Teognido de Megara
Θέογνις ο Μεγαρεύς (570 a. K. - 485 a. K.) | ||
---|---|---|
"Longu Sophistu Poimenikōn", verko de Teogno de Megara, kompilita de la sofisto Longoso kaj eldonita de Gothofredvs Ivngermanvs (1540-1610), en 1605
| ||
Persona informo | ||
Θέογνις ὁ Μεγαρεύς | ||
Naskiĝo | 570 a. K. en Megara, Grekio | |
Morto | 485 a. K. en Megara, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Peloponeza Ligo vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto elegiisto epigramisto verkisto vd | |
Aktiva dum | 6-a jarcento a.K.E.–5-a jarcento a.K.E. vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Elegies vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Theognidis Megarensis estis greka lirika kaj elegia poeto, kiu vivis ĉirkaŭ la 5-a jarcento a. K.. La verko atribuita al li konsistas el gnomika poezio tre tipa por la epoko, havante etikajn maksimojn kaj praktikajn konsilojn pri vivo. Li estis la unua greka poeto konata kiu esprimis zorgon pri la sorto kaj supervivado de sia propra verko kaj, kune kun Homero, Heziodo kaj la aŭtoroj de la Homeraj Himnoj. Li estas inter la plej fruaj poetoj kies laboro estis konservita en kontinua manuskripta tradicio (la verko de aliaj arkaikaj poetoj estas konservita kiel disaj fragmentoj).
Fakte pli ol duono de la pluekzistanta elegia poezio el Grekio antaŭ la aleksandria periodo estas inkludita en la ĉirkaŭ 1.400 versoj atribuitaj al li, kvankam pluraj poemoj tradicie atribuitaj al li estis verkitaj per aliaj, ekz. Solono kaj Eŭeno. Kelkaj el tiuj versoj inspiris antikvajn komentistojn kiuj aprezas lin kiel moraliston tamen la tuta korpuso estas aprezita hodiaŭ pro lia reala portretado de la aristokrata vivo en arkaika Grekio.
Kelkaj difinoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas necerteco koncerne la lokon de naskiĝo, Megara Nisea aŭ Megara Iblea en Sicilio, kaj pri la epoko; fakte la dato de la [[Suido|Suida leksikono] (544-540 a.K.) kontrastas kun la atestoj de la teksto, kiuj kondukas nin al la persaj militoj. El nobla origino, Teognido estis malamiko de la demokratia reĝimo establita en sia urbo (kiun li devis forlasi por reveni post longa ekzilo, sed sen reakiri sian perditajn posedaĵojn).
Teognido estis do tute absorbita pri la kulto al la pasinteco, kiun li ne plu povis revivi kaj sin donis al melankolia pesimismo, sed ne malespera vivkoncepto, kiel ĝi aperas en la "Corpus Theognideum". Tio estas elegia antologio komponita de 1389 versoj en 2 libroj, la unua el 1230 versoj kun morala kaj politika enhavo, la dua inspirita en la "Musa puerilis"[1]. La kerno de la kolekto konsistas el la admonoj (ὑποϑῆκαι) al Cirno, filo de Polipao, junulo kara al la poeto.
Ĉi tiuj avertoj, fine de la 5-a jarcento, formis la bazon de gnoma antologio komponita kiel simpoziaj celoj kaj poste uzata por edukaj celoj; aliaj "ὑποϑῆκαι" kaj versoj de aliaj poetoj estis aldonitaj (Solono (638 a. K. - 558 a. K.), Mimnermo, Tirteo, Focilido), tiel ke estas malfacile distingi la aŭtentan verkon de Teognido. Ili estas priskriboj de la vivo, kiujn Teognido, malestima oligarko, alparolas al Cirno por ensorbigi en li sentojn de malfida malamikeco kontraŭ la insolenta plebo kaj la kulto de antikva tradicio.[2]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Theognidis Sententiae, 1543
- Versio item Pythagorae Phocylidis, 1558
- Gnomae lat. carmine redditae, 1558
- Theognidis Megarensis Sententiae Morales, 1562
- Sententiae elegiacae, 1563
- Sententiae elegiacae, 1577
- Theognidis Megarensis poetae vetustiss. Sententiae elegiacae, 1582
- Pythagoras, Phocylides, Theognis Carmine Latino expressi, 1589
- Theognidis, Phocylidis, Pythagorae, Solonis et aliorum poemata gnomica, 1597
- Longu Sophistu Poimenikōn, 1605
- Theognis illustratus, 1620
- Dictum Delphicum ex Xenophonte, 1636
- Poetæ Minores Græci, 1728
- Gnōmographoi Theognidos, 1748
- Theognidis Megarensis Sententiae, 1766
- Theognidis Elegi, 1815
- Theognidis reliquiae, 1826
- Theognidis elegi, 1827
- Theognis Restitutus, 1842
- Hesiod and Theognis, 1873
- Translations from Aristophanes and Theognis, 1874
- Theognidis elegiae, Christophorus Ziegler, 1880
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gothofredus Jungermanus (1540-1610)
- Longoso (190-250)
- Élie Vinet (1509-1587)
- Arkestrato de Ĝela (401 a. K. - 330 a. K.)
- Heziodo (700 a. K. - 650 a. K.)
- [Kalimaĥo|Kalimako de Cireno]] (305 a. K. - 240 a. K.)
- Pitagoro (570 a. K. - 510 a. K.)
- Focilido de Mileto (560 a. K. - 480 a. K.)
- Herman Gorter (1864-1927)