Teritorioj maldekstre de la Rejno
Teritorioj maldekstre de la Rejno aŭ Maldekstra flanko de la Rejno (Germanujo) estas la teritorioj kiuj situas orografie maldekstre de la rivero Rejno kaj pri kiuj Francujo kaj Germanujo ofte interbatalis.
Precipe tiu esprimo estas uzata (france Rive gauche du Rhin)[1] por tiu teritorio en la okcidento de Germanujo, kiu estis konkerita de Francujo en la Unua Koalicio-Milito kaj aneksita. La pruvo krei tiel nomatan cisrejnan respublikon malsukcesis. Tial tiu regionoj estis organizitaj laŭ franca ekzemplo en departementoj. El partoj de tiu teritorio estiĝis 1816 la bavara Rheinkreis (distrikto Rejno) aŭ (Rheinpfalz) kaj la hesa provinco Rejnhesio. La nordajn regionojn ricevis Prusio kaj apartenis unue al la provincoj Jülich-Kleve-Berg kaj grandduklando Niederrhein. El tiuj du provincoj fariĝis en la jaro 1822 la Rejnprovinco. Tiuj sude situantaj maldekstrarejnaj regionoj, kiuj jam apartenis ekde la 17a kaj 18a jarcento al Francujo, venis nur jam en 1871 sub germana administrado kiel Reichsland Elsaß-Lothringen (= regna lando Alzaco –Loreno).
Administracia strukturo[redakti | redakti fonton]
Dum la franca tempo kaj ankaŭ iom pli longe ekzistis jenaj departementoj
- Département de la Roer, Rur-departemento (kun ĉefurbo (chef-lieu) Akeno),
- Département de la Sarre, Sar-departemento (kun ĉefurbo Treviro),
- Département de Rhin-et-Moselle, departemento Rejno-Mozelo (kun ĉefurbo Koblenco),
- Département du Mont-Tonnerre, departemento Donnersberg (kun ĉefurbo Majenco).
Teritorio en Südpfalz (suda Palatinato) venis al la departamento Malsupra Rejno (Département Bas-Rhin (kun la ĉefurbo Strasburgo).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Elisabeth Fehrenbach: Vom Ancien Régime zum Wiener Kongress, paĝo 48sj pri la aneksado de Rejnlando
- http://www.wir-rheinlaender.lvr.de/rheinland_franzosen/1794_1815.htm
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Recueil des réglemens et arrêtés émanés du Commissaire du Gouvernement dans les Quatre Nouveaux Départemens de la Rive Gauche du Rhin (Google Books)