Tepic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tepic

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo kaj urbo
Lando Meksiko
Ŝtato Nayarit
Kodo laŭ INEGI 18017
Demografio
Loĝantaro 336 403
Geografio
Geografia situo 21° 31′ N, 104° 54′ U21.516666666667-104.9Koordinatoj: 21° 31′ N, 104° 54′ U
Alto 920 m
Areo 1984 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -7
Situo de Tepic
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tepic Municipality [+]
v  d  r
Information icon.svg

Tepic estas unu el la 20 komunumoj de la meksika subŝtato Nayarit, kiu situas en la okcidenta, centra parto de Meksiko, ĉe la pacifika oceano. La ĉefurbo de la komunumo ankaŭ nomiĝas Tepic, kiu samtempe estas la ĉefurbo de la provinco (subŝtato) Nayarit. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 18017.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 336403 loĝantojn. El tiuj estis 162567 viroj kaj 173836 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1984 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 920 metroj super la marnivelo.

La ĉefaj loĝlokoj (laŭ INEGI statistika esprimo por urboj, vilaĝoj, domaroj ktp.) estas Tepic kun 254.551 loĝantoj, Francisco I. Madero kun 6.081 loĝantoj, San Cayetano kun 3.070 loĝantoj, Bellavista kun 2.231 loĝantoj, Camichín de Jauja kun 2.070 loĝantoj, kaj El Jicote kun 1.631 loĝantoj. Kune ili reprezentas ĉirkaŭ 92 % de la loĝantaro. Krome ekzistas pliaj 191 loĝlokoj, la plej multaj el ili estas tre etaj kaj ili troviĝas en la montaro de la komunumo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 1121 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 259333 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 4375 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1,69 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Tepic en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)