Terentio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Terenz2.gif

Terentio (en Latino: Publius Terentius Afer), latina dramatisto kredeble el berbera origino, mortis ĉirkaŭ 159 a.K. Lia nomo estis esperantigita: Publio Terencio Afro (Gerrit Berveling, Antologio Latina, v. 1, p, 63).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La sola fonto pri la vivo de Terentio estas biografieto verkita ĉirkaŭ 100 p.K. de Suetonio kiel parto de De viris illustribus el fontoj diversaj kaj ofte jam kontraŭdiraj. Tiu biografio estas konservita kaj transdonita en la komentario de la verkoj de Terentio verkita de la gramatikisto Elio Donato. Jam en tiu teksto lia naskiĝodato ne estas precize raportita, kaj laŭ diversaj informintoj povas varii inter 195 a.K kaj 185 a.K. Li estis naskita en Kartago sed ne estis el punika origino; la vorto Afer el lia nomo estis gentonomo uzata por la berberaj indiĝenoj de norda Afriko. En Romo li estis sklavo de la senatoro Terentius Lucanus, kiu, impresata de lia beleco kaj liaj talentoj, aranĝis lian edukadon kaj poste liberigis lin. Post liberiĝo, Terentio prenis de sia antaŭa mastro la nomon Terentius. Li tiam intime familiariĝis kun membroj de la plej alta kaj plej klera romia nobelaro, precipe kun la rondo ĉirkaŭ Skipio Afrika, kaj dum lia mallonga kariero kiel dramatisto persekutis lin la onidiro, ke liaj komedioj estas fakte verkitaj de tiuj altrangaj patronoj, por kiuj la verkado de teatraĵoj estus ne tre konvena ŝatokupo. Ĉar la onidiro flatis tiujn personojn, Terentio neis ĝin nur tre malaplombe en la prologo de La fratoj.

Terentio publikigis nur ses komediojn inter 166 kaj 160 a.K. Tuj poste li vojaĝis Grekujon kaj mortis post nur unu jaro, neniam reveninte Romon. Pri lia morto estas du versioj: laŭ unu li mortis en maro revenante Romon, ĉu pro malsano ĉu pro siprompiĝo; laŭ la dua li mortis en Stimfalo pro bedaŭro, post kiam lia traduko de 108 komedioj de Menandro perdiĝis en la maro[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel Plaŭto, Terentio tradukis kaj adaptis grekajn komediojn en konversacian Latinon (kvankam konservante grekajn titolojn). Li ĉerpis el la tiel nomata "Nova Komedio" de atenaj dramistoj kaj precipe el Menandro, sed neniam paŭsis sklave la grekan originalon; kontraŭe, ofte praktikis la tiel nomatan contaminatio aŭ kunfandon de personoj kaj argumentoj el pluraj verkoj en la saman komedion, pro kio liaj samtempuloj ofte lin kritikis. Plie, la prologoj de liaj komedioj neniam antaŭklarigas ilian argumenton al la publiko kiel ofte faris grekaj dramistoj; anstataŭe li uzis la prologojn por defendi sin de atakoj kaj kritikoj.

Postvivas ĉiuj ses komedioj de Terentio, kies kronologion eblas rekonstrui danke al la didascaliae aŭ eldonnotoj aldonitaj antaŭ la komediojn en la manuskriptoj.

Folio 4 de la Codex Vaticanus Latinus 3868 (Biblioteca Vaticana) kun ilustraĵo de Andria.

Andria (La junulino el Andros)[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ludita en 166 a.K. Ĝi estas la unua latina teatraĵo kies prologo ne antaŭrakontas la finon sed estas dediĉita de Terentio al sindefendo kontraŭ atakoj pro praktiko de la contaminatio.

