Teodoto el Bizancio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Teodoto el Bizancio (en greka Θεoδoτoς) aŭ Teodoto la tanistoTeodoto la ŝuisto, estis la elpensisto pri adoptismo aŭ pri dinamikaj monarkianoj, kristana tendenco de la teologia monarkianisma movado.

Teodoto estis tanisto en la urbo Bizanco provizita per io da kulturo, kiu sian propran kristologian pozicion, kiu ĉirkaŭ la jaro 189 translokiĝis al Romo kie ekanoncis siajn doktrinojn sed estis la sekvantan jaron ekskomunukita iniciate de la papo Viktoro la 1-a. Spite de tio lia movado kreskis ĝis la sekvanta jarcento, ankaŭ per la meritoj de lia kundisĉiplo Teodoto la monŝanĝisto.

Laŭ tio rakontata de Hipolito de Romo, Teodota instruaĵaro estis proksima al la pozicio de la praortodoksa doktrino sed el ĝi distanciĝis ĉar, alproksimiĝante al gnostikisto Cerinto, ligiĝis al la doktrino laŭ kiu Jesuo estis simpla homa estulo (psilos anthropos), kiu naskiĝinte el la virgulino Maria kaj el la Sankta Spirito, travivis kiel la aliaj homoj nediecaj, sed estis tiom pia ke, okaze de lia baptiĝo en la rivero Jordano, eniris lin kristo subforme de kolombo; ekde tiu momento li estis adoltita kiel filo de Dio. Kaj pro tio antaŭe Jesuo ne povis plenumi miraklojn ĉar mankanta je la (dynameis) nome la spirito (kiun li nomis Kristo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Reinhold Seeberg, Text-Book of the History of Doctrines, (Grand Rapids: Baker Book House, 1956)
  • Katolikaj enciklopedioj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [3] Kristanaj verkistoj