Tereo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tereo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Areso
Patrino Bistonis
Edzo/Edzino Prokno
Infanoj Itio
vdr

'Tereo (helene Τηρεύς, latine Tereus) estis en la helena mitologio trakia reĝo, filo de Areso.

Li fariĝis bofilo de atena reĝo Pandíono, kiu al li donis unu el siaj filinoj, Prokno. Tereo venigis ŝin en Trakion, kie ili kune feliĉe vivis kun sia ununura filo Itiso.

La sorto komenciĝis plenumi eble post kvin jaroj, kiam Prokno eksopiris vidi sian fratinon Filomelon kiu restis sur atena burgo kun la patro. Prokno instigis sian edzon, ke li venigu la fratinon al ili por vizito. Tereo ekvojaĝis kaj kiam li vidis Filomelon, trovis, ke ŝi estas multe pli bela ol kian li memoris ŝin kaj de tiu momento li ne pensis pri io alia ol kiel ŝin akiri.

Li akiris tion perforte kaj kiam Filomelo minacis, ke ĉion malkaŝos eltranĉis ŝian langon. Lasis ŝin en arbara kaŝejo kaj en Ateno sciigis, ke ŝi mortis. Sed Filomelo trovis vojon, teksis bildon kaj en ĝin mesaĝon, ke ŝi estas tenata kaptita kaj pro kio.

Kiam Prokno tralegis tion, kaŝpreparis kruelan venĝon: ununuran filon Itison mortigis kaj el li preparis manĝon por Tereo. Tiu konjektinte nenion satmanĝis. Kiam li eksciis kion manĝis, volis mortigi ambaŭ fratinojn. Sed dioj intervenis kaj ĉiujn tri transformis en birdojn. El Prokno estis hirundo, el Filomelo najtingalo kaj el Tereo upupo. La reĝo Pandiono el tio pro funebro mortis.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi okazaĵo estas formita en Ovidiaj Metamorfozoj, Libro 6-a - Prokno kaj Filomelo kaj ankaŭ ofte aperas sur multaj vazaj pentraĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Téreus en la ĉeĥa Vikipedio.