Tepic (urbo)
| Tepic | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urbego loĝlokoj de Meksiko | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 425 942 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 215 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 21° 30′ N, 104° 54′ U (mapo)21.5-104.9Koordinatoj: 21° 30′ N, 104° 54′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 920 m [+] | ||||
| Areo | 1983,3 km² ( 198 330 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Tepic [tepik] estas urbego, la subŝtata ĉefurbo de Nayarit en Meksiko. La urbego estas ankaŭ katolika diocezo.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 Tepic havis urban loĝantaron de 371 387.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego troviĝas sur montaro je alteco de 915 m super la marnivelo ĉe la bordoj de 2 riveroj, proksimume 225 kilometrojn nordokcidente de Gvadalaharo. Proksime estas la vulkanoj San Juan, Las Navajas kaj Sangangüey.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1531 ĉe indian vilaĝo Tepic la hispanoj fondis komunumon Villa del Espíritu Santo. Post kelkaj nomŝanĝoj en 1540 la loko reprenis la originan indianan loknomon. En 1811 ĝi estis levita urbo. La unua trajno alvenis en 1912. La unua universitato estis establita en 1969.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tepic estas centro de riĉa agrikultura regiono; gravaj kultivaĵoj inkluzivas sukerkanon, tabakon kaj citrusfruktojn.
Eduko
[redakti | redakti fonton]La urbego estas signifa universitata centro.
Religio
[redakti | redakti fonton]La katolikismo estas la plej ofta religio en Tepic kun 94% de la loĝantaro.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La urbego havas humidan subtropikan klimaton (Cwa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-28 °C. La averaĝa jara pluvokvanto estas 1240 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, inter junio-septembro tre ofte.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tepic havas internacian flughavenon, krome ekzistas fervoja kaj ĉefvoja ligiloj.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj, ankaŭ katedralo
- muzeoj
- statuoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Paramount (Usono, Kalifornio)
Havano (Kubo)
Caborca (Meksiko)
Compostela (Meksiko)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans









