno kaj Hermogeno de Tarso (f. 161-180 p.K.). Li ankaŭ alte taksis la teologon Gregorio de Nazianco. Lia instruisto mokis lin pro "filozofiado" kaj instigis Teodoron pasigi pli da tempo kun militaj kaj diplomatiaj studoj. Teodoro estis pasia ĉasisto kaj pololudanto kun rimarkindaj rajdkapabloj.
Intertraktadoj pri la geedziĝo de Teodoro kun Elena Azenina komenciĝis baldaŭ post la Batalo de Klokotnica, en la 9-a de marto 1230, kie la patro de Elena, imperiestro (aŭ caro) Ivano Aseno la 2-a de Bulgario (regnis 1218–1241), kaŭzis gigantan malvenkon al la imperiestro de Tesaloniko kaj reganto de Epiro, Teodoro Komneno Dukas (regnis 1215–1230).
La batalo malfortigis Epiron kaj Tesalonikon, la okcidentan rivalon de la Nicea Imperio por la revivigo de la Bizanca Imperio, kaj igis Bulgarion la superregata potenco de la Balkana Duoninsulo. La geedziĝo de Teodoro kaj Elena sigelis la aliancon de iliaj patroj kontraŭ la Latina Imperio de Konstantinopolo en 1235.
En la sama jaro, bulgaraj kaj niceaj trupoj sieĝis Konstantinopolon, sed ne povis konkeri la urbon. En 1237, Ivano Aseno tiam ŝanĝis sian pozicion, alianciĝinte kun la latinoj por haltigi la nicean ekspansion en Trakion, nur por reveni al sia alianco kun Niceo antaŭ la fino de la jaro. La taktikaj movoj de lia bopatro konvinkis Teodoron, ke li ne povis plene fidi la bulgarojn — vidpunkton, kiun li tenis dum la resto de sia vivo.
Teodoro prenis filozofiajn lecionojn el tre fama instruisto, Nikeforo Blemido. Ĉar Blemido estis la hegumenos (abato) de monaĥejo en Efezo, Teodoro ĉeestis liajn kursojn dum li loĝis en la vintra palaco de sia patro ĉe la proksima Nimfaiono. La fervora Aristotelismo de Blemido havis fortan efikon sur Teodoro, kiu ofte menciis aristotelajn nociojn, kiel potencialon kaj aktualecon, en siaj skribaĵoj.
Blemido estis akuzita pri defraŭdo fare de unu el siaj studentoj komence de la 1240-aj jaroj. Kvankam la interveno de Vataco savis Blemidon de malliberigo, li forlasis instruadon. Teodoro daŭre vizitis Blemidon regule kaj konservis korespondadon kun li. Juna akademiulo, Georgo Akropolito, anstataŭigis Blemidon kiel la ĉefa preceptoro de Teodoro.
Naskita en Konstantinopolo, Akropolito havis personan sperton pri la latina regado en la urbo. Li kompletigis la edukadon de Teodoro pri logiko kaj matematiko. Ankaŭ historiisto, Akropolito kompletigus la plej detalan kronikon] pri la Imperio de Niceo.
La patrino de Teodoro mortis fine de 1239. Vataco reedziĝis fine de la somero de 1240, prenante ekstergeedzan filinon de Frederiko la 2-a, kiel la Sankta Romia Imperiestro (reg. 1220–1250), Konstanca, kies nomo estis ŝanĝita al Anna. Ŝi estis ĉirkaŭ dekjara kaj Vataco komencis skandalan amaferon kun unu el ŝiaj italaj damoj, nomita Markezina. Ŝi ricevis la rajton porti purpurajn ŝuojn kaj jungi sian ĉevalon per purpuraj ornamaĵoj, kiel la plej proksimaj parencoj de la imperiestro. Johano la 3-a Vataco mortis en Niceo la 4-an de novembro 1254, lasante florantan imperion al Teodoro. Teodoro estis aklamita imperiestro, sed li ne estis kronita ĉar la patriarka trono estis vaka.
