Terglito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terglito en komputila simulado (1997)
Terglito ĉe la Karakoruma Ŝoseo
Terglito ĉe la rivereto Sanna en Tirolo (Aŭstrio)

Terglito estas la subenglito de signifaj amasoj da tero kaj ŝtonoj, ĝenerale pro fortega pluvo kaj la penetro de pluva akvo inter teraj tavoloj antaŭe konektitaj.

Kaŭzoj

Plej ofta kaŭzo estas, ke la tera grundo ĉe deklivo estas atakata pro tro da akvo, okaze de fortega pluvo aŭ degelo de grandaj amasoj da neĝo. Pro tio la konekto inter teraj tavoloj perdiĝas kaj parto de la tera grundo subenglitas.

Aliaj eblaj kaŭzoj estas

  • tertremoj,
  • erozio pro vento kaj frosto,
  • forta forhako de arboj, kio rezultigas morton kaj putriĝon de la arbaj radikoj, kiuj antaŭe stabiligis la grundon,
  • degelo de la konstante frostiĝinta grundo pro la tutmonda klimata plivarmiĝo, kaj
  • damaĝo de la stabileco inter teraj tavoloj pro ampleksa minado,

La risko de terglito dependas de

  • la akvotralasemo kaj akvoalprenemo de la grundo,
  • la grado de deklivo de la teritorio,
  • la ekzisto aŭ manko de protekta plantaro, kies radikoj stabiligas la grundon,
  • la ĉeesto de glitaj teraj tavoloj ekzemple el argilo.

Terglitoj kun tutmondaj sekvoj

Principe terglitoj estas oftaj kaj ĝenerale lokaj naturkatastrofoj.

Grandaj terglitoj tamen povas havi tutmonde katastrofajn sekvojn: Ĉie ĉirkaŭ la piedestaloj de la insuloj de Havajo sub la akvosurfaco troviĝas pli ol 20 gigantaj montoj da grundo kaj ŝtonoj, kiuj videble estas rezultoj de terglitoj. Parte tiuj montoj ampleksas plurajn kubikajn kilometrojn da materialo. Ili rezultiĝis parte de klasikaj tertremoj kaj parte per apenaŭ senteblaj "tertremetoj", tiel nomataj "silentaj tertremoj".

Se tia kvanto da grundo kaj ŝtonoj glitas en la maron, ekestas gigantaj Cunamoj. El koralaj restaĵoj imprese alte super la akvonivelo geologoj konjektas, ke tiaj katastrofaj ondegoj povas atingi altecon de signife pli ol 100 metroj. Se tiaspeca terglito nuntempe okazus sur havaja insulo, ĝi kaŭzus ondegon, kiu ene de momento detruus ĉiujn metropolojn kaj industriajn centrojn ĉe la marbordoj de Japanio, Ĉinio, Koreio kaj la aliaj landoj de orienta Azio, samkiel de la okcidentaj marbordoj de Usono kaj Kanado.

Laŭ taksoj de geologoj tiom forta terglito okazas unufoje dum 100.000 jaroj. Spektakla subtera terglito kaŭzis la kolapson de la urba arkivo de Kolonjo la 3-an de marto 2009.

Parencaj temoj