Teologio morala

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Teologio morala estas branĉo de teologio kiu pritraktas kaj progresigas la multajn temojn moralajn sub la lumo de la metafizika homa strukturo kaj eventuale de la dia revelacio. Se la atento limiĝas al la natura morala leĝo aŭ aliaj homaj fontoj pli kongruas limiĝi simple al la ĝenerala nocio “Moralo”. Se, male, la atento englobas ankaŭ la revelaciitan moralon aŭ spekulativaĵojn pri la metafizika strukturo de la homo, konvenas Teologia Moralo, al kiu fakuloj foje aldonas “fundamenta”.

Do, fonto de la teologio “morala”, se temas ekzemple pri kristana moralo, estas la Biblio kaj etikaj ordonoj en ĝi entenataj kun la bibliaj konceptoj de interligo, regno, kaj aliaj nocioj kiel la dek ordonoj kiuj fakte konfirmas kaj apogas normojn jam dedukteblajn el la natura morala leĝo. Kaj tiel rilate alijan religiojn.

Foje tiu scienco etendiĝas pritrakti la sekvojn de la fakto ke la homa konscienco, antaŭ la natura morala leĝo, sin sentas devigata kaj ne leĝfaranta, do dependanta. Dependanta de kiu? Kutime, ĉi-kaze, la teologio morala elstarigas naturan moralan leĝon al argumento por pruvi la ekziston de Dio.

Teologio morala distingiĝas ankaŭ el moraleco kiu koncernas la sintenon de la homo al la morala leĝo, nome lia libera decido ĝin akcepti aŭ malakcepti.

Kutime oni distingas la teologion moralon el la sistemoj moralaj: en la amplekso de la teologio morala, por morala sistemo oni intencas tiu doktrino kiu kaze de duba liceco de morala ago, konsentas ke la aganto estu morale aprobita (precipe de sia konscienco) pri la elekto farita. Ili estas, se mencii kelkajn, probablismo (licas sekvi la interpreton probablan), pliprobablismo (oni devas sekvi la interpreton pli probablan), plicertismo (oni devas sekvi la interpreton pli certa), lasismo (oni rajtas sekvi eĉ la malpli certan interpeton), ktp.

Ĉar moralo estas ligita al la filozofia sistema subkuŝanta, ĝi varias laŭ la fundamento kaj justiĝo de la filozofia sistemo.


Voĉoj kunligitaj[redakti | redakti fonton]

Etiko

Moralo

Moralismo

Moraleco

Bernard Häring


Ekteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

[1]

[2]

[3][rompita ligilo]

[4]