En sia funebra parolado ĉe la entombigo de la imperiestro, Akropolito esprimis sian esperon, ke Teodoro gvidos la Niceanojn por forpeli la Latinojn el Konstantinopolo, komparante lin kun la "fajra kolono" de la Libro de Eliro, gvidante la Izraelidojn. Teodoro ne povis riski lanĉi atakon kontraŭ Konstantinopolo, ĉar lia imperio estis ĉirkaŭita de malamikaj potencoj.
Teodoro malpermesis al la vidvino de sia patro, Anna-Constanza, reveni al sia sicilia patrujo. Ĉi tiu ago kolerigis ŝian fraton, Manfredo (reg. 1258–1266), kiu estis ĵus transpreninta la potencon en la Regno de Sicilio. Teodoro havis renkontiĝon kun la Selĝuka Sultano de Rumo, Kajkaŭ la 2-a (reg. 1246–1262), en Filadelfio, distrikto de la Provinco Manisa.
Ili finis defendan aliancon kontraŭ la mongoloj. Kajkaŭ agnoskis la superregadon de la mongoloj, sed ne vizitis la kortegon de Granda Ĥano Möngko (1209-1259) por omaĝi al li.
Teodoro volis fari Blemidon la novan patriarkon, sed lia malnova preceptoro rifuzis. Lia sekva kandidato, iu ermito kun aristokrata deveno, Arsenio Aŭtoriano (1200-1273), akceptis la oferton. La nova patriarko kronis kaj sanktoleis Teodoron imperiestro — je Kristnasko 1254.
Laŭ fontoj malamikaj al Arsenio, li estis la sola kandidato de Teodoro al la patriarka trono, kvankam tradicio postulis la prezenton de tri kandidatoj al la elektistoj. La supozeble neregula nomumo de Arsenio kaŭzus la konflikton konatan kiel la "Arsenian Skismon", daŭranta inter 1265 kaj 1310. Arsenio ĉiam estis lojala subtenanto de Teodoro kaj obeis liajn ordonojn.
Teodoro ne fidis la aristokratojn kaj skribis pri "kontraŭleĝaj amaferoj kaj tre maljustaj intrigoj", sen nomi siajn kontraŭulojn, en letero adresita al Georgo Muzalono en decembro 1254. La skota pribizanca historiisto Michael Angold proponas, ke simila politiko de la imperiestro Frederiko la 2-a eble inspiris "pli aŭtokratan sintenon de Teodoro rilate al sia aristokrataro".
Teodoro nomumis Georgon Muzalonon kiel la novan megas domestikos (aŭ "ĉefkomandanto") de la moviĝema armeo. La frato de Georgo[2], Androniko (1225-1270), estis nomumita kiel la nova protovestiarites ("komandanto de la gardistoj" de la imperiestra palaco). Teodoro ankaŭ montris sian simpation rilate al generalo de komuna origino, Konstanteno Margarito.
Li ofertis postenojn al kelkaj aristokratoj, kiuj estis flankenmetitaj dum la regado de sia patro. Li revokis la onklojn de sia patrino, Mikaelo (1183-1261) kaj Manuelo Laskaro (1140-1221), el ilia ekzilo kaj igis du membrojn de la ribelema familio Nestongo], Georgo kaj Izaako, generaloj.[3] Liaj nomumoj ofendis la plej multajn aristokratojn.
Militoj kontraŭ Bulgario
[redakti | redakti fonton]La juna bulgara caro, Mikaelo la 2-a Aseno (reĝinte 1246–1256/57), profitis la morton de Vataco por rekonkeri la terojn, kiujn li konkeris de Bulgario post 1241. Mikaelo invadis Makedonion kaj Trakion en decembro 1254 aŭ januaro 1255. La plej multaj niceaj garnizonoj en la lokaj fortikaĵoj estis malgrandaj, kaj la lokaj bulgaroj subtenis la invadantojn. La bulgaroj rapide konkeris la plej multajn trakiajn fortikaĵojn.