Argumento: La najbaroj Simono kaj Kremoto volas geedzigi siajn gefilojn, resp. Pamfilon kaj Filumenan, kvankam la du junuloj jam havas proprajn geamatojn, nomatajn resp. Glicerio kaj Karino. Glicerio, fratino de la prostituatino Krizido, eĉ estas graveda je Pamfilo. Krizido mortas kaj en ŝia funebro Simono malkovras la kaŝatan amon kaj koleras. Fine Kritono, parenco de Krizido, malkovras ke fakte Glicerio estas filino de Kremoto, tiel ke ĉiuj kvar gejunuloj povas geedziĝi.

Hecyra (La bopatrino)[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ludita en 165 a. K. sed ne estinte finita pro malintereso de la publiko, ĝi estis denove prezentita en 160 a.K. denove malsukcese. Fine, tiun lastan jaron, ĉe tria provo ĝi sukcesis. Kaŭzo de tiuj malfacilaĵoj povas esti ĝia serioza temo, kiu inkluzivas perforton de virino.

Argumento: Nur du monatojn post sia edziĝo, la junulo Pamfilo devas foriri en vojaĝo. Reveninte post sep monatoj, li malkovras ke dum ŝia foresto ŝia junedzino Filumena kverelis kun la bopatrino Sostrata kaj reiris ĉe sian familion, kaj tuj poste malkovras ŝin akuŝanta infanon, kvankam li neniam karne plenumis la geedzecon. Lia bopatrino Mirina klarigas ke Filumenan perfortis nekonato nur du monatojn antaŭ la geedziĝo, promesas malaperigi la bebon kaj petas lin ne malkovri la misfortunon. Tamen la patroj de la junuloj malkovras la bebon kaj, ne sciante ke ĝi estas bastardo, akuzas siajn edzinojn pro la malpaco inter la familioj. Fine riveliĝas ke fakte la infano ja estas filo de Pamfilo.

Heautontimorumenos (La Sin-turmentanto)[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ludita en 163 a.K. Ĝi estas fama pro la citaĵo "Homo sum: nihil humani alienum a me puto" (Mi estas homo: nenion homan mi juĝas fremda).

Argumento: Menedemo punas sin mem per laboro ĉar tiel akre kontraŭstaris la edziĝon de sia filo Klinia al la malriĉa orfino Antifila, ke Klinia fariĝis soldato pro spito. Samtempe Klitifono, filo de lia najbaro Kremeto, amas ĉiesulinon Bakido. La ruza sklavo Siro komplotas kun la junuloj por helpi iliajn edziĝojn kaj samtempe kun la patroj por malhelpi ilin, dum la patroj ankaŭ mensogas unu al alia por ŝpari doton al si. Fine Antifila montriĝas esti filino de Kremeto forlasita ĉe naskiĝo kaj tiel povas edzigi Klinian, dum Kremeto konvinkas Klitifonon forlasi Bakidon.

Eunuchus (La eŭnuko)[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ludita en 161 a.K. Laŭ Suetonio, ĝi estis la plej sukcesa kaj fama komedio de Terentio en lia tempo, ĝis la punkto ke estis ludita dufoje en unu tago kaj gajnis premion de 8000 sestercoj. Ĝi ankaŭ transdonis al la okcidenta literaturo la tipojn de la "fanfarona soldato" (miles gloriosus) kaj lia flatanto (colax).

Argumento: La prostituatinon Taido amas kaj la soldato Trasono kaj la junulo Fedria. Trasono donacas al ŝi la sklavinon Pamfila, al kiu enamiĝas Kerea, frato de Fedria, kiu transvestas sin kiel eŭnuko por vizitadi ŝin. Trasono poste volas rehavi Pamfilan, sed ŝi liberiĝas kiam estas rivelite ke ŝi estas atena civitanino. Tio ebligas ŝian edziniĝon al Kerea, dum Taido elektas Fedrian anstataŭ Trasonon.

Formio (Formiono)[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ludita en 161 a. K.

