Subteretaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Terdomo (arĥeologio))

Subteretaĝo (ankaŭ terdomo, kornvale: fogou; skotgaele weem de uamh ‚kaverno‘; france souterrain refuge) estas en arĥeologio la esprimo por parte tre kompleksaj prahistoriaj subteraj konstruaĵoj, kiuj estas konstruataj el ŝtonoj aŭ minimume havis grandan parton el ŝtonoj. En kelkaj partoj de Irlando ankaŭ sen ŝtonoj. Sur la britaj insuloj tiaj konstruaĵoj estas relative oftaj, en Bretonio ekzistas ĉ. 200 subteretaĝoj. En Danujo kaj Nov-Anglio ekzistas nur malmultaj. Ne klaras la celo de tiuj konstruaĵoj.

Subteretaĝoj povas esti memstaraj konstruaĵoj, sed ofte ili troviĝas en aŭ apud aliaj konstruaĵoj, ekzemple apud ronddomoj (Rennibister sur la Orkadoj), en Dun-oj aŭ Rath-oj (Irlando).

elfosado de (ŝtone konstruitaj) subteretaĝoj

Bretonio[redakti | redakti fonton]

Subteretaĝo de Tréhuinec apud Vannes

Ĉirkaŭ 200 subteretaĝoj ekzistas en la departementoj Finistère, Côtes-d'Armor kaj Morbihan. Pro la keramikaj trovaĵoj kaj la radiokarbona datado kun la escepto de kelkaj instalaĵoj, tiaj subteretaĝoj estis konstruitaj inter 600 kaj 100 a.K.

Kornvalo[redakti | redakti fonton]

ĉefa kamero de la „fogou de Halliggye“ en Kornvalo

En Kornvalo ekzistas pli ol 30 ekzempleroj de speciala speco de subteretaĝoj. En Kornvalo ili nomiĝas fogous (Boleigh respektive "Rosemerryn Wood“ en la valo Lamorna apud Land’s End; Halligye apud Helston, Pendeen, apud St-Just), inter kiuj kelkaj ankaŭ havas rondajn kamerojn, ekzemple (Carn Euny, apud Penzance). Ili estis konstruitaj pli komplekse ol la skotaj variantoj.

Irlando[redakti | redakti fonton]

Gravaj irlandaj subteretaĝoj estas Ballycatteen, Ballynavenooragh, Caherfurvaus, kaŝelo de Kilmovee, Clogher, Dunisky, Guilford, Killally, Newrath, Oldbridge, Rathcroghan kaj Smerwick. Multaj irlandaj subteretaĝoj ne estas viziteblaj pro la malstabileco de la konstruaĵoj.

Skotlando[redakti | redakti fonton]

la subteretaĝo de Tealing apud Dundee.

En Skotlando estas konataj preskaŭ 500 subteretaĝoj. El tiuj 25 troviĝas sur la Orkadoj kaj 20 sur Skye. Verŝajne ekzistas multaj aliaj. Konataj ekzemploj estas Ardestie, Carlungie, Culsh, Kirkton, Raitts Cave]] kaj Tealing ĉe Rennibister kaj Grain Earth House (ambaŭ sur la Orkadoj). Kirkton kaj Pitcur respektive Kilvaxter, Allt Na Cille kaj Knock Ullinish situas sur la insulo Skye.

Danujo[redakti | redakti fonton]

Subteretaĝo apud Løgten Mark

Sep subteretaĝoj troviĝas en norda Jutlando apud Frederikshavn en Løgten Mark (Danujo). Ili nomiĝas tie stenbyggede kælder, esperante: ŝtonkelo, aŭ jernalderkældrene, esperanto: ferepoka kelo. Entute la konstruaĵoj estas malmulte esploritaj. Ili verŝajne estis el la malfrua bronza kaj fera epokoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Patricia M. Christie: Cornish souterrains in the light of recent research. In: Bulletin of the Institute of Archaeology. Bd. 16, 1978, ISSN 0076-0722, S. 187–213.
  • Mark Clinton: The Souterrains of Ireland. Wordwell, Bray 2001, ISBN 1-869857-49-6.
  • Rachel Maclean: The fogou: an investigation of function. In: Cornish Archaeology. Bd. 31, 1992, ISSN 0070-024x, S. 41–64.
  • Ian McNeil Cooke: Guide to Carn Euny Iron Age village & fogou and other nearby ancient sites (= Antiquities of West Cornwall and how to get there without a Car. Guide 3). Men-an-Tol Studio, Penzance 1991, ISBN 0-9512371-4-4.
  • Ian McNeil Cooke: Mother and sun. The Cornish fogou. Men-An-Tol Studio, Penzance 1993, ISBN 0-9512371-6-0.
  • Jo May: Fogou. A Journey into the Underworld. Gothic Image Publications, Glastobury 1996, ISBN 0-906362-34-2.
  • George Mudie: Excavations on the site of a late Iron Age roundhouse and souterrain, Glen Cloy, Brodick, Isle of Arran. In: Scottish Archaeological Journal. Bd. 29, Nr. 1, 2007, ISSN 1471-5767, S. 1–29, COI:10.3366/E1471576708000181.
  • S. O Riordain: Rock-cut Souterrain at Brackcloon, Castletown bere, Co. Cork, Academic Journal Irish Nat. 1934.
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Europäische Kultplätze der Steinzeit. In: Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas. Bd. 36, Beier & Beran, Langenweißbach 2003, ISBN 3-930036-70-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]