Du makedonaj urboj, Veles kaj Skopjo, ankaŭ kapitulacis al ili. Haste kunvokita militkonsilio akceptis la proponon de Georgo Muzalono pri tuja kontraŭatako. Teodoro decidis mem gvidi la kampanjon, kaj konfidis al Muzalono la administradon de Malgranda Azio en februaro 1255. Lia surpriza atako devigis la invadantojn retiriĝi el Trakio, kaj li ordonis al du niceaj aristokratoj, Aleksio Strategopolo kaj Demetrio Torniko (1150-1201), persekuti la bulgarojn.
La du generaloj kondukis siajn trupojn trans la pasejojn de la Rodopa Montaro en konstanta embuskotimo. Kiam ili neatendite aŭdis la sonojn de la kornoj de paŝtistoj kaj porkistoj, ili retiriĝis panike, forlasante siajn bagaĝojn. La fiasko kolerigis Teodoron, kaj li ordonis al ili rapidi al lia tendaro en Adrianopolo, sed ambaŭ komandantoj malobeis.
Bulgara renegato en la servo de Niceo, Dragoto[4], ŝanĝis flankon kaj sieĝis Melnikon en la somero. Teodoro haste foriris el Adrianopolo por gvidi helptrupojn al la urbo. La bulgaroj faris embuskon por li laŭlonge de la Rupela pasejo, sed li evitis ĝin kaj Dragoto forlasis la sieĝon ĉe la alveno de Teodoro. El Melnik, Teodoro iris al Tesaloniko kaj eksigis sian malnovan kontraŭulon, Fileson, el la guberniestreco. Teodoro fermis la lokan monfarejon, ĉar li volis establi centralizitan sistemon pri financa administrado en Malgranda Azio, kun nova trezorejo ĉe Astricion sur la azia marbordo de la Helesponto. Li invadis Makedonion kaj devigis la bulgaran garnizonon en Veles kapitulaci, sed sekeco malhelpis lin daŭrigi la militan kampanjon trans la arida Ovče Pole ("ebenaĵo de la ŝafoj").
Li iris al Seres, Makedonio, kie li konfirmis la fiskajn privilegiojn de la makedonaj urboj. Li ankaŭ ordonis la areston de Konstanteno Kabasilas, ĉefepiskopo de Okrido, supozante ke Kabasilas estis lojala subtenanto de Mikaelo la 2-a de Epiro.
Raporto pri mongola invado de Malgranda Azio devigis Teodoron forlasi Makedonion fine de aŭtuno de 1255. Post kiam la raporto pruviĝis malvera, li lanĉis atakon kontraŭ la fortikaĵo Cepajna. Li devis rezigni la kampanjon, ĉar lia armeo ne povis trapasi la mallarĝajn kaj frostajn montpasejojn. Li revenis al Anatolio ĉirkaŭ la fino de la jaro.
Li superŝutis siajn konfidulojn per honoroj kaj donacoj. Li igis Manuelon Laskaron kaj Konstantenon Margariton la ĉefkomandantoj de siaj trupoj en Trakio kaj komisiis Georgon Muzalonon pri efektivigo de militaj reformoj. Paralele, li turnis sin kontraŭ membroj de la malnovaj aristokrataj familioj, kiujn li malfidis.
Konstanteno Strategopulo kaj Teodoro Fileso — du aristokratoj, kiuj ofendis lin — estis blindigitaj. Aleksio Strategopolo kaj la kvar filoj de Aleksio Raulo estis malliberigitaj. La kuzo de Teodoro, Mikaelo Palajologo, fuĝis al la Selĝukoj por eskapi el malliberigo.