Argumento: La parazito Formiono intrigas kaj komplotas por sukcesigi la rilatojn de la kuzoj Fedria kaj Antifono kun iliaj amatinoj, unu citristino, la alia malriĉa knabino kiun Antifono edzinigas sekrete. Tamen poste oni malkovras ke ĉi tiu knabino estas kuzino de Antifono. La patroj de la kuzoj donacas monon al Formiono por ke li mem edzinigu la citristinon, sed li anstataŭe elaĉetas ŝin el ŝia mastro por Fedria.

Notita paĝo de Adelphoe
Notita paĝo de Adelphoe

Adelphoe (La fratoj)[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ludita en 160 a.K.

Argumento: Du fratoj estas edukitaj laŭ malsamaj manieroj, Tesifono pli severe kaj Eskino pli indulge. Tesifono enamiĝas al citristino, kiun Eskino rabas de ŝia prostituanto por sia frato. Aliflanke, Eskino ankaŭ malvirgigas malriĉan junulinon. En la fino ambaŭ fratoj edziĝas kaj la du edukmetodoj estas komparataj.

Komparo kun Plaŭto[redakti | redakti fonton]

La arto de Terencio estas pli eleganta kaj malpli popola ol tiu de lia antaŭulo Plaŭto, tiel ke lia ideala publiko estas pli klera. Li ofte inkluzivis humanismajn zorgojn (ekzemple, pri edukado) tipajn de la Rondo de Skipio kaj proponis moralan mesaĝon preter la simpla amuzado. Plie, malkiel Plaŭto, li neniam uzis la prologon por antaŭanonci la argumenton kaj preferis surprizi la publikon ĉe la fino. Dum en la komedioj de Plaŭto la vera ĉefrolulo estis la ruza sklavo, ĉe Terencio tiu rolo malgrandiĝas, kio mildigas la tutan komikecon de lia teatro. Lia sceno ne estas tiel mov-riĉa (motoria) kiel tiu de Plaŭto sed pli kvieta (stataria), kvankam anstataŭ la abundo de monologoj de Plaŭto (tiam ofte kantataj) la verkoj de Terencio enprofundiĝas pli en la psikologion de la personoj tra la riĉeco de iliaj dialogoj. Lia lingvaĵo malhavas la komikajn neologismojn kaj vortludojn de Plaŭto kaj estas malpli genia sed pli klasika, respegulante la konversacion de la pli altaj tavoloj de la romana socio.

Sukceso[redakti | redakti fonton]

Laŭ Suetonio, Cicerono kaj Julio Cezaro ambaŭ alte laŭdis la purecon kaj elegantecon de la latina lingvaĵo de Terencio, kvankam Cezaro bedaŭris ke li ne transdonis la komikecon de la grekaj originaloj, tiel ke li nomis Terencion "duonigita Menandro". En la Mezepoko la simpla, eleganta kaj konversacia Latino de liaj komedioj fariĝis modelo por la studo kaj praktiko de tiu lingvo per ilia kopiado kaj eble ankaŭ per ludado, kio kaŭzis lian konatecon kaj la relative grandan nombron de manuskriptoj de liaj komedioj: la esploristino Claudia Villa nombris 650 manuskriptojn kopiitajn post la jaro 800. Kvankam konata kaj ŝatata, la enhavo de lia verko ne tiom plaĉis al la mezepokuloj kiom la lingvo, tiel ke la monaĥino Hrosvitha de Gandersheim verkis ses komediojn por anstataŭigi tiujn de Terencio per pli edifa lernomaterialo.

En la Renesanco la lingva estimiĝo de Terencio plu daŭris; plie, nun ankaŭ la enhavo de liaj verkoj estis admirata kiel kvintesenco de klasikaj humanismaj idealoj. En sia komentario pri la Divina Komedio, Pietro Alighieri asertas ke lia patro Dante prenis de Terencio la titolon de lia verko. La unua presita eldono de Terencio aperis en Strasburgo en 1470. De tiam, li estis nemalhavebla parto de la klasikaj studoj kaj influis multajn okcidentajn dramistojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elio Donato: Vita Terentii.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]