Teritorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teritorio estas areo sub posedo de besto (inter ili homo) aŭ socia grupo, de organizo aŭ eĉ ŝtato. Oni uzas, sekve, la vorton en biologio, psikologio, sociologio, geografio ktp. Estas, krome, multaj metaforaj uzoj vorto teritorio (en goo, ekzemple, teritorio (goo)), sed ĉiuj rilatas al areo, parto de pli granda spaco sub influo de individuo aŭ individuebla aĵo.

Politike, teritorio estas tera surfaco de Ŝtato, suverena aŭ ne. Laŭ internacia juro, teritorio estas nepra kondiĉo por agnosko de ŝtato, pro tio, Vatikano bezonis akiri kaj konservi sian tre etan teritorion. Krom tera surfaco, estas parto de ŝtata teritorio, la aera spaco, la lagoj kaj la apudaj maraj akvoj.

En geopolitiko, oni uzas ankaŭ la vorto teritorio por dependaj ŝtatoj.

Multaj landoj nomas kiel teritorio kelkajn administrajn erojn. Kanado kaj Norvegio, ekzemple, nomas kelkajn partojn kun tre malmultaj loĝantoj de sia lando "teritorio" (ekz. Nordokcidentaj Teritorioj). Dependaj teritorioj de Usono estas teritorioj, kiuj estas sub administrado de Usono, sed ne estas parto de iu el ĝiaj 50 subŝtatoj aŭ de la Distrikto Kolumbio. Francio, Aŭstralio kaj Anglio nomas kelkajn insulojn ankaŭ "teritorioj", ktp.

Brazila konstitucio nomas teriorio teoriajn provincojn, kiuj Brazila registaro povus krei, sed kiujn ne ekzistas.