Teodoro profitis la rajton de la imperiestroj kontroli la aristokratajn geedziĝojn por establi familiajn ligojn inter siaj malaltnaskitaj favoratoj kaj la malnova aristokrataro. Georgo Muzalono edziĝis al la nevino de Palajologo, Teodora Kantakuzena Palajologina (1240-1303), kaj Androniko Muzalono edziĝis al filino de Aleksio Raulo.
Teodoro decidis repreni la intertraktadojn pri eklezia kuniĝo inter la Ortodoksa Nicea kaj la Katolika Eklezioj kun Papo Aleksandro la 4-a (reĝinte 1254–1261) kaj sendis ambasadorojn al Romo en aprilo aŭ majo 1256. Diverĝaj vidpunktoj pri la procesio de la Sankta Spirito ĉiam estis grava kaŭzo de skismo inter la du Eklezioj.
Ortodoksaj teologoj asertis, ke la Sankta Spirito devenas nur de la Patro, sed katolikaj teologoj deklaris, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro "kaj de la Filo". Teodoro komisiis Blemidon por resumi la ortodoksan pozicion.
Blemido adoptis akordeman interpretadon, konkludante, ke deklaro pri la procesio de la Sankta Spirito de la Patro tra la Filo estis plene konforma al la Biblio kaj la verkoj de la Ekleziaj Patroj. Teodoro ne akceptis la vidpunkton de sia preceptoro kaj insistis pri la tradicia ortodoksa doktrino.
Mikaelo la 2-a de Bulgario sendis kumanajn invadantojn por prirabi Trakion komence de 1256. Kvankam Teodoro instrukciis Laskaron kaj Margarito por adopti defensivan strategion, ili persekutis la kumanojn, sed la invadantoj kaŭzis pezan malvenkon al iliaj trupoj. Teodoro kolektis novan armeon, parte komponitan de anatolia kamparanaro, kaj transiris la Helesponton.
Li sendis trupojn, inkluzive de kumanaj rajdantoj al sia servo, kontraŭ la invadantoj kaj ili venkis la malamikajn fortojn en du bataloj en Trakio. Li komencis pacnegocadojn kun Mikaelo la 2-a per la mediacio de Rostislav Miĥailoviĉ (1210-1262), Banuso de Maksó (reĝinta 1254–1262). Mikaelo la 2-a nelonge estis edziĝinta al la filino de Rostislav, kaj la edzino de Rostislav, Anna de Hungario, estis kuzino de Teodoro.
Rostislav venis al Trakio por konkludi interkonsenton kun Teodoro. Akropolito redaktis traktaĵon pri la restarigo de la antaŭmilitaj limoj inter Niceo kaj Bulgario. Rostislav akceptis ĝin kaj subskribis la packontrakton nome de Mikaelo la 2-a la 29-an de junio.
La traktato preskribis, ke Mikaelo la 2-a cedu Cepajnon al la Niceanoj, sed la bulgara garnizono ne estis tuj retirita el la fortikaĵo. Teodoro konvinkiĝis, ke Rostislav trompis lin kaj ordonis la publikan vipadon de Akropolito. Lia ago montriĝis malprudenta, ĉar la bulgaroj cedis la fortikaĵon komence de septembro. Teodoro sendis Georgon Muzalonln al Akropolito por serĉi repaciĝon.
La packontrakto vekis multe da indigno en Bulgario, ebligante al la kuzo de Mikaelo la 2-a, Kalimano Aseno la 2-a (reĝinto 1256), aranĝi komploton kaj detronigi la caron. Kalimano prenis la tronon, sed li neniam akiris la subtenon de la armeo.
Post kiam Kalimano fariĝis viktimo de nova komploto, Rostislav Miĥailoviĉ kaj la bofrato de Mikaelo la 2-a, Mico Aseno (reĝinto 1256–1257), postulis la tronon. Plej multaj bojaroj (nobeloj) preferis trian kandidaton, unu el ili, Konstanteno la 1-a Tiĥo (reĝinto 1257–1277), kvankam li ne estis parenca al la reganta dinastio Azena.
