Teofilo el Antioĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Teofilo el Antioĥio (hodiaŭ Antakya (Turkio)) estis, en la 2-a jarcento, la sepa episkopo [1] de la Eklezio de Antioĥio.

li estas konata kaj pro kelkaj praaj informoj kaj pro unu el liaj verkoj – Apologio – kiu konserviĝis ĝis la nuna epoko: La Apologio al Aŭtoliko. El ĉiuj apologiuloj de la 2-a jarcento, kies tekstoj atingis la nunan tempon, nome Aristido el Ateno, Justino el Nabluso, Taciano, Atenagoro el Ateno, Teofilo estas ankaŭ episkopo same kiel Melitono el Sardeso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Teofilo ŝajnas origini de Asirio [2], kiel Taciano, sed lia lingvo kaj pensesprimo estas grekaj. Li probable devenis rekte el paganismo kaj iom kulturita. Inter la disciplinoj atingataj, li montras intereson nur por la historio: li montras neniun altiron al la sciencoj kaj filozofio, kaj reĵetas la paganajn mitojn.

Okazas ke li sin lasas konvinki post la lego de “sanktaj skriboj de la profetoj” [3] kaj fariĝis kristana. Kie okazis la unua kontakto? Oni ne ekskludas ke li vizitadis sinagogon antaŭ ol eniris la eklezion. Kelkaj liaj ekzegezaĵoj havas la markojn de la problemoj debatataj en judaj medioj de tiu epoko. Eble ĝuste en tiu momento li prenis la nomon Teofilo (Θεόφιλος = « amato de Dio »).

Li fariĝis kristana en momento kiam esti kristano egalvaloris esti juĝata krimulo [4], sed estis kun fiero ke Teofilo proklamis sian apartenecon [5].

Sekve de cirkonstancoj, pri kiuj oni ignoras ĉion, li estis elektita episkopo de Antioĥio, postvenante episkopon Eroson, ĉirkaŭ 160. Lia posteulo Maksimino okupos la saman episkopan sidejon en 177178[6]. Tamen, en la Apologio al Aŭtoliko, li mencias la morton de Marko Aŭrelio kiu okazis en 180[7]. Oni supozas ke Teofilo forpasis en 185.

Ĉar kultita kiel sanktulo, lia liturgia festo okazas la 13-an de oktobro en la Katolika Eklezio, kaj la 6-an de decembro en tiu Ortodoksa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teofilo estas aŭtoro de diversaj verkoj, kies al la posteularo restis konataj nur la titoloj kiuj estis transdonitaj de Eŭsebio de Cezareo aŭ de Sankta Hieronimo.

Verkoj menciitaj de Eŭsebio kaj de Hieronimo[8]
  • la Apologio al Aŭtoliko, disertaĵo en tri libroj. Tiu estas la sola teksto de Teofilo konservita kaj citita (vidu, ekzemple) Laktancio, “Diaj Institucioj” (Divinæ institutiones) I. 23)) ;
  • disertaĵo kontraŭ Markiano ;
  • disetajo kontraŭ Hermogeno, en kiu, laŭ atesto de Eŭsebio, Teofilo profitas de citaĵoj ĉerpitaj el la Apokalipso de Johano;
  • Instruigaj libroj por la Eklezio.
Verkoj menciitaj nur de Hieronimo: [9] 
  • komentario pri la Sentencoj de Salomono;
  • komentario pri la Evangelioj. Hieronimo mencias tiun tekston en la prefaco de sia komentario pri Sankta Mateo, kiel ankaŭ en sia letero 121 (Al Algasia) en kiu li donas la interpreton de Teofilo rilate la parabolon de la malfidela administranto,
Verkoj menciitaj de Teofilo mem:
  • La disertaĵo Pri la Historioj. En la Apologio al Aŭtoliko, Teofilo trifoje reirigas al eksplikoj kiujn li donintus aliloke [10]. Unufoje li revokas sian disertaĵon pri “Historio”. (Al Autol. II. 30).
Aliaj verkoj:
  • Oni opiniis, en la 16-a jarcento, ke dokumento tiam malkovrita Alegoria komentario pri la Evangelioj estis verko de Teofilo: temas pri antologio latinlingva. Hodiaŭ la Teofila patreco de tiu verko estas tute malakceptata;
  • plue, Johano Malalas, en sia Kronografio (X, p. 252) aludas pri "saĝulo Teofilo la kronografo” koncerne episkopojn de Aleksandrio kaj Antioĥio. Ĉu temas pri Teofilo? Malgraŭ la prefero de Teofilo por kronologioj, la identigo restas necerta.

