Terminologia forumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demandoj de la publiko al Prof. Kiselman post lia prelego dum la TF 2011 en Kopenhago.

La nuntempe nomita Terminologia forumo (mallonge TF) estas terminologia aranĝo, kiu estas, kvankam ne ĉiujara, tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝiaj celoj estas prezenti novajn ekkonojn, novajn aspektojn kaj novaj atingojn en la kampo de la faklingva agado en esperanto (novaj faklingvaj vortaroj, problemoj de la terminologio kaj terminografio, apliko de ISO-normoj, kaj lastatempe ankaŭ apliko de la interreto kaj aliaj elektronikaj instrumentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

2011 Kopenhago[redakti | redakti fonton]

Dum la 96-a UK en Kopenhago okazis terminologia forumo la 29-an de julio 2011 de 13:00 ĝis 16:00 en la salono Privat. Ĝia ĉeftemo estis "La faka lingvo en la interreto". Organizado de la forumo unuafoje estis en la manoj de la organizo E@I, nome de kiu ĝin realigis Marek Blahuš, kun valora kontribuo de Mélanie Maradan, tiam novelektita komisiito de UEA pri rilatoj al Infoterm (Internacia informejo por terminologio) kaj al la teknika komitato de ISO pri terminologio (ISO/TC 37).

Okazis jenaj prelegoj, sekvataj de ĝenerala diskuto kaj planado de la terminologia agado en esperanto:

  • Mélanie Maradan: Terminologia normigado kadre de la terminologia komitato TC 37 de ISO
  • Christer Kiselman: Streĉiteco inter planlingvo kaj ĉiutage parolata lingvo - Spertoj el la Sekcio pri faka lingvo de la Akademio de Esperanto
  • Amri Wandel: Kiel gugli por trovi vian blogon
  • Eckhard Bick: Tradukcela terminologio - terminologiaj aspektoj de la WikiTrans-projekto
  • Marek Blahuš: Kelkaj interretaj projektoj rilataj al terminologio en Esperanto

2008 Roterdamo[redakti | redakti fonton]

Okazis Terminologia Forumo dum la 93-a UK en Roterdamo. La temo estis "Lingvokultivado sur la faka kampo: persista defio por Esperanto". La forumon organizis UEA kaj AdE pere de siaj respektivaj estrarano pri scienca kaj faka agado kaj sekciestro pri teknika vortaro.

2006 Florenco[redakti | redakti fonton]

Terminologia Forumo okazis dum la 91-a UK en Florenco. Specialaj gastoj de la forumo estis Barbara Pietrzak (tiam estro de la Esperanta sekcio de Pola radio) kaj István Ertl (tiam tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo). Ankaŭ troviĝis sur la podio Detlev Blanke (tiam prezidanto de la germana scienca Societo pri Interlingvistiko) kaj François Lo Jacomo (Akademio de Esperanto). Marc Bavant (tiam direktoro de la sekcio pri la faka lingvo de la Akademio de Esperanto) gvidis la debatojn.

2005 Vilno[redakti | redakti fonton]

Terminologia Forumo okazis dum la 90-a UK en Vilno. Gvidis ĝin Detlev Blanke. Oni diskutis interalie revivigo de TEC, interalie prezentinte novan provon de TEC-retejo.

2004 Pekino[redakti | redakti fonton]

Okazis Terminologia Forumo dum la 89-a UK en Pekino. Interalie Petro Chrdle rememorigis la historion de TEC kaj prezentis kelkajn terminologiajn verkojn kaj Marc Bavant faris rapidkurson pri XML, krom prezenti la projekton REVO (Reta Vortaro).

2003 Gotenburgo[redakti | redakti fonton]

Okazis Terminologia Forumo dum la 88-a UK en Gotenburgo. La temo estis "Novaj fakvortaroj, novaj projektoj - spertoj, problemoj, defioj". La celo de la forumo estis doni al interesatoj la eblecon:

  • prezenti siajn laste eldonitajn fakvortarojn,
  • informi pri fakvortaraj projektoj prilaborataj a antaŭvidataj
  • esprimi sian opinion pri PIV 2 laŭ terminologi-rilata enhavo,
  • debati pri principaj terminologiaj problemoj,

kaj per tio:

  • ebligi spertinterŝanĝon, kiu pli forte konsciigu la aŭskultantojn pri bazaj problemoj de la terminologia laboro.

2001 Zagrebo[redakti | redakti fonton]

La forumo okazis dum la 86-a UK en Zagrebo.

1999 Berlino[redakti | redakti fonton]

La forumo okazis dum la 84-a UK en Berlino. La temo de la forumo estis "Terminologia laboro: Stato, problemoj, perspektivoj". Petr Chrdle (tiam estrarano pri faka kaj scienca agadoj) donis enkondukon, Wera Blanke (iniciatinto de Terminologia Esperanto-Centro (TEC) resumis la rezultojn, spertojn kaj problemojn de TEC. Prelegis Karl-Hermann Simon pri la multlingva forstista vortaro Lexicon silvestre kaj István Gulyás pri la internacia fervojista vortaro de UIC. Christer Kiselman informis pri siaj spertoj dum la reviziado de PIV.

1993 Valencio[redakti | redakti fonton]

Okazis terminologia aranĝo dum la 78-a UK en Valencio.

1992 Vieno[redakti | redakti fonton]

La forumo okazis dum la 77-a UK en Vieno. Organizis ĝin la Terminologia Esperanto-Centro (TEC) kaj ĝi havis kaj teorian kaj praktikan partojn.

1991 Bergeno[redakti | redakti fonton]

Okazis terminologia aranĝo dum la 76-a UK en Bergeno.

1990 Havano[redakti | redakti fonton]

Okazis terminologia aranĝo dum la 75-a UK en Havano.

1989 Brajtono[redakti | redakti fonton]

Okazis terminologia aranĝo dum la 74-a UK en Brajtono.

1988 Roterdamo[redakti | redakti fonton]

Okazis terminologia aranĝo dum la 73-a UK en Roterdamo.

1987 Varsovio[redakti | redakti fonton]

Okazis terminologia aranĝo dum la 72-a UK en Varsovio.

1986 Pekino[redakti | redakti fonton]

Okazis terminologia aranĝo dum la 71-a UK en Pekino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]