Vastiĝo
[redakti | redakti fonton]La milito de Teodoro kontraŭ Bulgario kaŭzis proksimiĝon inter Epiro kaj Serbio. Mikaelo la 2-a de Epiro faris formalan aliancon kun Stefano Uroš la 1-a, reĝo de Serbio (reg. 1243–1276). Li ankaŭ sendis donacojn al la albanaj ĉefoj, kiuj agnoskis la nicean superregadon, por akiri ilian subtenon. La filino de Teodoro, Maria Laskarina (1245-1258), kaj la filo kaj heredanto de Mikaelo la 2-a, Nikeforo la 1-a Anĝelo] (1240-1297), estis fianĉigitaj dum la regado de Vataco.
Post paciĝo kun la bulgaroj, Teodoro ordonis al Mikaelo la 2-a sendi Nikeforon al Tesaloniko por edziĝi al Maria. Nikeforo estis akompanata de sia patrino, Teodora Petralifajna (1225-1270). Teodoro arestis ŝin kiel garantion, permesante al ŝi reveni al Epiro nur post kiam Mikaelo la 2-a cedu al li Serbion kaj Duraĥion. La posedo de la du urboj certigis la nicean kontrolon de la Vojo Egnacia, sed Mikaelo la 2-a restis malamika al Teodoro.
Teodoro ricevis la papan legaton, episkopon Konstanteno de Orvieto (1220-1257), en Tesaloniko. Iliaj intertraktadoj pri la eklezia unio kaj nova ekumena koncilio — ĝenerala asembleo de ortodoksaj kaj katolikaj episkopoj — montriĝis senfruktaj, ĉar la rajtigo de la legato fari koncedojn estis limigita kaj Teodoro ne volis fari teologiajn koncedojn. Li ankaŭ konservis la rajton kunvoki la ortodoksajn episkopojn al sinodo por diskuti la kondiĉojn de la unio. Teodoro konservis korespondadon kun la Sankta Seĝo, sed li ne komencis novajn intertraktadojn kun ĝi.
La mongoloj invadis Malgrandan Azion kaj venkis Kajkaŭ la 2-an la 14-an de oktobro 1256. Teodoro rapidis reen al Anatolio por kontroli la preparojn por ĝia defendo. Kajkaŭ serĉis azilon en Niceo kaj la mongoloj instalis la fraton de Kajkaŭ, Kilij Arslan-on la 4-an (reg. 1246/49–1266), kiel la nova sultano de Rumo. Teodoro kunvenigis siajn trupojn sur la ebenaĵoj proksime de Magnezio. La mongola reganto de Persio, la Ilĥano Hülagü (1217-1265), sendis delegacion al Teodoro por komenci intertraktadojn pri la estonteco de Kajkaŭ. Hülegü konsentis retiri sian armeon el Rumo kaj ordonis la dividon de la sultanlando inter Kajkaŭ kaj Kilij Arslano printempe de 1257. Antaŭ ol foriri al Rumo, Kajkaŭ cedis kvar fortikaĵojn en la valo de la rivero Liko al Niceo kontraŭ kontingento de 300 helptrupoj. Liaj atingoj igis Teodoron memfida.
Li fiere deklaris, ke lia imperio ampleksis teritoriojn ĝis Durakio ĉe la Adriatika Maro kaj Kabo Karambiso ĉe la Nigra maro. Lia sukceso dum la milito kontraŭ Bulgario konvinkis lin, ke li devus rekruti soldatojn el anatoliaj kamparanoj. En letero al Blemido, li deklaris, ke la indiĝenaj "helenoj" estis pli fidindaj ol fremdaj dungosoldatoj.
Malsano kaj morto
[redakti | redakti fonton]Teodoro grave malsaniĝis en novembro 1257. Georgo Pakimero, kiu tiam estis malpli ol dek ses jarojn aĝa, diagnozus lian malsanon kiel epilepsion, menciante, ke Teodoro ofte perdis konscion kaj "kolapsis alteren".
