Teritoria organizado de Kipro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la insulo Kipro kun la administraj dividoj

La Respubliko Kipro administre dividiĝas en ses distriktoj: Distrikto Nikozia, Distrikto Famagusta, Distrikto Limasolo, Distrikto Pafo, Distrikto Larnaka kaj Distrikto Kirenio. Ĉiu distrikto estas regata de reprezentanto de la centra registaro. La distriktoj Distrikto Famagusta, Distrikto Kirenio kaj parto de Distrikto Nikozia troviĝas en la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro.

Ankaŭ ĝi havas la teritoriojn Akrotiri, sude de la insulo, kaj Dhekelia, oriente, kiuj estas sub regado de administranto nomumita de Britio. En ĉi tiuj teritorioj ekzistas britaj militistaj bazoj.