Teodoro la Legisto
| Teodoro la Legisto | ||
|---|---|---|
Elektaĵo el la "Eklezia Historio" de Teodoro Anagnosto aŭ Teodoro la Legisto, prenita el la verko de Nicephorus Callistus Xanthopulos (1256-1335) en la libro "Historiae Ecclesiasticae Scriptores Graeci", eldono de Henricus Valesius (1603-1676). Presita de Henricus Wetstein (1649-1726) en Amstelodami, 1695. | ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | ĉ. 470 | |
| Morto | ĉ. 550 | |
| Lingvoj | antikva greka vd | |
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | |
| Profesio | ||
| Okupo | historiisto de kristanismo • verkisto • historiisto • filozofo | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Historia tripartita vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Teodoro la Legisto (naskiĝdato nekonata, mortodato: antaŭ 550) estis bizanca historiisto kiu vivis kaj laboris en Konstantinopolo en la unua duono de la 6-a jarcento.[1]
Lia surnomo ligiĝas al rolo de legisto en la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinipolo. Li verkis greklingvan "Tripartan Historion" en kvar libroj, konstruita sintezante erojn de aliaj tri historiistoj: Sokrato Skolastika, Sozomeno, kaj Teodoreto.
Teodoro verkis ankaŭ pri la imperiestroj Teodozo la 2-a (450) ĝis la epoko de Justino la 1-a (antaŭ ol 527), sed tiu verko perdiĝis: apenaŭ serio da eroj estis konservita kun la titolo Apo phones Nikephorou Kallistou. Tiuj eroj, tamen, estas konsiderataj apokrifaj [2]. Citaĵoj pri iaj libroj kuŝas ankaŭ en la verkoj de Johano de Damasko kaj en la agoj de la 7-a Ekumena Koncilio.
Liaj libroj plenplenas je legendoj, foje fabelaj, sed ili rezultas gravaj pro manko de aliaj tiuepoke historiaj fontoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katolikaj enciklopedioj:
- Enciclopedia Cattolica
- Cathopedia Arkivigite je 2017-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Catholic Encyclopedia

