Terfabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
terfabo
Roadside groundnut market Malawi.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Macrotyloma ’’
Specio: M. geocarpum
Macrotyloma geocarpum
(HARMS) MARÉCHAL & BAUDET
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La terfabo (Macrotyloma geocarpum),[1] [2] estas plantspecio el la genro (Macrotyloma) ene de la subfamilio Faboideoj (Faboideae) kaj familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu utilplanto estas tre parenca al la hinda ĉevalfabo (Macrotyloma uniflorum). La terfabo originas en la savanoj de okcidenta Afriko kaj estas kulivataj hodiaŭ maloft, ordinare por la propra konsumado.

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Macrotyloma geocarpum kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas kreskoalton de 25 ĝis 30 cmn. Ĝi formas fortan pivotradikon. La haraj tigoj pvas kreski vertikale aŭ kiel rampantoj. Kuŝantaj tigoj formas ĉe la nodoj multajn radikojn, ĉ kiuj kreskas tuberetojn.[2]

La kotiledonoj defalas rapide kaj elkreskas unu aŭ du paroj da lancetformaj primaraj folieto. La alternestarantaj folioj havas longajn folitigojn. La neparaj foliplatoj havas nur tri plume pinatajn folietojn. La folietoj estas ov-ĝis lancetformaj.[2]

Nur kvar ĝis ses semajnoj post la disemado kreskas el la foliakseloj la unuajn malgrandajn floraroj.[2] La pli aŭ malpli hara infloreska tigo finiĝas en dikaĵon. Infloresko nur konsistas el du floroj kun malgrandaj tigoj. L duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnmbraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj kunkreskas al mallonga larĝa kaliko, kiu finiĝas en kvin kalikaj dentoj.[3] La kvin petaloj estas helflavaj aŭ eburkoloraj.[2] La interna flanko de la supre hara pistilo finiĝas pinte kaj la stigmo estas flanke de la pinta fino.[3] La planto estas memfekundiganto kaj du tagoj post la fekundigado la pedunkloj turniĝas geotrope teren ĝis la ovario atingas la teron kaj enpenetras 1 ĝis 2 cm en la grundon.[2]

La supreteraj guŝoj restas longe verdaj. La subgrunaj guŝoj estas palaj kaj restas pergamentece. La fruktoj maturiĝas en la grundo, do, temas pri geokarpaj leguminozo, kiel arakido (Arachis hypogaea) kaj voandzeo (Vigna subterranea), tial ankaŭ la Trivialna nomo terfabo kaj la epiteto geocarpum. La subteraj, maldikŝelaj, palaj guŝoj konsistas el du ĝis tri eroj aŭ segmentoj kaj longas 1,5 ĝis 3,0 cm. En ĉiu segmento estas unu semo. La semoj estas 8 ĝis 12 mm longaj kaj 4 ĝis 7 mm larĝaj kaj ovformaj ĝis iom plata. La semoj estas blankaj, brunaj, nigraj aŭ makulitaj. La hilumo estas hela kun malhela rando. La milgrajna pezo estas inter 50 kaj 150 g. Ĉirkaŭ ses ĝis naŭ semajnoj post la fekundiĝo la semo estas matura.[2]

La kromozomnombro estas 2n = 20.[3]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La terfabo estas tropika planto kiu bezonas altan temperaturon kaj multe da akvo.

La terfabo havas la reputacio, ke ĝi bone gustas. Ĝi ofte estas rikoltata en nematura stato. proteinenhavo de la semoj (20 %) estas relativ alta, ĉe nur malalta enhavo de graso (malpli ol 2 %).

La semoj estas manĝataj verdaj kaj enmatura stato. Pro ĝia agrabla gusto la terfabo estas preferata en kelkaj regionoj antaŭ arakidoj.

La terfaboj havas altan nutraĵovaloron.[2]

La faboj ankaŭ estas uzata en la popola medicino. La infuzaĵo helpas kontraŭ dioreo..[2]

Ĉiuj plantpartoj povas esti uzataj kiel furaĝo.[2]

Deveno kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La origina regiono de la terfabo estas la malsekaj ĝis duonsekaj savano en Okcidenta Afriko. La planto estas kultivata de Senegalo ĝis norda Nigerio centro en la norda Ganao.[2]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis 1908 fare de Hermann August Theodor Harms sub la nomo Kerstingiella geocarpa en Berichte der Deutschen Botanischen Gesellschaft, volumo 26 A, paĝo. 230, tabulo 3.[4] La novkombino al Macrotyloma geocarpum (HARMS) MARÉCHAL & BAUDET estis publikigita 1977 fare de Robert Joseph Jean-Marie Maréchal kaj Jean C. Baudet en Bulletin du Jardin Botanique National de Belgique, volumeno 47, 1–2, p- 50. [5][1]

Maréchal & Baudet publikigis 1977 du variaĵojn:

  • Macrotyloma geocarpum (HARMS) MARÉCHAL & BAUDET var. geocarpum
  • Macrotyloma geocarpum var. tisserantii (PELLEGR.) MARÉCHAL & BAUDET (sin.: Kerstingiella tisserantii PELLEGR.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Terfabo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard, Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung: Kornleguminosen der Welt. Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998; Joachim Alkämper: Erdbohne (Macrotyloma geocarpum (Harms) Maréchal et Baudet).
  3. 3,0 3,1 3,2 Datenblatt bei PROTA4u.
  4. Harms 1908 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  5. Terfabo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]