Teofana (Sankta Romia Imperio)
| Teofana | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| imperiestredzino | |||||
Oto la 2-a kaj lia edzino, Teofana, kronitaj kaj benitaj de Jesuo Kristo; relieftabulo el eburo, ĉirkaŭ 982/983, Milano (?), Muzeo Cluny, Parizo
| |||||
| Persona informo | |||||
| Θεοφανώ Theophanu | |||||
| Naskiĝo | ĉ. 960 en Konstantinopolo | ||||
| Morto | 15-an de junio 991 en Nimego | ||||
| Tombo | St. Pantaleon's Church (en) | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Konstantinos Skleros (en) | ||||
| Patrino | Sophia Phokaina (en) | ||||
| Edz(in)o | Oto la 2-a | ||||
| Infanoj | Sofia, abatino de Gandersheim, Matilda de Lotaringo, Adelajda, abatino de Quedlinburg, Oto la 3-a | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teofana aŭ Theophanu (latine: Theophano, Θεοφανώ aŭ Theophania Θεοφάνια; naskiĝis ĉirkaŭ 960[1] en la Bizanca imperio; mortis la 15-an de junio 991 en Nimego) estis nevino de la bizanca imperiestro kaj iĝis la edzino de Oto la 2-a kaj kun-imperiestrino de la Sankta Romia Imperio dum dek unu jaroj kaj imperiestrino dum 7 jaroj. Ŝi estis unu el la plej influaj regantinoj de la mezepoko kaj staras en la sukcedvico de la imperio inter Oto la 2-a kaj Oto la 3-a.

La nomo devenas el la bizanca-greka: „Theophaneia“ (Θεοφάνεια) kaj signifas teofanion, aperon de Dio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Oni konas nek la naskiĝlokon, nek la naskiĝdaton, nek la gepatrojn de Teofana. Aparte notinda estas, ke ŝia geedziĝdokumento kontraŭe al la tiamaj kutimoj ne entenis mencion de la gepatroj de la edzino, kiu estas nur nomita nevino de la bizanca imperiestro Johano la 1-a Tzimiskes. Verŝajne Teofana estis la filino de la bizanca armeestro Konstantin Skleros (930-991) kaj de ties edzino Sophia Phokas (936-963), kaj devenis tiel de la alta bizanca nobelaro, sed ne estis imperiestra-devena, do ne tiel nomata purpurnaskita. [2]
Oto la 1-a vane sendis du senditarojn al Konstantinopolo por trovi bizancan princinon kiel edzinon pro sia filo. Nur la tria senditaro sub la gvido de la ĉefepiskopo Gero de Kolonjo sukcesis, sed venigis al Italujo ne la deziratan Ana (naskiĝintan en 963, filino de la mortinta imperiestro Romanos la 2-a), sed Teofanan, nevinon de la tiama imperiestro Tzimiskes. Iuj volis pro la ne imperiestra deveno de la edzino resendi ŝin, sed tian konsilon, Oto la Grando, pro la rilatoj al Bizanco ja ne povis sekvi [3].
Tial edziniĝis Teofana la 14-an de aprilo 972 en Romo al Oto la 2-a. La paro havis kvin gefilojn:
- Adelhajda la 1-a, abatino de Quedlinburg (Kvedlinburgo)
- Sofia, abatino de abatinejo Gandersheim kaj Essen
- Matilda, posta edzino de la palatina grafo Ezzo
- La imperiestro Oto la 3-a
- verŝajne ĝemelfratinon de Oto la 3-a, por kiu Oto la 2-a okazigis mortomeson tuj post la naskiĝo.
El la geedziĝdokumento videblas, ke ŝi estis kronita al imperiestrino dum sia nuptoceremonio fare de la papo Johano la 3-a. En la dokumentoj de Oto la 2-a, Teofana estas ofte menciita (en ĉirkaŭ kvarono de ĉiuj dokumentoj), kaj tio atestas ŝian intereson kaj influon al la aferoj de la imperio. Siatempe ŝi certe estis la plej riĉa virino de la imperio.
