Teorio pri malfrua loĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haplogrupo A, B, C, D y X (Ameriko)

La teorio pri malfrua loĝadoTeorio Clovis estas la teorio pri la loĝigo en Ameriko kiu regis ekde mezoj de la lasta jardeko de la 20-a jarcento. Ĝi asertas ke en la 12-a jarmilo a.K eta homgrupo el Siberio, atingis la amerikan kontinenton tra Beringa Markolo ĝis Alasko en la periodo kiam la marnivelo descendis dum la Glaciepoko, kaj poste ili marŝis suden tra senglacia pasejo oriente de la retroiranta glacio de la Roka Montaro, la valo de Makenzio, en la okcidenta zono de la nuna Kanado, dum la glacio retroiris, por konstitui la kulturon Clovis, el kiuj devenas ĉiuj aliaj originaj popoloj de Ameriko. La bazo pri la malfrua loĝado estas la arkeologiaĵoj malkovritaj en 1929 kiuj konsistigas la bone esploritan kulturon Clovis kaj ĝia atentveka dizajno de la lancpinto (pinto Clovis).