Pakimero ankaŭ priskribis la nekutimajn nomumojn de Teodoro kaj liajn provojn forĝi geedzecajn aliancojn inter aristokratoj kaj plebanoj kiel simptomojn de lia malsano. Akropolito nur rimarkis ekstreman malpeziĝon, reduktante la tutan korpon de Teodoro al skeleto. Blemido priskribis la malsanon de Teodoro kiel "plagon kaj strangan malsanon", ankaŭ menciante la melankolion kaj fobiojn de Teodoro. Teodoro mem skribis pri neeltenebla doloro kaj paralizo en la brakoj.
Modernaj historiistoj pri malsanoj ne konsentas pri diagnozo de la malsano de Teodoro. La medicina historiisto John Lascaratos kaj la neŭrologo Panaghiotis Zis asertis, ke la diagnozo de Pakimero estas ĝusta, konkludante, ke Teodoro evoluigis epilepsion de la tonika-klona tipo en siaj malfruaj dudekaj jaroj.
La historiisto Donald MacGillivray Nicol proponas, ke la malsano de Teodoro "igis lin predo de liaj humoroj, kaj li kompensis sian nervozecon per aŭtokrata kaj obstina temperamento". La medicina historiisto Georgios Makris konkludas en sia studo de 1995 pri epilepsio en la Bizanca Imperio, ke Teodoro ne havis epilepsion.
La akademiulo Dimiter Anĝelov, kiu ne akceptas la diagnozon de Pakimero, proponas, ke la simptomoj de Teodoro — konvulsioj kaj perdo de ekvilibro — indikas, ke li havis kanceron de la cerbo, de la spino aŭ de la pulmoj.
La malsano de Teodoro malhelpis lin persone komandi siajn trupojn. La komandantoj de la armeo en Makedonio, plejparte el humila deveno, ĵus nomumitaj de Teodoro, ne povis malhelpi la epiranojn, albanojn kaj serbojn ataki niceajn teritoriojn. Stefano Uroš la 1-a venkis la niceajn trupojn proksime de Prilep.
La bofratino de Mikaelo la 2-a, Maria Petralifajna, korespondis kun la komandanto de Teodoro, Konstanteno Ĥabaron, igante lin kredi, ke ŝi volis edziniĝi al li, sed Ĥabaron estis kaptita dum ilia renkontiĝo. La nove kunmetita armeo de anatoliaj kamparanoj de Teodoro estis venkita ĉe Edesa.
Mikaelo Palajologo, kiu rajtis reveni el sia ekzilo, gvidis novan armeon al Makedonio. Li venkis la epiranojn, sed Teodoro ordonis al li reveni anstataŭ marŝi al Prilep. La retiriĝo de Palajologo ebligis al Mikaelo la 2-a konkeri Prilepon kaj kapti Akropoliton, kiu estis ĝia guberniestro.
Mikaelo la 2-a planis lanĉi atakon kontraŭ Tesaloniko, sed Manfredo de Sicilio renovigis la postulon de siaj antaŭuloj je bizancaj teritorioj en Balkanio kaj invadis Epiron ekde la okcidento. Mikaelo la 2-a, kiu ne volis rezigni sian planon, faris aliancon kun Manfredo, kiu forpelis la niceajn garnizonojn el Durakio kaj aliaj fortikaĵoj ĉe la Adriatiko antaŭ la fino de februaro 1258.
Konstanteno Tiĥo de Bulgario repudiis sian unuan edzinon kaj petis la manon de la plej aĝa filino de Teodoro, Irene Laskarina (1239-1268). Li sciis, ke lia edziĝo kun Irene, kiu estis la nepino de caro Ivano Azen la 2-a, povus plifortigi sian pretendon regi. Teodoro volis konfirmi sian packontrakton kun Bulgario kaj akceptis la oferton de Konstanteno Tiĥo. Irene iris al Bulgario por edziniĝi al Konstanteno.