Apologio al Aŭtoliko[redakti | redakti fonton]

Antaŭparolo[redakti | redakti fonton]

Pro tiu disertaĵo al Aŭtoliko, vera apologio, lia aŭtoro estas kvalifikita “apologiulo”. Tamen, kvankam la kaŭzo de tiu verko similas al tiu de Oktavio de Marko Minucio Feliĉo, aŭ al tiu de la “Dialogo kun Trifono” de Justino Martiro, la apologio de Teofilo nete distanciĝas el tiuj verkoj, kaj pro la maniero aliri la temon kaj pro la lakuntruoj de ĝia argumentado:

“Amiko” pagana, nomata Aŭtoliko, fierinte pri siaj dioj kaj ties statuoj kaj lin riproĉinte pro lia aŭdaco sin proklami kristana, Teofilo respondas per tri libroj sinsekvaj. Lia celo estas pruvi ke la kristana kredo je iu Dio nevidebla kaj nereprezentebla, ne estas novaĵo kontraŭracia, sed, male, saĝo je la plej alta kvalifiko ĉar ĝi havas sian fonton en Dio mem. Tio evidentas ankaŭ en la prezentado pri Dio kreinto de la universo, saĝa leĝliveranto al la homaro kiel alestiĝas el Skriboj nek novaj, nek legendaj. (III. 1 ; cf. III. 16).

La apologio estas amplekso de tri libroj kies penstrukturo povas esti skizita tiel:

  • Libro 1 : «La Dio de kristanoj»;
  • Libro 2 : «Supereco de la sanktaj aŭtoroj kompare kun tiuj profanaj»;
  • Libro 3 : «Antaŭeco de la sanktaj libroj kompare kun tiuj de profanaj aŭtoroj».

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La “Apologio al Aŭtoliko” ne procedas per sistemaj argumentadoj, la samaj temoj troviĝas ere disaj laŭlonge de la tuta verko.

Teofilo verkas en epoko en kiu la teologia lingvaĵo de kristanoj ankoraŭ serĉas sian definitivan formon: la grandaj sintezoj de Niceo kaj de Kalcedonio estas ankoraŭ foraj. Tamen, oni rimarkas ke se iuj liaj esprimoj uzitaj (ekzemple Dio, la Verbo kaj la Saĝo) ne restis en la posta teologia esprimaro, aliaj havis destinon tute apartan (kiel la Verbo kiu estas Dio, naskiĝinta el Dio, aŭ la termino Triunuo).

Fine, li adresiĝas al pagano almenaŭ iom skeptika, kiu ŝajnas nutri nenian simpation por la kristanoj kaj por tio kion li opinias koni pri ili. Antaŭ tia interparolanto, Teofilo elektas la temojn utilajn en la kazo ignorante tiujn kiuj tro balastus kaj povus esti akceptitaj nur post la akcepto de la plej fundamentaj.

Unueco kaj malunueco[redakti | redakti fonton]

Legante la “Apologio al Aŭtoliko” oni povas esti frapita pro iu speco de malunueco inter la dua libro kaj la tria. Se la unua kaj la dua prezentas unuecon de tono kaj de metodo, ili laŭiras argumentan serion ĉiam kohere nekompletan: li ankoraŭ ne bone atingis la celon de sia argumentado por prezenti la Dion de kristanoj. La tria libro, male, montras malunuecon en la projekto: Teofilo estas respondanta al novaj obĵetoj de Aŭtoliko. Abrupte, liaj zorgoj ne plu estas prezenti la “Dion de kristanoj”, sed defendi la kristanaron el la akuzoj pri senmoraleco kaj kanibalismo kaj pruvi ke la tekstoj de kristanoj estas antikvaj kaj ne estas fabeloj. La ligo estas farita kun la “Parolado kontraŭ kristanoj” de Kelso: Teofilo tiel kreas nerektan refuton de la argumentoj de Kelso [11].

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

”Teofilo ŝajnas esti iom stulta kiam li rimarkas ke Dio ne estas arkitekto simila al la alaj, ĉar tiu komencis la verkon de la kreado el la ĉielo, nome la domo el la tegmento. Tiu rimarko troviĝas en Puech, Les apologistes grecs du II s-e de notre ère, 1912, p. 212, kaj estas reprenita ĉe Sources chrétiennes, dum aliaj esploristoj substrekas aliajn nekonsekvencaĵojn.

Aliaj kritikistoj rimarkas ke li konfuziĝas pri siaj fontoj. Certe, Teofilo ne estis erudiciulo pri literaturo kiun li, male, ne ŝatas: kaj se li utiligas citaĵojn el verkoj paganaj, la neprecizeco montrita en tio eble estas kaŭzata de la fontoj neprecizaj de li posedataj: certe li la plejparton de tiuj originaj verkoj ne legis aŭ legis en antologiaj resumoj.

