Teofano (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teofano de Essen
abatino de Essen
La fondintobildo de la Teofana Evangeliaro: Abatino Teofano metas la evangeliaron al la piedoj de Maria
La fondintobildo de la Teofana Evangeliaro: Abatino Teofano metas la evangeliaron al la piedoj de Maria
Persona informo
Naskiĝo proksimume 997
Morto 5-an de marto 1058 (1058-03-05)
en Essen
Familio
Patro Ezzo, palatina grafo de Lotaringo vd
Patrino Matilda de Lotaringo vd
Gefratoj Richeza de LotaringoIda de Sankta Maria en la Kapitolo • Liudolf de Lotaringo • Otto la 2-a de Ŝvabio • Herman la 2-a de Kolonjo vd
Profesio
Okupo abatino vd
Abatino de Essen
Dum 1039-1058
Antaŭulo Sofia, ŝia onklino
Sekvanto Svanhilda
Abatino de la abatinejo Duseldorfo-Gerresheim
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teofano (naskiĝis proksimume 997; mortis la 5-an de marto 1058 en Essen) estis ekde 1039 ĝis sia morto abatino de la abatinejo Essen kaj ankaŭ abatino de Abatinejo Gerresheim. Ŝi validas post Matilda la 2-a kiel plej grava abatino de la historio de Essen. Teofano aldonis al la trezoro de la abatinejo Essen plurajn gravajn artverkojn, igis pligrandigi la abatopreĝejon de Essen favorigis la evoluon de la monaĥeja kolonio al la urbo Essen per la foirprivilegio, kiun ŝi ricevis de imperiestro Henriko la 3-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]