Teodoro malofte forlasis sian palacon en Magnezio dum la lastaj monatoj de sia vivo. Li estis konvinkita, ke sorĉado kaŭzis lian malsanon kaj akuzis siajn korteganojn pri sorĉado sur lin, sendante multajn el ili al proceso. La fratino de Mikaelo Palajologo, Maria-Marta, estis la plej fama viktimo de la paranojo de Teodoro.
Teodoro devigis sian filinon, Teodoran, edziniĝi al la maljuna [:en:Stratopedarches#List of known stratopedarchai|Bazilo Kabalarjo]], sed la geedziĝo neniam estis plenumita. Post kiam Kabalarjo atribuis sian senpovecon al la sorĉoj de sia bopatrino, Teodoro metis ŝin en sakon plenan de katoj, kiuj ŝiris ŝian karnon. Ŝi estis liberigita nur ĉar Teodoro subite panikiĝis, timante ŝiajn sorĉojn.
Ankaŭ timante la venĝon de sia frato, Teodoro malliberigis Mikaelon Palajologon pro akuzoj de venenado, sed baldaŭ liberigis lin. La mortanta imperiestro nomis sian sepjaran filon, Johanon la 4-an Laskaron (reg. 1254–1261), kiel sian solan heredanton, nomumante Georgon Muzalonon regento ĝis Johano plenkreskiĝos. Teodoro fariĝis monaĥo, sed li konservis sian baptonomon.
Li resumis siajn pekojn en traktaĵo kaj petis la patriarkan sinodon doni al li absolvon. Li mortis en la imperiestra palaco ĉe Magnezio la 16-an de aŭgusto 1258.
Li estis entombigita apud sia patro en la monaĥejo Sozandro sur Monto Sipilo. Lia tombo kaj la monaĥejo estis detruitaj post la turka konkero de la regiono en la 14-a jarcento.
La aristokratoj ĵuris lojalecon al Muzalono ĉe la mortlito de Teodoro, sed ili baldaŭ komencis konspiri kontraŭ li. Post dek tagoj, Muzalono estis murdita, kaj Mikaelo Palajologo transprenis la regadon de la infan-imperiestro, Johano la 4-a Laskaro.
Paleologo konvinkis la aristokratojn, ke imperio regata de knabo ne povus rezisti al malamikaj atakoj, kaj li estis proklamita kun-imperiestro kiel Mikaelo la 8-a (reĝinte 1259–1282) antaŭ la fino de la jaro. Kiam Mikaelo la 8-a kaj Johano la 4-a estis kronitaj kunaj komence de 1259, la Patriarko metis la kronon unue sur la kapon de Mikaelo la 8-a.
Post interkonsento kun Ĝenovo kontraŭ la Latina Imperio, li sendis Aleksion Strategopolon por spioni la defendojn de Konstantinopolo. Profitante la foreston de la plejparto de la latina armeo, Strategopolo konkeris Konstantinopolon per surpriza atako la 25-an de julio 1261.
Mikaelo la 8-a estis kronita por la dua fojo, sola, en Hagia Sofia. La infano Johano la 4-a blindiĝis la 25-an de decembro 1261, kio malhelpis lin regi. Por emfazi, ke la familio Laskaro perdis sian imperian statuson, Mikaelo la 8-a edzinigis la tri fratinojn de Johano al malgrandaj italaj kaj bulgaraj nobeloj.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ George Akropolites: The History
- ↑ Encyclopedia of the Hellenic World
- ↑ Encyclopedia of the Hellenic World
- ↑ Dragoto, la Bulgaro, estis bulgara nobelo kaj milita komandanto, kiu servis la Imperion de Niceo en la 13-a jarcento.
- ↑ Angla Vikipedio
| Antaŭe: | Bizanca Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Johano la 3-a Dukas Vataco | 4-an de novembro 1254 - 16-an de aŭgusto 1258 | Johano la 4-a Laskaro |