Fine, oni riproĉas al li la uzon de la Nova Testamento kiel komentario de la Malnova Testamento. Fakte, por ekspliki la Enkarniĝon de la Difilo li utiligas la antikvajn fontojn por ekspliki la novajn nedisdegante uzi etajn modifojn.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Trois livres à Autolycus, trad. Jean Sender, intro. et notes de Gustave Bardy, collection « Sources chrétiennes » n. 20, Éditions du Cerf, 1948.

Komentario pri al Evangelio[redakti | redakti fonton]

Temas pri verkero de Teofilo transdonita de Hieronimo en la letero 121 al Algasia, tutklare atribuata al Teofilo, kiu tutoriginale interpretas la 'parabolon de la malfidela administranto (Luko 16. 1-9) tiel: laŭ li, la mastra riĉulo reprezentas Dion, la ŝuldanto kiu ŝuldas 100 bat’ojn da oleo aludus al paganoj, la ŝuldanto kiu ŝuldas 100 kor’jn da tritiko estus la hebrea popolo; rilate la malfidelan administranton temus pri la apostolo Paŭlo!

Postaj reagoj[redakti | redakti fonton]

Didimo la Blindulo, en sia Pri la Genezo, refutas la tezon de Teofilo laŭ kiu Dio kreis la mondon utiligante antaŭekzistantan materion: kaj tio estus la kaŭzo de la malbono.

Kutime, tamen, lia apologia verko ĝuis grandan konsenton en la antikva kristana eklezio, krom ĉe Eŭsebio kaj Hieronimo.

Kiel dirite, ankaŭ Laktancio konsente citas Teofilon.

Se Sankta Ireneo lin evidente ne citas, al liaj pensoj li alproksimiĝas en dekoj da pasaĵoj [12].

Kontraŭpapo Novatiano, en sia De Trinitate, citas, sen lin nomi, Teofilon[13].

Ambrozio de Milano allasas la saman ekzegezon pri la paradizo[14].

Fine, Johano de Damasko, en siaj verkoj citas almenaŭ kvin fojojn la Apologion al Aŭtoliko, foje kun la samaj eraroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kalkulante la apostolon Petron kiel unuan episkopon de tiu urbo. Vidu en Sankta Hieronimo, Letero 121, Al Algasia. Se oni ignoras Petron, Teofilo estas nur la sesa: Eŭsebio de Cezareo, HE IV. 20, IV. 24; Hieronimoֹ, De Viri 25.
  2. Al Aŭtoliko II. 24
  3. Al Aŭtoliko II. 14. Eble temas pri la Malnova Testamento, aŭ ankaŭ pri la Apokalipso de Johano
  4. Tertuliano, Apologeticum (Apologio) 3; Atenagoro; Justino, Unua apologio IV. 3-4
  5. Al Aŭtoliko I. 1, I. 12
  6. Eusebio, HE IV. 24
  7. Apologio al Aŭtoliko III. 27
  8. Eusebio: HE IV. 24 ; Hieronimo, De Viri 25.
  9. Hieronimo, De Viri 25
  10. Al Aŭtoliko II. 30, II. 31, III. 19
  11. Jean-Marie Vermander, Théophile d'Antioche contre Celse : A Autolycos III, Paris, Institut d'études augustiniennes, 1971
  12. Adv Haer II. 6. 2 / Autol I. 5 ; A.H. II 30. 9 / Autol I. 7 ; A.H. II. 32. 4 / Autol I. 13 ; A.H. III. 23. 6 / Autol II. 26 ; A.H. III. 24. 2 / Autol I. 7 ; A.H. IV. 20. 1 / Autol I. 7, II. 18 ; A.H. IV. 38 / Autol II. 25 ; A.H. V. 23. 1 / Autol II. 25 ; Démonstration apostolique 5 / Autol I. 7
  13. De Trinitate II / Autol I. 3
  14. De Paradiso 1 et 4 / Autol II. 36

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clavis Patrum Græcorum 1107-1109.
  • Collection « Sources chrétiennes », vol. 20.
  • Théophile d'Antioche, Les trois «Traités à Autolycus» de St Théophile d'Antioche, Genoude (trad.), 1838.
  • P. Nautin, Revue de Théophile d'Antioche, Trois livres à Autolycus, J. Sender (trad.), coll. «Sources chrétiennes», dans Revue de l'histoire des religions, vol. 138, n. 138-2, 1950, p. 248-249 en ligne sur Persée|date=19 avril 2011.
  • Jean-Marie Vermander, Théophile d'Antioche contre Celse : A Autolycos III, Paris, Institut d'études augustiniennes, 1971 [1]
  • Nicole Zeegers, « Les trois cultures de Théophile d'Antioche », dans Joseph Doré et Bernard Pouderon, Les apologistes chrétiens et la culture grecque, Paris, Beauchesne, 1998, ISBN|978-2-701013589 2011.

En greka patrologio de Migne la verkoj de Teofilo en Antioĥio estas gastigataj en la 6-a volumo [2]