Saltu al enhavo

Teritoria organizado de Andoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teritoria organizado de Andoro estas strukturita en sep paroĥoj (parròquies en la kataluna), kiuj estas la unuaj kaj lastaj administraj instancoj sub la andora registaro. Kelkaj el ili havas subigitajn unuojn: Ordino, La Massana kaj Sant Julià de Lòria subdividiĝas en kvaronojn (quarts), kaj la paroĥo Canillo laŭ najbaraĵoj (veïnats). La paroĥoj ricevas la nomon de la respektiva ĉefurbo. La paroĥoj havas kaj religian kaj civilan funkcion.

Paroĥoj de Andoro.
N-o de
ordo
Paroĥo Areo
(en km²)
Loĝantaro
(2008)
[1]
Loĝdenso
(2008)
(lox/km²)
Poŝtkodo
1 Canillo 121 5.625 46 AD100
2 Encamp 74 14.234 192 AD200
3 Ordino 89 3.947 44 AD300
4 La Massana 61 9.635 157 AD400
5 Andoro Malnova (ĉefurbo) 12 24.678 2056 AD500
6 Sant Julià de Lòria 60 9.651 160 AD600
7 Escaldes-Engordany 47 16.714 355 AD700
  Andoro 468 84.484 180

Noto: La limoj inter Canillo kaj Encamp estas diskutitaj laŭ la t.e. Tereno de Konkordo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Departament d'Estudis i Estadística. Arkivita el la originalo je 2010-12-10. Alirita 2012-04-19 .