Teologia Altlernejo (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teologia Altlernejo
Situo
lando Hungario
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

La Teologia Altlernejo en Győr estas romkatolika seminario por estontaj pastroj kaj instruistoj, sed ĝi havas kampuson ankaŭ en Szombathely.

Teologia Altlernejo en Győr (maldekstre supre en parko)
Teologia Altlernejo en Győr (plej dekstre)

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble en la 13-a jarcento funkciis jam seminario en Győr, la unua mencio restis el la sekva jarcento. Episkopo kun jezuitoj fondis instituton pri pastroedukado en 1627. Ĉefepiskopo György Széchényi konstruigis domegon en 1684, kiu nun estas la altlerneja biblioteko kaj la eklezia trezorejo. En 1732 la konstruaĵo estis pligrandigita, samtempe la instruistoj estis benediktanoj. Baldaŭ dominikanoj, piaristoj, fine denove jezuitoj instruis. Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) malpermesis ĉiujn seminariojn kaj li fondis centran seminarion en Pressburg. Post longaj jaroj en 1857 János Simor tamen fondis novan malgrandan seminarion en Győr en domo laŭ Placo Széchenyi (Győr). Ekde 1952 venas estontaj pastroj el diocezoj de Szombathely, Pécs, ekde 1965 de Veszprém, depost la socialismo eĉ el Slovakio venas studentoj.

Domo laŭ Placo Széchenyi por la malgranda seminario (nun jam muzeo)

Edukado[redakti | redakti fonton]

En 1991 ankaŭ ekstera instruado funkcias en la pedagogia altlernejo, la kampuso en Szombathely ekfunkciis en 1997. Laŭ kontrakto en 1998 kun Pontifika Laterana Universitato la instruado estas sesjara kun diplomoj BA aŭ MA.

En la altlernejo 7 katedroj estas.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa pluretaĝa konstruaĵo situas sola en parko. Antaŭe Baziliko de Győr troviĝas, malantaŭe bordo de Rába.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.