Regenteco (985–994)
[redakti | redakti fonton]Post kiam Oto la 2-a mortis neatendite la 7-an de decembro 983 pro malario, Willigis, la ĉefepiskopo de Mainz, alvokis Teofanan kaj Adelajda de Burgonjo, la patrinon de Oto la 2-a el Italujo al Germanujo. Dum la Reichstag (imperia dieto) en Rara (Rohr (Turingio)) en 984 Henriko la 2-a de Bavarujo, kiu estis la plej proksima vira parenco de la reganta dinastio, kaj tial postulis rajton pri kuratoreco kaj regenteco, transdonis la trijaran Oto la 3-an, jam kronitan reĝon al Teofana.
En majo de la jaro 985 oni finefine transdonis la regentecon al Teofana en Frankfurt am Main. Tiel okazis unuaj paŝoj al la heredeco de la krono en la imperio. Teofana ne estis parence ligita al la tiam en Konstantinopolo regantaj imperiestroj Bazileo la 2-a kaj Konstantino la 8-a. [4]
Teofana estis ĝis sia morto en 991 regentino de la Sankta Romia Imperio.
Kune kun sia bopatrino Adelheid, ŝi fortigis la regentecon, ĉefe en Loreno kaj Italujo, sed ankaŭ ĉe la slava orienta landlimo. En 986 aperis post pluraj bataloj de la imperiestrino la princoj de Bohemujo kaj Pollando pace al ĉe la kortega tago en Quedlinburg). Pro inteligenta politiko ŝi sukcesis sekurigi la imperiestran tronon por sia filo Oto la 3-a.
Teofana eldonis oficialajn dokumentojn dum sia regenteco kaj tiel plivastigis la politikajn agadeblojn de imperiestrinoj de la Sankta Romia Imperio en la 10-a kaj 11-a jarcentoj. En la dokumento de Raveno, la 1-an de aprilo 990 ŝi subskribis laŭ bizanca tradicio kiel imperiestro (ne kiel imperiestrino)[5] pompe kiel Theophanius gratia divina imperator augustus - Teofana, imperiestro per dia graco. La jaroj en la dokumento estis nombritaj laŭ ŝi, kiel por vira imperiestro. La ekirdato estis 972.
Post mallonga malsano la imperiestrino Teofana mortis la 15-an de junio 991 en Nimego kaj estis entombigita en Kolonjo en la abatejo preĝejo sankta Pantaleon. Post ŝia morto, ŝia bopatrino, imperiestrino Adelheid, regis senprobleme por sia nepo Oto la 3-a ĝis fine de la jaro 994.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ aliaj mencioj la naskiĝjaro estis 955. Komparu ekzemple Gunther Wolf, Nochmals zur Frage: Wer war Theophano (Denove pri la demando: Kiu estis Teofana), en: Kaiserin Theophanu. Prinzessin aus der Fremde - des Westreichs große Kaiserin (Imperiestrino Teofana. Princino el eksterlando - la plej granda imperiestrino de la okcidenta imperio), Köln 1991, p. 67, kaj Hans K. Schulze, Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. Die griechische Kaiserin und das römisch-deutsche Reich 972 -991 (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofana. La greka imperiestrino kaj la romia germana imperio 972 - 991), Hannover 2007, p. 42.
- ↑ Komparu rilate al tio ekzemple Gunther Wolf, a. a. O., p. 59 ff., kaj Henry Benrath (= Albert Rausch), prilaboroj rilate al "Die Kaiserin Theophano" (La imperiestrino Teofana), Stuttgart 1941, p. 13 ff.
- ↑ Komparu Helmut Fußbroich, Theophanu. Die Griechin auf dem deutschen Kaiserthron (Teofana. La grekino sur la germana imperiestra trono., Köln 1991, p. 41.
- ↑ Atestoj rilate al la parenceco inter tiuj imperiestroj kaj Teofana el pli malnovaj verkoj ne havas sciencan fundamenton.
- ↑ Vidu imperiestrino Ireno de Ateno kaj imperiestrino Teodora la 2-a, kiuj ambaŭ regis anstataŭ siaj filoj.

