Teritoria divido de Hispanio de 1833

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo de la provinca kaj regiona divido de Hispanio.

La teritoria divido de Hispanio de 1833 pluis ĝis nuntempe por la provincoj, sed ne por la regionoj.

Tuj post la morto de Fernando la 7-a[1] oni klopodis interkonsenton kun la partianoj de la pretendanto al la trono don Karlo Maria Isidro sen perdi la apogon, aliflanke, de la liberaloj. Tiu misio estis atributa al Francisco Cea Bermúdez, estro de registaro kiu daŭris apenaŭ tri monatojn. Tamen, kvankam la klopodoj allogi la karlistojn rezultis malsukcesaj, tiu registaro ja entreprenis reformon de granda graveco por la estonteco: nome la divido de Hispanio en provincoj kaj regionoj.[2][3] La unuaj plue validas aktuale kun la nura escepto de Kanarioj, kiuj origine konsistigis unusolan provincon, dum nun du.

Pere de simpla cirkulero en novembro de 1833, lia ŝtata sekretario por Disvolvado, nome Javier de Burgos, kreis centralizitan ŝtaton,[4] dividita en 49 provincoj kaj 15 regionoj. La provincoj ricevis la nomon de siaj propraj ĉefurboj (escepte kvar el ili, kiuj konservis siajn antikvajn nomojn: Navaro, kun ĉefurbo en Pamplona, Alavo kun Vitoria, Gipusko kun Donostio kaj Biskajo kun Bilbao).[5]

La projekto de Javier de Burgos estas preskaŭ la sama kiel la projekto de 1822, sed sen la provincoj de Calatayud, Vierzo kaj Játiva; krome, aliaj provincoj ŝanĝas nomon kiam ŝanĝas la ĉefurbo.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1], La Monarquía Hispánica, Biblioteca Virtual Miguel Cervantes. Alirita en 2000-12-30.
  2. Calle Cea Bermúdez, ABC, 1954-10-06, p. 17. Alirita en 2009-12-31.
  3. Carlos Marichal, Spain, 1834-1844: A New Society (1970), Colección Tamesis Serie A Monografias, Volume 72, ISBN 0729300579, p. 52 et. seq. La fonto uzas interŝanĝe la familinomojn kiel Cea BermúdezZea Bermúdez.
  4. Luis Moreno, Ethnoterritorial Concurrence and Imperfect Federalism in Spain, Instituto de Estudios Sociales Avanzados (CSIC) Working Paper 93-10, p. 12. Alirita en 2000-12-30. En angla.
  5. Real Decreto de 30 de noviembre de 1833 en Wikisource;
    Real Decreto de 30 de noviembre de 1833 en la oficiala reto de Kanarioj. Alirita en 2009-12-31.
  6. Jesús Larios Martín. Dinastías reales de España: Geografía política y eclesiástica (1986), Ediciones Hidalguia. p. 48.