Terkerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
sekco de la tero:
1 terkrusto (oceana kaj kontinenta krusto, dikeco 0 ĝis 80 km), 2 termantelo (supra mantelo inkluzive de la astenosfero (5), kaj suba mantelo), 3 terkerno (3a kaj 6 ekstera, likva kerno, 3b kaj 7 ena, solida kerno - 4 litosfero, do terkrusto kaj supra mantelo

La terkerno estas la materio en kaj ĉirkaŭ la centro de la Tero. Pro la disvastiĝo de sismondoj en la terinterno oni povas distingi la terkernon de la termantelo ĝin ĉirkaŭanta.

Strukturo kaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La terkerno dividiĝas je la solida interna terkerno el fero kaj la likva ekstera terkerno. La interna terkerno kun diametro de 2600 kilometroj estas proksimume 6.700 °C varmega (proksimume 900 °C pli varma ol la surfaco de la Suno). Ĝi pligrandiĝas iom post iom per la kristaliĝo de fero el la ekstera terkerno. Tie troviĝas proksimume 2900 °C varmega, rapide fluanta nikel-fer-alojo. La konvekto de la ekstera terkerno kaŭzas la ĉefan kampon de la tera magnetkampo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Kontaŭe al la termantelo kaj al la terkrusto la kerno de la tero konsistas el fero, nikelo kaj kelkaj aliaj metaloj. Krome ĝi ankaŭ entenas spurojn de sulfuro, oksigeno kaj aliaj elementoj. La terkerno konsistas el likva ekstera kaj (pro la ekstreme alta premo) solida interna kerno kaj havas kun maso de 1,88 · 1024kg relativan masoporcion de proksimume 31,5 % de la tuta maso de la Tero.

Konsisto de la terkerno je masoprocentoj
Elemento Porcio
fero 79,4
silicio 7,4
nikelo 4,9
oksigeno 4,1
sulfuro 2,3
sumo 98,1

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Senpera ekzameno de la terkerno ne eblas. Sed ekzistas kelkaj nedirektaj indikoj, el kiuj oni povas konkludi informojn pri la terkerno:

  • La magnetkampo de la tero indikas, ke en la terinterno devas ekzisti elektre konduktanta materialo (fluido). Teorioj pri geodinamo, kiu generas la teran magnetkampon, ordinare entenas supozojn pri ecoj de la terkerno. Aliflanke el la elektromagnetaj mezuradoj je la tera magnetkampo kaj kun tre longondaj radiondoj oni povas konkludi pri ecoj de la terinterno kaj de la terkerno.
  • Petroj de la terkrusto kaj de la termantelo havas densecon inter 2,5 kaj 4 g/cm³. Sed por la tuta terkorpo rezultas denseco de proksimume 5,5 g/cm³. El tio rezultas, de en la terinterno devas ekzisti regionoj kun esence pli alta denseco.
  • Fermeteoritoj ekestis el metalaj kernoj de diferencigitaj asteroidoj, do tiaj, kiuj simile al la Tero estis strukturitaj el feroriĉa kerno kaj mantelo el petro. Tiuj, laŭ hodiaŭaj konceptoj, post ilia ekesto estis frakasitaj per kolizio.
  • Je la limo inter termantelo kaj ekstera terkerno sekundaraj ondoj estas reflektataj kaj parte transformataj al kunpremondoj. Simile estas je la limo inter ekstera kaj interna terkerno. Ĉar likvoj ne havas perpendikularan reziston, sekundaraj ondoj ne povas disvastiĝi. Tiuj konsideroj kondukis sur pluraj ŝtupoj al la ebleco, ke la interna terkerno povus esti solida.
  • Longitudaj ondoj (kunprem- kaj densiĝondoj, ankaŭ nomataj P-fazoj) pasas la limojn al la terkerno (kern-mantel-limo) kaj tie estas refraktataj. La terkerno efikas por P-fazoj, kiuj de sisma fonto (ekzemple tertremo aŭ eksplodoj) eliras, kiel lenso kiu kondukas al "Brennkreis" (germanlingva) en distanco de proksimume 145° de la epicentro. Ĉar la terkerno ĉiujn senperajn P-fazojn inter distanco de 100° ĝis 145° per tiu efekto deviigas, ĉi tie formiĝas la kernombro. En tiu kernombro oni povas mezuri ankaŭ aliajn kernfazojn, ekzemple la PKiKP-fazon, kiu je la interna terkerno reflektiĝas. Per la malkovro de tiu fazo en 1936 Inge Lehmann pruvis la ekziston de la interna terkerno.
  • Superrotado: Sismaj ondoj de diversaj tertremoj el la sama ekestoloko, kiuj iras tra la terkerno, dum kreskanta tempodistanco pli kaj pli diversmaniere deviiĝas (diversa alvenpunkto je la kontraŭsituanta terflanko). La devidiferencoj plej verŝajne rezultas de malhomogenecoj de la interna kerno, kiuj ŝanĝas sian lokon pro malmulte pli rapida turniĝo de la kerno. El tiuj analizoj rezultiĝas, ke la interna terkerno rotacias 0,3 ĝis 0,5 gradojn po jaro pli rapide ol la termantelo kaj la terkrusto. Do proksimume dum 900 jaroj ĝi faras kroman turniĝon. La energion por tio liveras supozeble elektromagnetaj fortoj de la geodinamo en la ekstera terkerno.