Tepe Gaura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nord-Ubajda ceramikaĵo el Tepe Gaura kaj aliaj lokoj.

Tepe Gaura ("Granda Altaĵeto") estas antikva Mezopotamia setlejo en nordokcidenta Irako, kiu estis loĝata inter 5000 kaj 1500 a.K. Ĝi havas objektojn el la Halafa periodo, el la Ubajda periodo kaj el la posta Uruka periodo (4000–3100 a.K.). Tepe Gaura etas unu el la kelkaj lokoj, kiu enhavas materialon el la Halaf-Ubajda transira periodo. 5.500-5.000 a.K.

Historio de la arĥaeologia esplorado[redakti | redakti fonton]

La unua mallonga eksplora fosado okazis fare de Austen Layard, antaŭ 1850. La loko estis fosita formale en 1927, 1931 kaj 1932 dum 8 monatoj fare de arĥeologoj el komuna esplor-ekspedicio de Universitato de Pensilvanio kaj de American Schools of Oriental Research, gvidita de Ephraim Avigdor Speiser.

En 2001, Mitchell Rothman reanalizis la datenojn el la pli fruaj fosadoj kaj li grave klarigis stratigrafion de la loko.

Tepe Gaura kaj ties ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

Tepe Gaura situas proksime al la antikva loko de Ninevo, 3,2 km de Dur-Ŝarukin kaj 24 km nordokcidente de moderna urbo de Mosulo. La setleja altaĵeto ĉe Tepe Gaura havas la diametron de 120 m kaj la alton de 22 m.

Loĝ-historio[redakti | redakti fonton]

Fosadoj ĉe Tepe Gauri malkovris 16 tavolojn montrantajn, ke Tepe Gaura estis loĝata de ĉ. 5000 a.K ĝis 1500 a.K. Tiuj enhavas la plej fruan ekzemplon pri templo dekorita per pilastro kaj muralkovoj. La Gaura-preiodo (3500–2900 a.K.) estas nomata laŭ la loko.